Blua horizonto: La unua Esperanta albumo de Kjara

KjaraLa 19an de aprilo aperis surdiske kaj elektronike la unua Esperanta albumo Blua horizonto de la itala kantistino Kjara.

Kjara (Chiara Raggi) estas kantverkisto, gitaristo kaj komponisto. Ŝi studis en la instituto pri muzikaj superaj studoj “Giovanni Lettimi” (Rimini), en la konservatorio “Giuseppe Verdi” (Torino), kaj diplomiĝis kiel “aŭtoro de tekstoj” ĉe Eŭropa Centro de Toscolano. Finalisto de la Nacia Bianca D’Aponte Premio 2018, dediĉita al la aŭtora kanzono, ŝi gajnis la “Suoni dallʻItalia” Premion. Ŝi havas tri albumojn en la itala: Molo 22 (2009), Disordine (2015), Lacrimometro (2017).

La albumo Blua horizonto, kunproduktita de “Musica di Seta” kaj FEI, enhavas dek kanzonojn, en kiuj Kjara miksas la kantaŭtoran stilon kun ĵazo kaj mondmuziko. Registrita inter Italio kaj Novjorko, ĉi tiu albumo profitas el la kunlaboro de internacie famaj muzikistoj, de malproksimaj muzikaj kaj geografiaj mondoj, de Brazilo ĝis Novjorko, tra la itala kantverkista tradicio.

Blua horizonto estas albumo verkita kun piedoj en la akvo, proksime al la maro, grava elemento en la Kjara-poetiko kune kun la temo de vojaĝado, serĉante belecon ene kaj ekstere de ni. Ĝi estas vojaĝo al homa ekzisto, kaj rakontas travivaĵojn kaj sentojn kiuj loĝas en la koro de la homo. Ĉiuj kanzonoj estis tradukitaj/adaptitaj de Renato Corsetti kaj Gianfranco Molle. Ĉi tiu albumo estas dediĉita memore al Gianfranco Molle pro lia pasio por Esperanto, kaj pro la bonega laboro kiun li faris por la muziko de Kjara.

Aĉetebla ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/05/muziko-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi