Esperanto en la 8a Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

En Kaluga mankis sidlokoj por la dezirantoj aŭskulti rakonton pri Esperanto de Petro Fedosov (Foto: Irina Gonĉarova)

La oka Lerneja Lingva Festivalo brile pasis la 20an de aprilo en la urbo Kaluga (ĉ. 160 km sudokcidente de Moskvo), en la mezlernejo №5. En la disdonita papera programo ĉiuj partoprenintoj, kiel ĉiam, legis: «Organizantoj de la Festivalo: departemento pri edukado de la urbo Kaluga, centro pri laboro kun talentaj infanoj “Stelaro”, kun subteno de Moskva Esperanto-Asocio MASI». Por eviti miskomprenojn necesas klarigi, ke MEA MASI rolas ĉi tie kiel organizanto de la Moskvaj Lingvaj Festivaloj, do ni apogas nin ne nur al esperantistoj, sed al riĉaj homaj rimedoj de MLF.

MEA MASI kolektis grupon el 11 prezentantoj, ĉefe gejunuloj, kiuj okazigis 16 lecionojn el 40 (dum la festivalo estis prezentitaj 35 prilingvaj programeroj, iuj kelkfoje). Niaj teamanoj rakontis pri la antikvaj angla kaj islanda, ĉeĥa, ĉina, eŭska, finna, kria, litova, makedona, pola, serbakroata lingvoj kaj, kompreneble, pri Esperanto.

La festivalo pasis laŭ la klasika modelo de la Moskvaj Lingvaj Festivaloj: solena malfermo kun la parado de prezentantoj, lecion-blokoj (en Kaluga estas tri blokoj) kaj solena fermo kun koncerto kaj enmanigo de dankfolioj.

Esperanto estis prezentita trifoje en ĉiuj tri blokoj. La sperta festivalano 14-jara Petro Fedosov prelegis en la unua bloko. Sidlokoj por ĉiuj dezirantoj lin aŭskulti ne sufiĉis. La ĉefa demando de la venintoj: kie eblas lerni Esperanton? En la dua bloko debutis la 15-jara Roman Ralko, antaŭ kelkaj monatoj memlerninta Esperanton. Li sukcesis ne nur interesigi la publikon pri Esperanto kaj entuziasmigi ĝin per sia propra ekzemplo de rapidega lingvolernado, sed ankaŭ amikiĝi kaj interŝanĝi ret-kontaktojn. En la tria bloko deko da knabinoj surskribadis bildkartojn dum la majstroklaso de Irina Gonĉarova “Poŝtkruciĝo en Esperanto nun kaj ĉi tie”. Dum tiu horo ili komprenis, kiel funkcias la internacia poŝtinterŝanĝo, lernis aranĝi poŝtkartojn kaj ricevis instrukciojn pri la teksto kaj gramatiko de Esperanto por hejme surskribi novajn poŝtkartojn. Kompreneble, ili eksciis pri nia lingvo, pri Zamenhof, pri la alfabeto kaj ĉiuj gramatikaj reguloj de la teksto, proponita al ili por la surskribado.

Estas vere grava laboro de MEA MASI por popularigo de Esperanto dum lingvaj festivaloj ĝenerale kaj dum la Kalugaj speciale. Regule, sed nature sonas tra la festivalo, ke la kunorganizantoj estas esperantistoj.

De jaro al jaro la nombro de la vizitantoj en Kaluga kreskas. Ĉi-foje partoprenis ĉ. 500 homoj – delegitaroj el 33 urbaj lernejoj: orientitaj al lingvostudado lernejanoj, ĉefe 13-15-jaraj, kaj lingvoinstruistoj. La lingvojn kaj lingvistikajn prelegojn prezentis studentoj kaj profesoroj de Kaluga Ŝtata Universitato kaj aliaj altlernejoj kaj privataj lingvaj lernejoj de la urbo. Varma amika etoso kaj komuna intereso al lingvoj kaj kulturoj bonhumorigas kaj kunigas ĉi tie ne malpli ol dum Esperantaj amasaj aranĝoj.

Kiam naivaj gvidantoj de la fina koncerto demandis la publikon, kiu lingvo kunigis nin en tiu ĉi salono (celante respondon: la rusa), multaj kriis: Esperanto!

Irina Gonĉarova

En Kaluga mankis sidlokoj por la dezirantoj aŭskulti rakonton pri Esperanto de Petro Fedosov (Foto: Irina Gonĉarova)

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/04/masi-27

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi