Hodiaŭ, la 5an de majo aperis la 49a sonprogramo de la podkasto Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du festivaloj kiuj nun okazas en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto. Poste Halina legas Esperantan tradukon de amuza Paska rakonto de la rusa humuristo Nikolaj Lejkin, kaj fine de la programo estas prezentata la unua Esperanto-albumo de la itala kantistino Kjara.
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Kjara (Chiara Raggi)
Daŭro: 35 minutoj
Aŭskultu kaj/aŭ elŝutu ĉi tiun programon en la retejo de Radio Esperanto: http://radio.esperanto-ondo.ru/
Rekta ligo por elŝuti
Bonan aŭskultadon!
La red.