Provizora programo de BET-55

BETLa 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) okazos la 6-14an de julio 2019 en la urbo Panevėžys (Litovio).

La 5an de julio (vendredo)

10.00–22.00: Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj – en la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33).

La 6an de julio (sabato)

9.00–22.00: Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (samloke).
13.00–14.00: Tagmanĝo (memstare).
18.00–19.00: Vespermanĝo (memstare).
19.30–20.00: Komuna organiza kunveno de la BET-anoj – en la ĉefa salono de la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33).
20.00–21.00: Koncerto de Natalia Bertse k. a. (samloke).

La 7an de julio (dimanĉo)

7.00–8.00: Matenmanĝo – la unua alterno. En la kafejo de la scienca kaj teknologia parko (J.Žemgulio str. 46).
8.00–9.00: Matenmanĝo – la dua alterno (samloke).
9.00–10.00: Organizaj kunvenoj de la gvidantoj kaj vizitantoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj, de la gvidantoj kaj prelegantoj de la Somera universitato, de la gvidantoj kaj prelegantoj de SUS-36 de AIS, de la gvidantoj kaj vizitantoj de aliaj konstantaj programeroj – en la ĉefa salono de la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33).
10.00–11.00: Malfermo de la Somera universitato. La unua prelego el la prelegociklo de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).
10.00–11.00: Inaŭguro de la SUS-36 de AIS. La unua prelego de prof. Amri Wandel el la triprelega kurso “Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb” (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).
10.00–11.00: Prelegserio de d-ro Gábor Márkus “Ĉu Esperanto plibonigis/plibonigos la mondon?”: la unua prelego “De animala ekzisto ĝis diiĝo” (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).
10.00–12.00: La unuaj lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj (la lokojn kaj gvidantojn vidu en la gazeto de BET-55).
11.00–12.00: Prelegociklo “Lingvo kaj kulturo” de prof. Ilona Koutny. La unua prelego “Interkultura komunikado kaj Esperanto” (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).
11.00–12.00: Prelegserio de Yves Nevelsteen kadre de SUS-36 “Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto”.
11.00–12.00: Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la unua prelego (la lokon vidu en la gazeto de BET-55).
12.30–13.30: Tagmanĝo – la unua alterno. En la kafejo de la scienca kaj teknologia parko (J.Žemgulio str. 46).
13.30–14.30: Tagmanĝo – la dua alterno (samloke).
15.00–16.00: Solena inaŭguro de BET-55. En la urba Komunuma centro (Kranto str. 28).
16.00–17.00: Urba koncerto por la partoprenantoj de BET-55 (samloke).
17.00–18.00: Eventuala akcepto por la partoprenantoj de BET-55 (samloke).
18.30–19.30: Vespermanĝo – la unua alterno. En la kafejo de la scienca kaj teknologia parko (J.Žemgulio str. 46).
19.30–20.30: Vespermanĝo – la dua alterno (samloke).
21.00–22.00: Koncerto de la grupo “Sepa kaj Asorti” – en la ĉefa salono de la universitata konstruaĵo (Nemuno str. 33).

La 8-an de julio (lundo)

7.00–8.00: Matenmanĝo – la unua alterno.
8.00–9.00: Matenmanĝo – la dua alterno.
10.00–11.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.
10.00–11.00: Prelego de prof. Amri Wandel pri spacteleskopoj.
10.00–11.00: Prelego de d-ro Gábor Márkus “La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvaj sekvoj”.
10.00–12.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
11.00–12.00: Prelego de prof. Ilona Koutny “Mondo, vortprovizo kaj vortaro”.
11.00–12.00: Prelego de Yves Nevelsteen “Bitlibroj kaj bitgazetoj en Esperanto”
11.00–12.00: Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la dua prelego.
11.00–12.00: Prelego de Lee Jungkee “Kien Azia Esperanto-movado iras”.
12.30–13.30: Tagmanĝo – la unua alterno.
13.30–14.30: Tagmanĝo – la dua alterno.
15.00–16.00: Prelegserio de d-ro Orlando Raola pri media kemio: la unua prelego “Ĝenerala enkonduko al medioprotekta kemio”.
15.00–16.00: Prelego de Anna Striganova “Lingvo de fabeloj. Fabeloj pri amo”.
15.00–16.00: Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Instruado de Esperanto en ĉinaj universitatoj kaj lernejoj”.
15.00–16.00: Intelektaj ludoj kun Tatjana Auderskaja.
15.00–16.00: Lanĉo de la nova eldono de “Baza Literatura Krestomatio”, kuneldonita de “Sezonoj” kaj Litova Esperanto-Asocio. Prezentas Halina Gorecka, Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. (La libro aĉeteblas je speciala promocia prezo).
16.00–17.00: Prelego de prof. Aleksandr Melnikov “Pri Esperantaj vortoj – kun humuro kaj serioze”.
16.00–17.00: Prelego de Dima Ŝevĉenko “De ‘Progreso’ al ‘Impeto’: kiel estiĝis la Esperanto-eldonejo?”
16.00–17.00: Prelegociklo de prof. Walter Żelazny pri sociologio de la Esperanto-movado: la unua prelego.
16.00–17.00: Koncerto de Gafur Mirzabajev.
17.30–18.30: Vespermanĝo – la unua alterno.
18.30–19.30: Vespermanĝo – la dua alterno.
20.00–21.00: Koncerto de Kaŝi.

La 9an de julio (mardo)

7.00–8.00: Matenmanĝo – la unua alterno.
8.00–9.00: Matenmanĝo – la dua alterno.
10.00–11.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.
10.00–11.00: Prelego de prof. Amri Wandel pri spacteleskopoj.
10.00–11.00: Prelego de d-ro Gabor Markus “Enmigrado en Eŭropon kaj la Eŭropa dilemo”.
10.00–12.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
11.00–12.00: Prelego de prof. Ilona Koutny “Esperantlingva bildo de la mondo”.
11.00–12.00: Prelego de Yves Nevelsteen “200 + Esperantaj marknomoj en Benelukso”.
11.00–12.00: Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la tria prelego.
11.00–12.00: Prelego de Vytautas Šilas “La unua periodo de Litova Esperanto-Asocio”.
11.00–12.00: Kvizo “Kiu estas sur la ekrano?” Gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
12.30–13.30: Tagmanĝo – la unua alterno.
13.30–14.30: Tagmanĝo – la dua alterno.
15.00–16.00: Prelego de d-ro Orlando Raola “Kemio kaj mediprotektado en la hidrosfero”.
15.00–16.00: Prelego de Anna Striganova “Fabela Antagonisto aŭ iom pri ŝato al malbonaj herooj”.
15.00–16.00: Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Kapabligo de transkultura komunikado kaj Esperanto-instruado/lernado”.
15.00–17.00: Seminario de Pavla Dvořáková “Ĉu muziko povas kuraci?”.
16.00–17.00: Prelego de prof. Aleksandr Melnikov “Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi?”
16.00–17.00: Prelego de Dima Ŝevĉenko “La Reta Revuo. Kio ĝi estas?”
16.00–17.00: Prelegciklo de prof. Walter Żelazny pri sociologio de la Esperanto-movado: la dua prelego.
16.00–17.00: Intelektaj ludoj kun Tatjana Auderskaja.
16.00–17.00: Koncerto de Kaŝi kaj Halina Kuropatnicka-Salamon.
17.30–18.30: Vespermanĝo – la unua alterno.
18.30–19.30: Vespermanĝo – la dua alterno.
20.00–21.00: Koncerto de Amira Chun. En la urba komunuma centro (Kranto str. 28. Salono de Aranĝoj).

La 10an de julio (merkredo)

7.00–8.00: Matenmanĝo – la unua alterno.
8.00–9.00: Matenmanĝo – la dua alterno.
9.00–18.00: Tuttaga ekskurso.
12.30–13.30: Tagmanĝo (por restintoj en BET-ejo).
18.30–19.30: Vespermanĝo.
20.00–21.00: Koncerto de Jogailė Čojūtė. En la urba komunuma centro (Kranto str. 28. Salono de Aranĝoj).

La 11an de julio (ĵaŭdo)

7.00–8.00: Matenmanĝo – la unua alterno.
8.00–9.00: Matenmanĝo – la dua alterno.
10.00–11.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.
10.00–11.00: Prelego de Anna Striganova “Fabeloj de nescienca vidpunkto aŭ fabeloj por romantikuloj. Ĉu heroo malvenkas?”
10.00–11.00: Prelego de d-ro Gábor Márkus “La spertoj de mia indramang-metoda lingvoinstruado”.
10.00–11.00: Prelego de Alfred Heiligenbrunner “Historio de Pi”.
10.00–12.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
11.00–12.00: Prelego de prof. Ilona Koutny “Ĉu facila lingvo facile lerneblas?”
11.00–12.00: Prelego de d-ro Manfred Westermayer “Plastaĵoj en la diversaj akvosferoj”.
11.00–12.00: Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la kvara prelego.
11.00–12.00: TEĴA: kunveno de ĵurnalistoj (por ĉiuj). Gvidas Alfred Schubert.
11.00–12.00: Kvizo “Kio? Kie? Kiam”. Gvidas Damir Kurbangaleev.
12.30–13.30: Tagmanĝo – la unua alterno.
13.30–14.30: Tagmanĝo – la dua alterno.
15.00–16.00: Prelego de d-ro Orlando Raola “Kemio kaj mediprotektado en la terkrusto”.
15.00–16.00: Prelego de Anna Striganova “Harry Harrison. Unu el la plej romantikaj kialoj lerni Esperanton”.
15.00–16.00: Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Konciza historio de Esperanto-movado en Ĉinio”.
15.00–16.00: Aŭtora horo kun Mikaelo Bronŝtejn.
15.00–15.30: Spektakleto de la urba infanĝardeno “Puriena” laŭ la slovena popola fabelo “Paŝtisteto”.
16.00–17.00: Prelego de prof. Aleksandr Melnikov “Kiel artefarita lingvo kvazaŭetnon kreis”.
16.00–17.00: Prelego de Dima Ŝevĉenko “Modernaj sociaj retoj kaj Esperanto”: la unua parto.
16.00–17.00: Prelegciklo de prof. Walter Żelazny pri sociologio de la Esperanto-movado: la tria prelego.
16.00–17.00: Intelektaj ludoj kun Tatjana Auderskaja.
16.00–17.00: Violonkoncerto de Fransoazo.
17.30–18.30: Vespermanĝo – la unua alterno.
18.30–19.30: Vespermanĝo – la dua alterno.
20.00–21.00: Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn.

La 12an de julio (vendredo)

7.00–8.00: Matenmanĝo – la unua alterno.
8.00–9.00: Matenmanĝo – la dua alterno.
10.00–11.00: Prelego de prof. Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.
10.00–11.00: Prelego de Anna Striganova “Fantazio kaj fantastiko”: la unua parto.
10.00–11.00: Prelego de d-ro Gábor Márkus “La Espero”.
10.00–11.00: Prelego de Heidi Goes “Pri Esperanto-movado en Indonezio, Singapuro kaj Malajzio”.
10.00–12.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
11.00–12.00: Prelego de prof. Ilona Koutny “Universitata instruado de Esperanto: ĉu lukso, ĉu prestiĝo?”
11.00–12.00: Prelego de Mikaelo Bronŝtejn “SEJM legendara”.
11.00–12.00: Prelegserio de prof. Walter Żelazny pri religioj: la kvina prelego.
11.00–12.00: Prelego de Danka Leyk “Pri psikologio de la amo”: la unua parto.
12.30–13.30: Tagmanĝo – la unua alterno.
13.30–14.30: Tagmanĝo – la dua alterno.
15.00–16.00: Prelego de d-ro Orlando Raola “Kemio kaj mediprotektado en la biosfero”.
15.00–16.00: Prelego de Anna Striganova “Fantazio kaj fantastiko”: la dua parto.
15.00–16.00: Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Kiel efike atingi kapablojn de Esperanto-instruantoj”.
15.00–16.00: Prelego de Danka Leyk “Pri psikologio de la amo”: la dua parto.
16.00–17.00: Prelego de prof. Aleksandr Melnikov “Lingva personeco de tipa Esperanto-kulturano”.
16.00–17.00: Prelego de Dima Ŝevĉenko “Modernaj sociaj retoj kaj Esperanto”: la dua parto.
16.00–17.00: Prelego de Peter Kühnel “Baŭhaŭsa arta stilo – mallonga periodo de 1919 ĝis 1933”.
16.00–17.00: Intelektaj ludoj kun Tatjana Auderskaja.
16.00–17.00: Koncerto de Zuzanna Kornicka.
17.30–18.30: Vespermanĝo – la unua alterno.
18.30–19.30: Vespermanĝo – la dua alterno.
20.00–21.00: Koncerto de la muzika grupo “Ekvinokso”.

La 13an de julio (sabato)

7.00–8.00: Matenmanĝo – la unua alterno.
8.00–9.00: Matenmanĝo – la dua alterno.
10.00–11.00: Prelego de d-ro Gábor Márkus “Stelo super la Han-rivero”.
10.00–11.00: Prelego de d-ro Orlando Raola “Energio kaj klimato cele al daŭripova evoluo”.
10.00–11.00: Prelego de prof. Gong Xiaofeng “Koncize pri la situacio de medio kaj energio en Ĉinio”.
10.00–12.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
11.00–12.00: Pupista horo de Anna Striganova.
11.00–12.00: Prelego de Robert Kamiński “Zamenhofaj Esperanto-objektoj”.
11.00–12.00: Prelego de d-ro Hans Michael Maitzen “Magnetaj Steloj”.
12.30–13.30: Tagmanĝo – la unua alterno.
13.30–14.30: Tagmanĝo – la dua alterno.
15.00–16.00: Prelego de Alfred Heiligenbrunner “Gravitaj Ondoj”.
15.00–16.00: Prelego de Tatjana Auderskaja “Libera artisto” (pri Nikolaj Blaĵkov).
15.00–16.00: Prelego de Marco Teani “Kiel nia civlizo povas fali: kolapsologio por nia generacio”.
16.30–17.30: Solena fermo de BET-55.
18.00–19.00: Vespermanĝo – la unua alterno.
19.00–20.00: Vespermanĝo – la dua alterno.
20.30–21.30: Adiaŭa vespero kaj koncerto.

La 14an de julio (dimanĉo)

7.00–9.00: Matenmanĝo.
9.00–18.00: Disveturo.

La definitiva programo aperos en la ĉiutaga gazeto de BET-55 “Abelo”.

Krome, okazos jenaj aferoj:

1. Du duontagaj ekskursoj anoncotaj komence de BET-55.

2. Fabela ekspozicio de Anna Striganova, ekspozicio de Robert Kamiński pri ZEOj kaj eventuale aliaj ekspozicioj.

3. Ĉiutage aperos la gazeto de BET-55 “Abelo”. Redaktoro Stano Marček (stano.marcek@gmail.com). Bonvolu kunlabori kun li.

4. Ĉiutage funkcios riĉa libroservo.

5. Laŭbezone okazos aliaj anticipe neplanitaj aranĝoj. Sekvu anoncojn en la gazeto de BET-55.

6. Eventuale okazos ankaŭ Diservo.

La organiza komitato laŭbezone rajtas ŝanĝi la programon. La ŝanĝoj, precizigoj, informoj pri salonoj k. s. aperos en la ĉiutaga gazeto de BET-55.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/05/bet-91

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi