Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

Ĉiujare, je la 15a de majo, Unuiĝintaj Nacioj festas la Internacian Tagon de Familioj. Tiutage, Unuiĝintaj Nacioj rekonas, ke la familio estas la baza unuo de socio. Pere de la familio, infanoj komencas sian edukon, lernas uzi lingvon kaj lernas ankaŭ kiel interagi kun aliaj personoj. Poetoj, verkistoj kaj pensuloj tra la jaroj substrekis la gravecon de familioj. Kiam Zamenhof kreis Esperanton, li konceptis la lingvon kiel ligon kaj komunikilon, kiu igu ĉiujn homojn en la mondo anoj de unu tutmonda familio.

Hodiaŭ multaj familioj estas dividitaj – de milito, de naturaj katastrofoj, de malsato. Familianoj estas dismetitaj, kontraŭvole, tra la tuta mondo. Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun Unuiĝintaj Nacioj en ties subteno de la kondiĉoj en kiuj tiaj dividoj estu superitaj kaj en kiuj dividitaj familioj povu reunuiĝi en paco, prospero kaj kompreno.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №803.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi