La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj

Unesko-KurieroEn februaro 2019 UEA mesaĝe gratulis Uneskon kaj UN pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, kaj emfazis, ke oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingvaj justeco kaj egaleco, kaj instigis Uneskon kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en klerigado.

Nun la januaro-marta numero de Unesko-Kuriero en Esperanto estas oficiale publikigita ĉe la Unesko-retejo (https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000366654_epo), la UEA-retejo (https://uea.org/revuoj/unesko_kuriero) kaj la retejo de la Kuriero (http://kuriero.esperas.info/). Ankaŭ la papera versio estas samtempe publikigita. La sona versio kaj la KD-versio por blinduloj, kiuj parolas Esperanton, estas produktataj.

Tiu ĉi numero de la Kuriero grave kontribuas al la mondskalaj klopodoj por dediĉi pli grandan atenton al la lingvoj de la indiĝenaj popoloj. Ĝi estas valora aldonaĵo al la verko publikigita en 2018 de Unesko kaj Cambridge University Press, titolita Indigenous Knowledge for Climate Change Assessment and Adaptation (Indiĝenaj scioj por taksado de la klimatŝanĝo kaj adaptiĝo al ĝi), kiu reliefigas la esencon de la indiĝenaj scioj por alfronti novajn tutmondajn
defiojn.

Por la indiĝenaj popoloj, la lingvo estas ne nur marko de identeco kaj aparteno al la grupo, sed ankaŭ kun¬portanto de ĝiaj praaj valoroj. Ili estas la teksaĵo de la sciaroj, danke al kiuj indiĝenoj identiĝas kun la tero-sciaroj, kiuj montriĝas esencaj por ilia pluvivado. La estonteco de ilia junularo dependas de tio.

UEA alvokas al landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-organizoj aŭ grupoj kaj Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo kontribui al la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj en siaj landoj kaj regionoj per diversaj manieroj:
Traduku artikolojn el la Kuriero al viaj naciaj lingvoj, kaj publikigu ilin, se viaj gepatraj lingvoj ne estas tiuj de UN;
Okazigu kursojn de Unesko-Kuriero aŭ de Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj en viaj regionoj;
Okazigu forumojn, seminariojn pri Unesko-Kuriero aŭ pri la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj;
Kreu rubrikojn de Unesko-Kuriero sur la retpaĝoj de viaj landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-asocioj;
Publikigu retan ligilon de Unesko-Kuriero kaj la kovrilajn bildojn de la Kuriero en viaj blogoj, fejsbukaj kaj tviteraj paĝoj ktp, por montri al la publiko la valoron de Unesko kaj la utilecon de la internacia lingvo Esperanto;
Aliĝu al nia Esperanto-Teamo.
La Esperanto-Teamo de Unesko-Kuriero jam havas ĉirkaŭ 70 volontulajn membrojn el 30 landoj sur 5 kontinentoj por realigi la projekton “Disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko” per eldono kaj disvastigo de Unesko-Kuriero. Tamen UEA preferas, ke pli da Esperanto-parolantoj havu ŝancon kontribui al tradukado, provlegado, voĉlegado, trejnado, produktado, financado kaj disvastigado de la Kuriero. Interesiĝantoj bv kontakti la redaktoron kaj kunordiganton Trezoro Huang Yinbao trezoro@qq.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №794.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi