Multe da popoloj, unu mondo

UljanovskLa 30an de marto en la urbo Uljanovsk (ĉe Volgo, 900 km sudoriente de Moskvo) okazis la 16a Internacia Lingva Festivalo “Multe da popoloj, unu mondo”. Ĝi pasis en Uljanovska Ŝtata Pedagogia Universitato I. N. Uljanov (UlGPU), kaj estis organizita de UlGPU, la Palaco de libroj – Uljanovska regiona scienca biblioteko V. I. Lenin kaj la urba Esperanto-klubo.

La ĉefaj celoj de la festivalo estis: motivo de intereso al lingvoj, solvo de problemo de interkultura dialogo, fortikigo de amikeco inter popoloj, profilaktiko de ekstremismo ĉe junularo, fortikigo de kulturaj ligoj inter homoj de diversaj kulturoj.

En la festivalo partoprenis ĉirkaŭ mil personoj: ne nur lernantoj, studentoj kaj instruistoj, sed ankaŭ familioj kun infanoj, pensiuloj, interesiĝantaj pri diversaj lingvoj. Al la festivalo venis instruistoj kaj studentoj el la Kazana, Mordvia, Udmurtia, Baŝkiria kaj Maria universitatoj kaj el la Unua Hunana Pedagogia Universitato Maŭ Zedong el suda Ĉinio.
La lingva festivalo estas unika ŝanco por konatiĝi kun lingvoj, popoloj kiuj parolas ilin, iliaj kutimoj kaj kulturoj, interparoli kun homoj de multaj nacioj, aŭskulti kantojn, spekti dancojn kaj gustumi naciajn manĝaĵojn de diversaj popoloj.

La festivala programo konsistis el la solena malfermo kun parado de la prezentantoj kaj kelkaj koncertaj numeroj, kvar laboraj blokoj kaj internacia koncerto. Entute en la festivalo estis prezentitaj pli ol 30 lingvoj per pli ol 70 30-minutaj prezentoj el 45 landoj. Unuafoje en la historio de la lingvaj festivaloj en Uljanovsko estis prezentitaj la baŝkira kaj maria lingvoj. Esperanto estis la sola, prezentita kvarfoje de Jurij Karcev kaj Sergej Abramov. En la halo de la unua etaĝo funkciis la ekspozicio “La kulturo de popoloj de la Volga regiono”. Fine de la programo ĉiu, kiu vizitis kvar prezentojn, ricevis la diplomon de poligloto.

La festivalo en Uljanovsko refoje montris la lingvan variecon, la unikecon kaj valoron de ĉiu lingvo de la mondo. Ni havas multe da popoloj, sed unu mondon!

Sergeo Abramov

Foto: Sergeo Abramov kaj Jurij Karcev aktive informadis pri Esperanto en Uljanovsk.

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/04/ruslando-18

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi