Okupiĝi pri Esperanto ne nur silente…

Intervjuo kun Przemysław Wierzbowski

Wierzbowski
Ĉu Bjalistoko ludas specialan rolon en la Esperanto-movado?

Bjalistoko urbiĝis ĉefe danke al komercaj kontaktoj en Ruslanda Imperio, sed hodiaŭ ĝi estas iom for de la ĉefaj vojaj nodoj. Tial ne ofte oni “dumvoje” vizitas nin, kutime la urbo estas la celo mem.
Bjelostoko, gubernio de Grodno – tia duonlegenda Zamenhofa urbo, en kiu surstrate aŭdeblas multaj lingvoj, diversaj nacioj renkontiĝas ĉe Babelturo, pri kiu ĉiuj legis en biografioj de Zamenhof – ne plu ekzistas. Nu, ĝi ne malaperis, kiel kredis usona esperantisto iam mirigita, ke mi loĝas ĉi tie. Ĝi tamen estas preskaŭ tute unuece pola malgraŭ tio, kiel oni provas ĝin reklami. Tamen la nuna loĝantaro, kiun konsistigas ankaŭ sufiĉe granda, kelkdekhoma grupo de esperantistoj, ne forgesas pri la historia kultura heredaĵo kaj diverse ĝin popularigas.

Mi ĝojas, ke la lokon, en kiu naskiĝis Lazaro Ludoviko, regule vizitas esperantistoj el plej diversaj landoj. Ili kun kortuŝo kaj ĝojo diras, ke ili ĉiam revis promeni sur la stratoj, laŭ kiuj iris Zamenhof mem, vidi la naskiĝlokon, sperti kiagrade Esperanto ekzistas en la urba spaco. Tio ja donas al mi ian “forton misteran” por plu okupiĝi pri la lingvo – des pli, ke ne mankas homoj, kiuj pretas akompani min je tio.

Mi aŭdis, ke Bjalistoko baldaŭ havos novan ZEO-n…

Tio veras. Ĉiujare la urbo asignas ĉirkaŭ dek milionojn da zlotoj por la tiel nomata civitana buĝeto, kadre de kiu oni rajtas proponi financadon de diversaj tuturbaj kaj kvartalaj projektoj (modernigoj de stratoj, konstruoj de ludparkoj, urbaj dekoraĵoj ktp.). En 2017 inter la projektoj, elektitaj por la financado, troviĝis skulptaĵo Zamenhof – ne kiel kutime prezentata barbulo, sed juna knabo, kiu el la ĉefa placo, en kiu onidire naskiĝis la ideo de Esperanto, kuras laŭ la nuna strato portanta lian nomon al sia loĝdomo. Fine venkis pli statika projekto. Nun oni instalas la skulptaĵon kaj junan Lazaron ni povos renkonti la 14an de aprilo, okaze de tradicia Esperanto-renkontiĝo. Pro la nuna intervjuo mi rekalkulis Zamenhof/Esperanto-Objektojn en Bjalistoko: se flankenlasi unuopajn salonojn kaj lokojn nur parte ligitajn kun la historio de nia afero, kaj konsideri nur “verajn” ZEOjn (stratojn, instituciojn, konstruaĵojn k. c.) – en Bjalistoko troviĝas jam pli ol dudek tiaj objektoj.

Rakontu pri la agadoj de Bjalistoka Esperanto-Societo (BES). Ĝi estas certe la plej forta Esperanto-centro en Pollando kaj ankaŭ, se oni rigardas tutmonde, ĝi estas inter la plej elstaraj.

Bjalistoko

Post la fino de Esperanto-kurso en 2017 (Foto: Nina Pietuchowska)

Sendube dum jaroj, danke al diversaj engaĝitaj homoj, ĝi iĝis sufiĉe signifa centrejo sur la esperantista mapo de Pollando. La agado de BES koncentriĝas, ja, pri Esperanto. Lingvokursojn ĉe diversaj niveloj ĉiujare en nia sidejo finas ĉirkaŭ 30 homoj; dankon al Iwona Kondraciuk kaj Mariola Pytel, kiuj instruas la lingvon en niaj senpagaj kursoj. Nia sidejo, iama sinagogo, utilas por aŭskulti prelegojn, kune kuiri kaj praktiki la lingvon. Ĝi estas gastejo de la Pasporta Servo kaj muzikekzercejo de du ensembloj, kun kiuj ni kunlaboras de pluraj jaroj kaj kiuj koncertas dum Esperanto-aranĝoj: la klezmera Frey-Lech Trio kaj la infana Uku-Donaco Bjalistoko.
BES estas tre aktiva je eldonista kampo kaj produktas po kelkajn librojn jare. Preskaŭ ĉiun fojon ni eldonis la libron de la nacia legado (La pupo de Prus, Antaŭprintempo de Żeromski k. a.). Mi ofte kontribuas al tio per librokovriloj, Tomasz Chmielik per tradukoj kaj Josip Pleadin kompostas la tekstojn, sed la teamon konsistigas ankaŭ aliurbaj kaj alilandaj samideanoj. Kiam pasintjare Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ) petis min helpi fari ekspozicion de Esperanto-eldonaĵoj el Bjalistoko, la longa listo de ĝisnunaj verkoj min mirigis.

Antaŭprintempo de Stefan Żeromski estis eldonita por la nacia legado en 2018 en la traduko de Tomasz Chmielik (Foto: Przemysław Wierzbowski)

De dek jaroj ni invitas junajn eŭropajn volontulojn, kiuj helpas organizi aranĝojn kaj gvidi kursojn. Mia sperto pri la volontula programo de Erasmus+ estas tre pozitiva kaj al ĉiu asocio mi rekomendas interesiĝi pri nuna Eŭropa Solidareca Korpuso, kiu ebligas dum kelkaj monatoj havi ĉiam pretan, junan laboriston. Nia nuna volontulo estas Viktor Lagutin el la fora Ĥabarovsko, sperta lingvisto, kiu, same kiel la antaŭuloj, vizitas lernejojn kun prelegoj, instruas nian lingvon kaj ĝenerale aktivigas la asocion.
Ni bone kunlaboras kun lokaj institucioj. En la sidejo de CLZ ni regule organizas niajn aranĝojn – Zamenhofan naskiĝtagon, etajn kursojn de Esperanto, prezentojn de eldonaĵoj k. c. Kun Podlaĥia Libraro, la regiona biblioteko, ni dum jaroj eldonis librojn kaj kune organizas ĉiujaran literaturan konkurson de prozo – la verkojn oni kolektas en paperaj Bjalistokaj kajeroj. Gravega subtenanto kaj kunorganizanto de diversaj iniciatoj estas Elżbieta Karczewska, kiu nun laboras en Esperanto-Libraro kaj kunordigas esperantumadon flanke de Podlaĥia Libraro.
Nia plej grava aranĝo estas Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, al kiuj ĉi-jare ni invitas jam por la 20a fojo (13-15 de decembro). En ĝi estas prelegoj pri Esperantaj temoj, koncertoj ne nur en Esperanto, ekskurso, naskiĝkuko de LLZ. Ĉiam novaj kontribuoj estas bonvenaj.
Krom strikte Esperantaj aferoj, ekde 2009 ni organizas Bjalistokan Lingvokafejon – regulajn renkontiĝojn, en kiuj oni povas en malstrikta etoso ĉe kafeja tablo praktiki lingvojn de la mondo. Alia grava celo, kiun ni penas popularigi, estas, ke la renkontiĝoj servu interkone por lokaj minoritatoj kaj eksterlandanoj, kiuj serĉas sialingvanojn. Post jaroj da vagado tra diversaj lokoj, danke al la kunlaboro kun Bjalistoka Kulturcentro, la projekto havas sian fiksitan ejon. La renkontiĝojn ofte akompanas prezentaĵoj pri aliaj kulturoj kaj lingvoj.
La asocio samtempe havas siajn malfortaĵojn; ni neniam funkciigis regulan libroservon kaj vendas esperantaĵojn ĉefe loke kaj ekspedas malofte; la nombro de novaj membroj – kiel kutime en nia movado – apenaŭ kreskas, kaj la aktivularo ĉefe konsistas el la “malnova stabo”, pro kio mankas iom da freŝaj organizad-ideoj.
Ankaŭ multo estas farenda je diskonigo de la lingvo mem inter la loĝantoj – ordinara bjalistokano scias nur supraĵe, kiu estis Zamenhof aŭ kio estas Esperanto, la informadon eblas plibonigi, ankaŭ eldonante informilon aŭ instruilon.

BES multe kaj fruktodone kunlaboras kun la lokaj aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj. Verŝajne al aliaj Esperantaj kluboj kaj grupoj estos malpli facile kapti ilian intereson kaj instigi kunlaboron. Sed eble aliaj povus profiti el viaj spertoj – kiujn konsilojn vi havas pri loka agado?

Bone videblas, ke la urbaj aŭtoritatoj de dekkelkaj jaroj havas tre pozitivan vidpunkton rilate Esperanton. La decido organize kaj finance subteni la Universalan Kongreson en 2009 devenis interalie de la ideo, ke Zamenhof estas bona “turisma produkto”, kiu popularigas Bjalistokon eksterlande. Depost tiam la urbestro Tadeusz Truskolaski kaj liaj kunlaborantoj ne ĉesas subteni niajn iniciatojn kaj foje min eĉ kaptas la penseto, ĉu ni ne trouzas la sinjoran favoron… Ĉiuokaze la aŭtoritatoj ĉiam ĉeestas datrevenajn festojn (de LLZ kaj Jakobo Ŝapiro), la urbo subtenas niajn eldonaĵojn kaj iniciatojn. En 2017 aperis nova strato Jakobo Ŝapiro, ĉi-jare Joŝo estis premiita kiel unu el dek plej gravaj bjalistokanoj de la jarcento. La epoko, kiun mencias miaj pli spertaj gekolegoj, en kiu oni flustris “vi, esperantistoj, okupiĝu pri viaj aferoj nur silente” – pasis, kaj mi povas nur esperi, ke incidentoj kiel tiu de unu fifamiĝinta urba konsiliano malhonoranta Zamenhofon ne ripetiĝos.
Kiel dirite, ni estas en tre favoraj cirkonstancoj, danke al la juda knabo, kiu naskiĝis ĉi tie antaŭ 160 jaroj. Tio mem elvokas la intereson de amasinformiloj kiuj bone komprenas, ke inter la historie gravaj gefiloj nur Zamenhof atingis la tutmondan konatecon. Tamen la bonŝancon necesas subteni. Ni verkas projektojn por ricevi urban financadon kaj regule informas ĵurnalistojn pri la aktivaĵoj. Je informa kampo mi rekomendus al la aliaj: teni sian retpaĝon ĉiam aktuala, esti aktiva en sociaj retoj kaj lokaj informkanaloj (ekzemple, raporti ĉe diskutgrupoj de NRO-j) kaj doni al la ĵurnalistoj konkretajn, facile koncizigeblajn informojn.

Kaj nun eble iom pri la internacia Esperanto-movado. Kion vi opinias pri la nuna situacio en UEA?

Siatempe montriĝis, ke UEA estas ekster mia limigita rezonkapablo. Mi ne volas engaĝiĝi en la movadon je tia nivelo, mi preferas fosi mian sulkon loke. Al la asocio, kiu distribuas niajn eldonaĵojn kaj invitas bjalistokajn artistojn, en kiu laboras pluraj elstaraj samideanoj kaj kiu subtenas la movadon, mi deziras ĉion bonan.

Ĉu vi havas recepton por plibonigi la situacion?

Mi ne trovas min rajta aŭ kapabla prezenti recepton al la asocio, en kiu mi eĉ ne membras, sed mi nur menciu la eksteran aspekton, kiun necesas plibonigi, ĉar ĝi influas la rigardon al la Esperanto-movado ĝenerale. Ŝajnas al mi, ke UEA ne havas unuecan vizaĝon de firma, granda, internacia asocio. En ĝia identeco-politiko mi ŝatus vidi pli da kohereco. Tio, ke senĉese oni kreadas novajn retpaĝojn por diversaj projektoj de UEA, kaj ĉiu el ili aspektas tute malsame, ke en la revuo kaj aliaj eldonaĵoj ne videblas klara distingebla dezajno kaj ideo, estas aferoj, kiujn la asocio nepre lernu ĉe similaj, mondnivelaj organizoj.

Vi interesiĝas pri la historio de Esperanto. Vi kreis kaj redaktas la Facebook-paĝon “Historio de Esperanto” kiu memorigas pri gravaj datrevenoj, kunhavigas interesajn malnovajn fotojn kaj raportas pri kuriozaĵoj, kiujn vi elfosis el arkivoj kaj gazetoj. Kiom da tempo vi dediĉas al serĉado de informoj kaj pretigado de afiŝoj?

La historio de Esperanto estis tio, kio altiris min al la lingvo. Ne nur pro la fakto, ke ĝi strikte rilatas al mia urbo. Mi transsaltis la periodon de facilaj rakontoj kaj Gerda Malaperis; la elstara verko La danĝera lingvo de Ulrich Lins estis la unua libro, kiun mi tralegis en Esperanto, kaj de tiam mi ĉiam penas trovi novajn informojn pri la sorto de niaj samideanoj, ankaŭ ordinaraj homoj, kies vivoj estis krucitaj kun la lingvo internacia. Ĉe Esperanta Vikifontaro mi lastatempe komencis publikigi malnovajn tekstojn, interalie mi okupiĝas pri transskribo de la Originala Verkaro de LLZ.
Se temas pri la paĝo ĉe Facebook, mi zorgas pri ĝi iom tro malofte kaj en liberaj momentoj. Se iu ŝatus ĝin kunredakti aŭ almenaŭ proponi novaĵojn, mi estus tre danka. Mi ŝatas okupiĝi pri grafikaĵoj pri Esperanto, sed ne ĉiam havas la tempon aŭ vervon por redakti tekstojn.

Inter esperantistoj, precipe komencantoj, rapide famiĝis viaj Konfuziloj – bildoj pri paronimoj kiuj foje embarasas eĉ spertajn Esperanto-parolantojn. Tio estis brila ideo – en klara kaj plaĉa maniero montri la signifon de ofte konfuzataj vortoj. Ĉu tiu projekto daŭras?

Konfuziloj

La projekto en sia unua formo, kolekto de bildoj ĉe Facebook, estis tre interesa maniero kunlabori kun esperantistoj. Pri Konfuziloj helpis al mi granda kolegaro, el kiu mencienda estas Katalin Kováts, ĉiam antaŭenpuŝanta min daŭrigi. Fine laŭ propono de Peter Baláž la kolekto aperis libroforme. Mia ideo, iam realigota, estas pligrandigi la bildaron, plistrukturi la informojn kaj eldoni Konfuzilojn denove.<

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu intervjuo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/04/wierzbowski

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.