Olga Shiliaeva reĝisoros la kongresan temon de Lahtio

ŜiljajevaLa Estraro de UEA elektis Olgan Shiliaeva (ruse: Ольга Шиляева) kiel reĝisoron de la kongresa temo de la 104a Universala Kongreso en Lahtio (la 20-27an de julio 2019). La temo de la 104a UK estas “Vivanta naturo, floranta kulturo”.

Olga estis elektita, interalie, pro sia faka scio pri la rilatoj inter natura kaj lingva diversecoj, kongrua kono por laboroj ĉirkaŭ la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, kiel deklarite de Unesko. Laŭ profesio Olga estas ekonomikisto kaj universitata instruistino en Rusio. En la movado ŝi estis komisiito de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado, verkis kaj tradukis en Esperanto pri Ekonomiko kaj aliaj fakoj kaj laboris ankaŭ por la kultura kampo: en pluraj eventoj ŝi organizis lingvajn kaj poeziajn programerojn kaj gvidis instru- kaj trejnsesiojn; en 2013 ŝi estis premiita en la filmkonkurso “Esperanto-125” kaj en 2014 en la filmkonkurso “Teo kaj Amo”, de kiu fine ŝi fariĝis kunorganizanto. La reĝisoro de la kongresa temo planas ĝian traktadon dum la UK kaj eventuale serĉas kontribuontojn. Komentojn, ideojn kaj proponojn pri la traktado de la temo oni povos sendi al Olga per la retadreso lelka_shilyaeva@mail.ru.

Pli pri la kongresa temo oni vidu la Gazetaran Komunikon de UEA №764 (2018-11-02): uea.org/gk/764a1.
Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104a UK, ne maltrafu la duan favorprezan periodon por pagitaj aliĝoj ĝis la 31a de marto 2019: https://uea.org/kongresoj/alighilo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №790.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi