Venu aŭguste al Berlino por jubileo de Zamenhofparko

La 9an de aŭgusto je la 19a horo en Zamenhofparko de Berlin-Lichtenberg okazos literatura-muzika aranĝo. La pola Esperanto-bardo Georgo Handzlik prezentos kelkajn el siaj kantoj. Ni invitis ankaŭ la kantiston Stephan Schneider, la akordeoniston Alexander Danko, la muzikiston Hartmut Mittag kaj la Klezmeran muzikgrupon de Peter Bäß. Estos prezentataj Esperante kaj germane mallongaj Esperantaj literaturaj tekstoj. Ni atendas loĝantojn de la kvartalo kaj esperantistojn el diversaj landoj, inter ili el Bjalistoko kaj Leeuwarden, nederlanda urbo kun Zamenhofparko. Grave nin subtenas la kvartala oficejo Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte.

Komence de la jubilea solenaĵo, al kiu ni invitas gravulojn el la distrikto Lichtenberg, el la Pollanda ambasado kaj el Pola Kulturinstituto en Berlino, estos malkovrita montrokesto kun informafiŝo pri la historio de la parko, pri Zamenhof kaj Esperanto. La jubilea festo finiĝos per interparoladoj en la parko akompanataj de muziko kaj kulinaraj ofertoj.

Samtage, je la 15a horo interesuloj estos atendataj en la Konsilantara Salonego de la urbodomo de Lichtenberg por malfermo de la ekspozicio “10 jaroj de Zamenhofparko – Esperanto-kulturo en Berlin-Lichtenberg”. La ekspozicio estiĝas kunlabore kun la muzeo de Lichtenberg; ĝi informos pri la historio de la parko kaj pri esperantista agado en la distrikto.

Tiu ĉi malgranda bela parko kun rondelo en la mezo, ĉirkaŭita de blankaj benkoj, proksime al la stacidomo Berlin-Lichtenberg ricevis la nomon Zamenhofpark la 23an de julio 2009, jaro de la 150a naskiĝdatreveno de Zamenhof. La 23an de julio 2009 dum festa ceremonio la pola ambasada konsilanto Piotr Golema kaj la urbestrino de Berlin-Lichtenberg Christina Emmrich malkovris la novan parkŝildon.

La ideo por la nomo aperis pro la apuda Esperanto-domo, en kiu ĝis 2015 estis la sidejoj de Germana Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Junularo kaj Esperanto-Ligo Berlino, kaj en kiu situis Esperanto-biblioteko, arkivo kaj kunvenejo de Ĵaŭda Rondo. En la parko esperantistoj kunvenis por koncerti, renkontiĝi kun eksterlandaj gastoj, por literature pikniki, kaj por flegi, planti kaj purigi ĝin. Por esperantistoj la parko intertempe iĝis turista celo.

La ekspozicio prezentos ankaŭ rilatojn de la esperantistoj al Bjalistoko kaj al la partnera urbo Kaliningrado kun la Esperanto-eldonejo Sezonoj.

Post la malfermo de la ekspozicio je la 16a horo komenciĝos promenado tra lokoj de Esperanto-kulturo en Berlino-Lichtenberg, ĝi finiĝos en Zamenhofparko.

Per ĉi tiu triparta programo ni volas celebri la park-jubileon kaj instigi ĝian pli oftan Esperanto-kulturan uzadon. Venu al Berlino por festi kun ni.

Vidu pliajn informojn rete:
https://esperanto.berlin/10-jaroj-zamenhofparko-ni-festos-la-9-an-de-augusto/

Fritz Wollenberg

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/06/germanio-9

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi