Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA

Kun granda ĝojo UEA informas, ke la retejo Eventa Servo (eventaservo.org/) fariĝis nova servo de la Asocio. Eventa Servo (ES) estas retejo kreita de la brazilano Fernando Ŝajani, kun moderna plurrimeda sistemo por listigi Esperanto-eventojn tutmonde. La celo de ES estas ebligi al Esperantistoj scii, kio okazas en Esperantio, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn eventojn – memstare, sen interveno de ajna sistema prizorganto. La akiro por UEA estis frukto de interkonsentoj inter Fernando Ŝajani, mem donacanto de la servo, kaj la estrarano Fernando Maia Jr., kadre de lia agado pri Kongresoj.

Per sia sperto pri programado Fernando Ŝajani tute originale kreis la sistemon, kaj de nun UEA rajtas uzi la nomon de la servo kaj evoluigi ĝin kiel sian propran posedaĵon. Grupo de programistoj gvidita de Ŝajani mem estis oficiale komisiita por prizorgi kaj evoluigi la sistemon.

Ĉiuj homoj rajtas uzi la servon senpage. Malgraŭ tio, kelkaj kostoj estas, eĉ se malgrandaj. Laŭ sia nuna stato ES postulas pagon de domajna nomo (12 USD jare) kaj servilo (po 5 EŬR monate). Danke al amikaj donacantoj, jam estas rimedoj por teni la servon ĝis oktobro 2020, tute senkoste al UEA. Dum tiu periodo la komisiita grupo esploros opciojn por plene daŭripovigi la servon. Se ankaŭ vi emas donaci por ES, kontaktu la estraranon Fernando Maia Jr. per la retadreso fmaiajr@gmail.com. Alternative, vi povas fariĝi individua membro de UEA, kio eblas pere de la reta aliĝilo (uea.org/alighoj/alighilo), se vi ne jam estas membro. Membriĝo en UEA estas esence la plej baza maniero subteni la agadon por Esperanto kaj por la Asocio.

“Eventa Servo estas tio, kion mi atendas de monda organizo”, substrekis la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, dum la laboroj pri la akiro de la servo. La kreinto de ES, Fernando Ŝajani, deklaris, ke li “komprenas Esperanton kiel ilon por pacigi kaj interfratigi la homaron” kaj “esperas, ke per UEA Eventa Servo povas kreskigi la Esperantan movadon monde, kun ama, paca kaj frateca sento”.

La 50a Malferma Tago de UEA (eventaservo.org/eventoj/kBr2GFu9wWrKFWxU) samkiel la 104a Universala Kongreso (eventaservo.org/eventoj/eP4qn7QlCYuyLysl) jam estas en Eventa Servo. UEA instigas ĉiujn Esperantistojn registriĝi en la retejo kaj disvastigi siajn eventojn.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №796.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi