Iom da lumo sur portreton en ombro

Adam SmithSandelin, Bo. Adam Smith. Vivo kaj verko. – Novjorko: Mondial, 2018. – 86 p.

La libro de Bo Sandelin pri Adam Smith falis en miajn manojn, dum mi legis samtempe Friedrich Hayek kaj Thomas Piketty, verkistojn kiuj signas la liberalan kaj socialan kontraŭpunktojn en la ekonomika penso. Smith staras origine de la firma vojo de la scienco, aparte de l’ merkantilistoj, sed ne tre proksime al iliaj oponantoj-fiziokratoj. Kiel tio ofte okazas kun la klasikuloj, li situas iom en ombro aperinta de l’ aŭreolo de lia aŭtoritato. Kutime li estas konsiderata liberala, pledanta por la principo “laissez faire”.

Oni vidas en Smith apostolon de la “nevidebla mano” de l’ merkato ne lasanta al la ŝtato iun alian rolon ol tiun de nokta gardisto. La saman reputacion havas hodiaŭ Hayek, kaj (kiel mi certiĝis legante lian Vojon al sklaveco) tiu reputacio ne estas tute justa. Certe, oni povas diri, ke Hayek ne prenas en sian konsideron la dimension, kiu estas baza por Piketty, t. e. li ignoras la aspekton de l’ ekonomia libereco de proleto kaj sin koncentras sur la minacoj de la ŝtata reglamentado. Sed simpligo estus nomi Hayek-on heroldo de la ŝtata foresto… Bo Sandelin demonstras al oni analogan precedencon kun Adam Smith.

Se temas pri utileco de Esperanto kaj iutempe pri utileco de l’ plonĝoj en profundojn de la historia forgeso, mi havas jen ekzemplon. Oni eldonas en Novjorko en sufiĉe ekzotika lingvo libron de nekonata svedo pri nun nelegata panteona skoto… kia stranga fantazio, kaj tamen.

Tamen mi dankas la fortunon, la eldoniston, la redaktoron de La Ondo kiu donacis al mi la libron, kaj, certe, mi dankas Bo Sandelin-on kiu ĵetas iom da lumo sur la portreton de Adam Smith.

Mia persona opinio tenas Smith-on distance de l’ asociataj kun li Ricardo kaj Marx. La du lastaj sin pozicias “objektive” kaj “science”, pretendante labori kun la faktoj de la ekonomio kiel tion faras fizikisto aŭ astronomo, dum la unua ne forlasas la grundon de la morala aprezo.

Alivorte, diference de la du klasikuloj, Smith analizas la ekonomian realon ankaŭ en la nocioj de Bono-Malbono. En tiu aspekto oni povas konstati konsiderindan superecon de la skota filizofo, portanto de la tradicio de l’ enciklopedia universalismo, – liaj postuloj, atencotaj de l’ specialigado de l’ 19a jarcento, estis perdontaj la homan valoron en sfero de l’ homaj rilatoj – fatala perdo, elimino de grava faktoro de l’ produktada procezo ne reduktebla al pura mekaniko.

Mi rekomendus la libreton de Sandelin kiel gvidtekston por eniro en la bazan idearon de la klasika ekonomika teorio. La aŭtoro koncize rakontas pri la praktika kaj intelekta vivo de sia heroo kaj korektas gravajn erarojn de la historia memoro. La aŭtenta Adam Smith, certe, ne estis ribelanto, sed egale li ne estis fervora partizano de la ekzistanta ekonomia sistemo. Kiel rimarkigas Sandelin, li pli aprezis la kapitalismon ol la kapitalistojn. Oni emas reprodukti la analizon de Smits pri la bonefika divido de la laboro. Sed tiu analizo estas ĉe Smith multe pli profunda. Pardonu pro longa citaĵo:

Dum la evoluo de la divido de la laboro, la taskoj de la pli granda parto de tiuj, kiuj vivas de sia laboro, t. e. la plimulto de la popolo, reduktiĝas al kelkaj tre simplaj manovroj, ofte unu aŭ du. Sed la komprenado de la plimulto de la homoj necese estas formita de ilia ordinara okupo. Tiu, kiu pasigas la tutan vivon farante nur kelkajn simplajn manovrojn, kies efiko ankaŭ eble estas ĉiam la sama, aŭ preskaŭ la sama, ne havas okazon uzi sian komprenadon aŭ ekzerci sian kapablon trovi rimedojn por forigi malfacilaĵojn, kiuj neniam okazas. Tial li kompreneble perdas la kutimon de tia penado, kaj ĝenerale fariĝas tiel stulta kaj senscia kiel eblas por homa estaĵo. La letargio de lia menso igas lin ne nur nekapabla ĝui aŭ partopreni prudentan konversacion, sed nekapabla havi iun ajn grandaniman, noblan aŭ teneran senton, kaj sekve nekapabla akiri ĝustan prijuĝon eĉ koncerne multajn ordinarajn devojn de la privata vivo. Pri la grandaj kaj vastaj interesoj de lia lando, li estas tute nekapabla fari prijuĝon, kaj se ne tre specifaj klopodoj estas faritaj por igi lin alikaraktera, li estas same nekapabla defendi sian landon en milito. La unuformeco de lia stagninta vivo kompreneble koruptas lian kuraĝon, kaj igas lin rigardi kun abomeno la neregulan, necertan kaj aventuran vivon de soldato. Ĝi ruinigas eĉ la viglecon de lia korpo, kaj faras lin nekapabla uzi sian forton kun vigleco kaj persisto en iu ajn alia okupo ol tiu, pri kiu li alkutimiĝis. Lia lerteco pri lia propra specifa okupo ŝajnas, tiele, esti akirita je la kosto de liaj intelektaj, sociaj kaj militaj virtoj. Sed en ĉiu evoluinta kaj civilizita lando, tio estas la stato, en kiun la laborantaj povruloj, t.e. la granda amaso de la popolo, devas necese fali, se la registaro ne klopodas malhelpi ĝin. (p. 62-63)

Ĉu vi ne aŭdas tie ĉi voĉon de protesto, voĉon sonontan kaj resonontan en la proksima futuro en ĉiuj anguloj de la industria mondo?

Fine mi diru kurte pri la lingvaĵo de Sandelin: ĝi igis min kompreni sen deklini la penson de la celo. Miaopinie, tio estas la plej laŭdinda merito en la tekstoj de simila tipo.

Alen Kris

Ĉi tiu recenzo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/05/recenzo-102

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi