Anna Striganova prelegos en BET-55

StriganovaAnna Striganova naskiĝis en Moskvo, en 1987. Esperantiĝis en 2008. Ŝi estas magistro pri filologio, laboras ĉe filologia fakultato de Rusia universitato de amikeco de popoloj (RUDN), okupiĝas pri esploroj de literaturo, mitoj kaj fabeloj, estas aŭtoro de pluraj sciencaj artikoloj kaj preparas por la defendo sian doktoran disertacion. Anna verkas ankaŭ beletron en la rusa kaj en Esperanto. Kelkaj ŝiaj libroj trafis furorlistojn de la Libroservo de UEA. Ekde aprilo 2017 ŝi estas kunredaktoro de la revuo Esperanto. Anna Striganova ofte prelegas en Esperanto kaj en la rusa dum sciencaj konferencoj, kongresoj, Esperanto-renkontiĝoj kaj Lingvaj Festivaloj.

Kune kun Dmitrij Ŝevĉenko nun ŝi gvidas universitatan kurson de Esperanto kaj aktive kunlaboras en la Esperanto-eldonejo Impeto.

En BET-55, okazonta la 6-14an de julio en Panevėžys, Striganova prezentos kadre de la 36a Studadserio de AIS sian prelegociklon pri fabeloj kaj aranĝos ekspozicion “Fabelaj mondoj”.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas artikolo el la maja numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/04/bet-88

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi