Esperanto proponita kiel “Nemateria kultura heredaĵo” ankaŭ en Slovakio

La 29an de marto 2019 SKEF (Slovakia Esperanto-Federacio) sendis oficialan proponon al la Nacia instituto (apartenanta al la Ministerio de kulturo) por enskribi Esperanton en la Slovakia listo de la nemateria kultura heredaĵo. La titolo de la propono estas: “Jazyk esperanto – nositeľ slovenskej a esperantskej kultúry” (La lingvo esperanto – portanto de la slovaka kaj Esperanta kulturoj).

La proponon akceptis kaj subskribis krom SKEF ankaŭ ĉiuj lokaj Esperanto-kluboj/organizoj kaj Slovakia Esperanta Junularo. Nun oni detale esploros la proponon, eventuale faros pliajn demandojn, postulos pliajn dokumentojn ktp. Fine de la jaro 2019 oni devus informi pri la akcepto, eventuale malakcepto de la propono. La proponon jam anticipe subtenis kelkaj gravaj slovakaj politikistoj. Ni esperas, ke la propono estos pozitive taksita de la pritaksantoj kaj de la ministrino de kulturo, kiu havas finan, decidan voĉon.

Okaze de sukceso Slovakio iĝus la tria lando (post Pollando kaj Kroatio), kie Esperanto estus ĉi tiel agnoskita – kaj tio jam donus rekte la eblon, proponi Esperanton kiel mondan heredaĵon de Unesko! Tio jam estus vere granda atingo, nepre indas provi ĝin kaj esperi pri ties sukceso!

Ankaŭ en Litovio nun okazas preparoj por proponi Esperanton kiel kulturan heredaĵon en ĉi tiu lando.

Peter Baláž (Petro)
prezidanto de SKEF

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/05/slovakio-25

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi