Subtenu TEJOn ĉe Junulara Forumo de UN

tejoKomence de aprilo ekos en Novjorko la 8a Junulara Forumo de EKOSOK ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN). Dum kvar jaroj TEJO aktive partoprenas en ĝi kaj kontribuas en la rilatoj kun UN kaj en la gvidado de IKRJO-kunordigorganto por regionkontinentaj junularaj platformoj kaj por tutmondaj junularaj organizaĵoj.

Ĉi-jare TEJO ne nur partoprenos en la forumo, sed la ĉefparolanto por la junularo dum la Fermo de la Forumo estos Rakoen Maertens. Tio estas tre grava rekono por nia movado, por la agado de TEJO ĉe UN, kaj por la kvalito de niaj aktivuloj.

Ankaŭ pro tiu kialo, ĉi-jare la ĉeesto de TEJO ĉe UN Novjorko estos pli ampleksa ol en aliaj jaroj, kaj en la forumo partoprenos pluraj “verdaj” junuloj el Eŭropo kaj Ameriko, eĉ el adoleska aĝo. Entute sep homoj planas partopreni!

Novjorko estas tamen bedaŭrinde tre kosta urbo. Ni strebas minimumigi la kostojn kiom eble plej multe; ni luis komunan Airbnb-apartamenton por ĉiuj ekzemple (kaj sufiĉe for de UN, por ŝpari monon), sed ni ja vere bezonas ioman subtenon por certiĝi la partoprenon de ĉiuj, kiuj vere interesiĝas. Ĉiuj konscias, ke elspezoj estas pagendaj persone, sed vere gravus montri, ke la esperantistaro forte subtenas la agadon ĉe eksteraj rilatoj – unu el la ĉefaj ekzistokialoj de ombrelaj asocioj kiel UEA kaj TEJO.

Eĉ se ni povos ekzemple nur oferti komunan manĝon al ĉiuj, tio estos malgranda sed signifoplena signo je konekto kun la pli granda komunumo.

Estas ĵus konfirmite, ke la Ĝenerala Sekretario de UN partoprenos en la ferma ceremonio de la Forumo – ĝuste kiam Rakoen alparolos la ĉeestantojn. Estus vere bele tiam havi bonan Esperanto-delegacion.

Se vi povas kontribui – eĉ per malgranda donaco – bonvolu konsideri! En tiu ĉi paĝo https://www.tejo.org/partoprenu/subtenu/ vi povas trovi la diversajn pagmanierojn. Pago per banka ĝiro estas ĝenerale preferata por SEPA-landoj por ne ŝarĝi la jam tro okupitan oficejon, sed ĝiroj tra UEA-kontoj ankaŭ estas bonvenaj (konto: tejker). En la priskribo, bv. mencii “UN 2019”.

Al ĉiuj donacoj je almenaŭ 50 euroj ni sendos senpage TEJO-medalon kun la papago Pepo; la medalojn ni pretigis okaze de la 80-jariĝo de TEJO. Ĝin ricevos ankaŭ ĉiuj novaj patronoj – do se vi ne jam estas Patrono de TEJO, tiu ankaŭ estas tute bona maniero por subteni la junularon!

Koran dankon pro helpi reprezenti Esperanton ĉe UN!

Francesco Maurelli
Vicprezidanto de TEJO
Eksteraj Rilatoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi