BET-55: Informilo №2

Praktikaj informoj pri BET-55

BETLa 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) okazos la 6-14an de julio 2019 en la Litovia urbo Panevėžys. La ĉefa lokalo de BET-55 estos Panevėžys-a fakultato pri teknologioj kaj entreprenado de Kaŭna teknologia universitato (Nemuno str. 33).
La alveno al la BET-55 okazos la 5an kaj la 6an de julio, la forveturo – la 14an de julio. Jam aliĝis preskaŭ 400 partoprenantoj el 33 landoj.

Pro tre multaj aliĝintoj, la partoprenantoj de BET-55 loĝos en kelkaj lokoj:
1. Studenta domo de la universitato (Klaipėdos str. 27)
2. Studenta domo de la urba kolegio (Klaipėdos str. 31)
3. Studenta domo de centro de profesia edukado (Klaipėdos str. 146)
4. Komunloĝejo de korpokultura kaj sporta centro (Liepų al. 4)
5. Komunloĝejo de arta gimnazio (Nemuno str. 10)
6. Komunloĝejo de speciala lernejo (Kranto str. 18)
7. Komunloĝejo de surdula lernejo (Parko str. 19)
8. Hotelo “Pervaža” (Smėlynės str. 112)
9. Hotelo “Verslo klasė” (Smėlynės str. 104)

Preskaŭ ĉiuj programeroj de BET-55 okazos en universitata domo (Nemuno str. 33). Kelkaj programeroj, ekzemple, solena inaŭguro kaj kelkaj vesperaj koncertoj okazos en la urba Komunuma (Kultura) centro – Kranto str. 28.

Inter la ĉefa BET-ejo, urba busa stacio, ĉiuj loĝlokoj kaj urba kultura centro eblas veturi per urba busa transporto. Dum la registrado ĉiu ricevos la urboplanon kun indikitaj konkretaj urbaj busoj por veturi inter diversaj lokoj.
La partoprenantoj organizite manĝos en kafejo de urba scienca kaj teknologia parko (J. Žemgulio str. 46)

En la ĉefa BET-ejo dum la tuta periodo funkcios klaso kun multaj komputiloj, kiujn povos uzi ĉiuj partoprenantoj por reta korespondado k. s.

En la ĉefa universitata BET-ejo konstante funkcios la Organiza Komitato de BET-55, la akceptejo (registrado de partoprenantoj, informoj k. s.), la redakcio de la ĉiutaga gazeto de BET-55, multaj salonoj kaj riĉa libroservo.

La 5a kaj la 6a de julio estas alventagoj, homoj venos en tre diversa tempo. Pro tio la unua servo en la kafejo estas la matenmanĝo la 7an de julio, la lasta servo estas la matenmanĝo la 14an de julio. La menuo estas egala por ĉiuj, vegetaranoj havos apartan menuon.

Panevėžys estas atingebla buse kaj automobile. Tiuj, kiuj unue venos al Vilno aviadile, trajne aŭ buse, unue iru al la busa stacio (la trajna kaj la busa stacidomoj en Vilno estas apude, de la flughaveno necesas veturi buse), de la busa stacio uzu busojn al Panevėžys – ili forveturas proksimume ĉiun duonhoron ekde 6h10 (la unua frumatene) ĝis 19h40 horo (la lasta buso vespere). La horaro de busoj estas ĉi-tie: https://www.autobusubilietai.lt/populiariausi-autobusu-bilietai/Vilnius-Panevezys/. La busoj forveturas de la kajo №26 (ĉefa), ankaŭ de №25 kaj №27. Depende de la buso kaj itinero la vojaĝo daŭras ekde 1 horo 45 minutoj ĝis la 2 horoj 35 minutoj. La prezo de la busbileto estas inter 11 kaj 12 eŭroj. La biletoj estas anticipe aĉeteblaj en kasoj de la busa stacidomo aŭ en la busoj mem.

Eblas ankaŭ flugi al Rigo, la ĉefurbo de Latvio, kaj de tie per buso veturi al Panevėžys.

Tiuj, kiuj venas aviadile al Vilno, Kaŭno aŭ Rigo, povas anticipe mendi busan transporton rekte de la koncerna flughaveno al Panevėžys en ajna tempo. Tion faru pere de la firmao www.skybus.lt. Tia vojaĝo kostas ekde 16 ĝis 20 eŭroj por unu persono. Tiuokaze oni renkontos vin en la flughaveno kaj veturigos ĝis la indikita loko en Panevėžys.

La 5an kaj la 6an de julio en la busa stacidomo de Panevėžys deĵoros membroj de la Organiza Komitato de BET-55; ili renkontos vin en la stacidomo kaj akompanos ĝis la ĉefa BET-ejo.

Ekde la 1a de julio la Organiza Komitato de BET-55 funkcios en Panevėžys, en la administrejo de la universitato (Nemuno str.33). La numero de la poŝtelefono de la prezidanto de la Organiza komitato, Povilas Jegorovas estas +370 687 12219. La retadreso: pjegorovas@yahoo.com. Ĉiujn aktualajn informojn pri BET-55 eblas trovi en ties retejo http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET55.

La 5an kaj la 6an de julio ekde 9h00 ĝis la 22h00 en la administrejo de la universitato (Nemuno str.33) okazos la registrado de la partoprenantoj de BET-55, loĝigo, eblos ricevi diversajn informojn. Dum la registrado vi ricevos pakaĵon kun diversa materialo: “Libro por BET-ano”, gvidlibreto pri Panevėžys, karto kun via loĝdomo kaj ĉambro, kuponojn por manĝado k. s. Ĉiuj, kiuj ne pagis anticipe la aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon, aŭ pagis neplene, dum la registrado devos pagi ĉion konforme al siaj kategorio kaj periodo. Nealiĝintaj personoj plenigos la aliĝilojn kaj pagos surloke. Malfruintoj povos registri sian partoprenon en BET-55 dum postaj tagoj. La registriĝo por la ekskursoj okazos aparte sabate kaj dimanĉe dum la anoncotaj horoj. Ĉiuj ekskursoj estas pagendaj aparte.

La 7an de julio (dimanĉe) komenciĝos la laborprogramo de BET-55, kaj estas antaŭvidita organiza tempo por diversaj programeroj kaj por prepariĝo al la solena inaŭguro de BET-55.

La solena inaŭguro de BET-55 okazos la 7-an de julio (dimanĉe) je la 15a horo en la ĉefa salono de la urba Komunuma (kultura) centro (Kranto str. 28). Bonvolu veni kelkajn minutojn antaŭ la inaŭguro.

La solena fermo de BET-55 okazos la 13an de julio (sabate) je 16h30 en la ĉefa salono de la administrejo de la universitato (Nemuno str.33).

La 10an de julio (merkrede) estos tuttaga ekskurso. Se estos sufiĉe da dezirantoj la tuttaga ekskurso estos ripetata ankaŭ marde kaj ĵaŭde. Dum aliaj tagoj okazos minimume unu duontaga ekskurso.

Bonvolu veturigi vendotaĵojn por libroservo, ekspoziciaĵojn, Esperanto-filmojn, lumbildojn.

La programo de BET-55 estos tre intensa, riĉa kaj interesa.

Ĉiutage aperos la kvarpaĝa kolorplena gazeto de BET-55 Abelo. Ĝin kompilos kaj redaktos Stano Marček (stano.marcek@gmail.com). En la gazeto vi trovos ĉiujn aktualaĵojn, informojn, anoncojn pri la salonoj de la programeroj, eventualajn ŝanĝojn de la programo, precizigojn, priskribon de BET-55, fotojn k. s. Uzu la gazeton por viaj anoncoj kaj proponoj, informu en ĝi pri la okazintaj programeroj k. s. Ĝi estas Via gazeto, tial bonvolu anticipe prepariĝi al kunlaboro kun ĝi. Entute aperos ok numeroj de la gazeto – la unua jam la 6an de julio (sabate), la lasta – la 13an de julio (ankau sabate). La gazeto aperos papare kaj ankaŭ rete en la retejo de BET-55. Aktualajn informojn eblos trovi ankaŭ sur la anonctabulo ĉe la akceptejo.

La laborlingvo de BET-55 estas Esperanto.
Dum BET-55 funkcios kelkaj ekspozicioj.
La monon eblas ŝanĝi en urbaj bankoj. En Litovio funkcias eŭro.
La elektra tensio en Litovio estas 220-volta.
La Organiza Komitato de BET-55 petas Vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ĝustatempaj.
La adresaro de la partoprenantoj de BET-55 estas en ties retejo, tial ĝi ne estos presita surpapere.

Prepariĝu aktive labori dum BET-55. La sukceso de la aranĝo dependas de ĉiuj partoprenantoj.

Bonvenon al Panevėžys!

La Organiza Komitato de BET-55

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi