IKU en Lahtio: rektoro kaj programo

UKKunlabore kun la IKU-sekretario, Amri Wandel, UEA informas, ke laŭ rekomendo de la IKU-komisiono la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kies rektoro estos Prof. Jouko Lindstedt, el Finnlando. La elekto por Prof. Lindstedt estas rezulto de fruktodona kunlaboro inter la LKK, la IKU-sekretario kaj la Estraro de UEA. Pri la profesoro oni povas legi i.a. ĉe Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Jouko_Lindstedt.

El la 23 proponoj ricevitaj por prelegoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj tri havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS):
– de Melina Bister, Jouko Lindstedt kaj Ida Stria, La sveda lingvo en Finnlando kaj la finna(j) en Svedujo;
– de Leif Nordenstorm, Laponoj aŭ sameoj – unu popolo en kvar landoj;
– kaj de Orlando E. Raola, Fiziko-kemia kompreno de la koloroj en nia universo.

La ceteraj ses IKU-prelegoj estos:

– de Mark Fettes, Indiĝenaj lingvoj kaj la streboj al daŭripovo;
– de Ulrich Lins, Rudolf Carnap, la esperantisto;
– de Alessandra Madella, La metaforo de Esperanta kinarto ĝis la Dua Mondmilito;
– de Arikapalli Giridhar Rao, Infanedukado de indiĝenoj en Barato: krizoj kaj solvoj;
– de Dmitrij Ŝevĉenko, Esperanta libroeldonado en Moskvo: historio kaj nuntempo;
– kaj de Amri Wandel, Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb.

Kvin pliaj pli mallongaj prelegoj okazos kadre de la Scienca Kafejo (SK):

– de Ariadna García Gutiérrez, Ontologioj: Ĉu ebla respondo al grava informa defio?;
– de Peter Kühnel, Baŭhaŭsa arta stilo – mallonga periodo de 1919 ĝis 1933;
– de Anna Striganova, Fabeloj pri naturo;
– de Trezoro Huang Yinbao, Kiel ni vidigis la Esperantajn reklamojn 20 000 000 fojojn?;
– kaj de Bernhard Tuider, Alfred Hermann Fried: Pacifisto kaj esperantisto – iluzio kaj vizio.

La resumoj de ĉiuj IKU- kaj SK-prelegoj estas legeblaj ĉe: https://uea.org/teko/iku/2019 kaj https://uea.org/teko/Scienca_kafejo/2019.

Kiel kutime aperos la IKU-Libro kun la tekstoj de la IKU-prelegoj kaj resumoj de la Scienca Kafejo. Ĉi-jare unuafoje aperos en ĝi ankaŭ la prelegoj okazontaj en la AIS-universitata sesio (SUS), okazonta en la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET): http://sezonoj.ru/2018/11/bet-69/. Ĝi estos aĉetebla en la Libroservo, ĉe la prelegoj kaj eĉ dum la Movada Foiro, ĉe la IKU-tablo. Por antaŭaj eldonoj de la IKU-libro vizitu la Katalogon de UEA.

Por ĝui ĉiujn tiujn nemaltrafeblajn prelegojn, aliĝu tuj al la 104-a UK per nia retaliĝilo: https://uea.org/kongresoj/alighilo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №795.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi