La 14an de junio 2019 en sia 98a vivojaro forpasis
Josef Kavka (1922-2019)
geologo, petrologo, instruisto en ministaj mezlernejoj en Duchcov, Prago kaj Kladno, gvidanto de speciala geologia esplorado en la ŝtata entrepreno Geoindustria, aŭtoro de lernolibro pri geologio por mezlernejanoj.
Josef Kavka esperantistiĝis en 1948, kaj poste, kiel sciencisto, li multe laboris por uzado de Esperanto en scienco kaj por popularigo de Esperanto inter sciencistoj, interalie, kiel delegito de ISAE en Ĉeĥio (1961-73), ĝenerala sekretario de ISAE (1971-80), ĉefredaktoro de Scienca Revuo (1978-87), kaj redaktoro de la almanako Geologio Internacia (1968-90, poste kiel specialaj numeroj de Scienca Revuo).
Kavka estas aŭtoro de preskaŭ 300 sciencaj, popularsciencaj, prilingvaj kaj terminologiaj artikoloj, inkluzive de la libroformaj studoj: Ĉu leŭcito en Bohemio? (1995) kaj Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature (1996). Li ankaŭ esperantigis la mapojn de la Poŝatlaso de la mondo (1971).
La meritojn de Josef Kavka rekonis ĈEA, UEA kaj ISAE, kiuj donis al li la honoran membrecon.
Ni funebras kaj kondolencas.
La Ondo de Esperanto