Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2019

La Ondo de Esperanto1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gerrit Berveling (1944-1972- ), nederlanda instruisto, remonstranta pastoro kaj esperantisto; prezidanto de la landa asocio Esperanto Nederland (2009-12), membro de la Akademio de Esperanto (1989-), prezidanto de EVA (1993-2003), la lasta redaktoro de Fonto (1993-2006); unu el plej fekundaj Esperanto-aŭtoroj (82 libroj originalaj kaj tradukitaj); laŭreato de la OSIEK-premio pro la kvinvoluma Antologio Latina (2003). — Legu pli en NDK, p. 35-36.

2. Antaŭ 15 jaroj mortis Adolf Burkhardt (1929-1946-2004), germana luterana pastoro kaj esperantisto; prezidanto de KELI (1961-75, 1981-2000), tradukinto de multaj kristanaj kantoj, kunkompilinto de la ekumena preĝ- kaj kant-libro Adoru (2001), iniciatinto kaj la unua direktoro de Germana Esperanto-Biblioteko (1989-2004); laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de FAME pro Adoru (2002), honora membro de UEA (2003). — Legu pli en NDK, p. 50-51.

7. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Violin Oljanov (1919-1933-1998), bulgara ĵurnalisto, filologo kaj esperantisto; sekretario kaj vicprezidanto de BEA (1955-64), prezidanto de IUEF (1963-94), redaktoro de Bulgara Esperantisto (1957-64), Filologo (1974-91) kaj Paco (1976-89), aŭtoro de kelkaj Esperanto-libroj kaj pli ol mil artikoloj pri/en Esperanto, membro (1986-98) kaj vicprezidanto (1989-95) de la Akademio de Esperanto. — Legu pli en NDK, p. 219-220.

8. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Raymond Schwartz (1894-1909-1973), bankoficisto kaj esperantisto; la ĉerfa figuro en la Esperanto-kabaredoj La Verda Kato (1920-25), La Bolanta Kaldrono (1933-39), La Tri Koboldoj (1949-56); redaktoro de la satira gazeto La Pirato (1933-35), aŭtoro de humuraj kaj satiraj novelaroj kaj poemaroj kaj de la romano Kiel akvo de l’ rivero (1963). — Legu pli en NDK, p. 249-251.

8. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Christer Kiselman (1939-1980- ), sveda matematikisto, membro de Reĝa Sveda Scienca Akademio (1990) kaj esperantisto; membro (1989-2015), vicprezidanto (1998-2004) kaj prezidanto (2013-15) de la Akademio de Esperanto, dekano de la sekcio por strukturaj sciencoj de AIS (2017-19), vicprezidanto de ISAE (1986-93); ĝenerala sekretario de Akademio Comenius (1986-); aŭtoro de studoj, artikoloj kaj recenzoj pri fakaj kaj esperantologiaj temoj; fondinto kaj redaktoro de Esperantologio / Esperanto Studies (1999-2018), rektoro de IKU en du UKoj (2003, 2011). — Legu pli en NDK, p. 156-157.

15. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Gurgen Sevak (Grigorjan, 1904-1921-1981), armena sovetunia filologo kaj esperantisto; prezidanto de Armenia Esperantista Unio (de 1925), sekretario de la Armenia Komitato de SEU, prezidanto de la Esperanto-komisiono ĉe la Armena Societo por Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj (1965-79) kaj de Armenia Filio de ASE (1979-81), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por armenoj (1930), membro de la Akademio de Esperanto (1964-81). — Legu pli en NDK, p. 257-258.

28. Antaŭ 15 jaroj mortis Egidius Wensing (1913-1930-2004), nederlanda entreprenisto (direktoro de unu el la tri sekcioj de Philips), kunfondinto kaj prezidanto de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, tradukinto de kelkaj reklamaj broŝuroj de Philips, vicprezidanto de UEA (1962-72, 1974-77), la unua prezidanto de Institucio Hodler ’68 (1968-72). — Legu pli en NDK, p. 299-300.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/04/aprilo-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi