Jubileoj kaj memordatoj en majo 2019

La Ondo2. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Gersi Alfredo Bays (1934-1947- ), brazila instruisto, eldonisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Fonto (1980-2006) kaj de la eldonejo Fonto, aŭtoro de la romano La Profeto el Pedras (2000), membro de Akademio de Esperanto (2000-09); honora membro de UEA (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (1990) kaj de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1996). – Legu pli en NDK, p. 29-30.

6. Antaŭ 180 jaroj naskiĝis Émile Javal (1839-1903-1907), francia judo, eminenta oftalmologo, politikisto kaj esperantisto, reformemulo de Esperanto, la plej proksima Esperanto-amiko de L. Zamenhof, akirinto de la Ordeno de Honora Legio por Zamenhof (1905), la sola esperanisto kiu serioze studis la homaranismon de Zamenhof; dekomenca membro de Lingva Komitato (1905-07); kunfondinto kaj kunfinancinto (kun H. Sebert) de Esperantista Centra Oficejo en Parizo (1905). – Legu pli en NDK, p. 142-144.

6. Antaŭ 55 jaroj mortis Hideo Yagi (1899-1917-1964), japana ginekologo kaj esperantisto, ĉefdelegito (1953-62), komitatano (1956-64), estrarano (1959-64) kaj la unua azia prezidanto (1962-64) de UEA, prezidanto de LKK de la 50a UK (Tokio, 1965), kies okazigon li ne ĝisvivis. – Legu pli en NDK, p. 301-302.

7. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Marjorie Boulton (1924-1949-2017), angla instruistino kaj esperantistino, prezidanto de Rondo Kato / Esperantista Kat-Amikaro (1986-2017), aŭtorino de libroj beletraj (Kontralte, 1955; Cent ĝojkantoj, 1957; Eroj kaj aliaj poemoj, 1959; Dekdu piedetoj, 1964; Okuloj, 1967; Rimleteroj, kun W. Auld, 1976 k. a.) kaj nefikciaj (Zamenhof. Creator of Esperanto, 1960; Poeto fajrokora, 1983; Faktoj kaj fantazioj, 1984 k. a.); membro de Akademio de Esperanto dum 50 jaroj (1967-2017), honora membro de UEA (1985), laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1998), de la premio Deguĉi (2004) kaj de la premio de la Fondaĵo Grabowski (2014). – Legu pli en NDK, p. 43-44.

19. Antaŭ 25 jaroj mortis Emilija Lapenna (fraŭline: Heiligstin, 1910-1931-1994), ŝtatoficistino (financo kaj statistiko) kaj esperantistino, la unua edzino de Ivo Lapenna (1934), sekretario de JEF (1953-55), vicprezidanto de KEL (1955-57), ĉefdelegito (1953-87) kaj komitatano (1957-74) de UEA, kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de Radio Zagreb (1956-92), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1965-74), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj, honora membro de UEA (1979).

23. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Milda Jakubcová (fraŭline: Pirksts, 1899-1924-1979), latva oficistino kaj esperantistino, post la edziniĝo kun František Jakubec (1932) loĝinta en Ĉeĥoslovakio, Esperanto-instruistino kaj poetino (Elektitaj versaĵoj, 1969; Estrado de animaloj, 1970), tradukinta al Esperanto beletraĵojn el la latva, rusa, ĉeĥa kaj slovaka lingvoj.

27. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Hjalmar Johannes “Nino” Runeberg (1874-1901-1934), svedlingva finnlanda instruisto, literaturisto kaj esperantisto, iniciatinto (1907) kaj la unua prezidanto de EAF, tradukinto de Jolanta, la filino de l’ reĝo René (H. Hertz, 1908), Tri legendoj, 1909), Sonĝo de Scipio (Cicerono, 1910); dekomenca membro de Lingva Komitato (1905-20).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/04/majo-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi