Kalocsay aŭ Waringhien ne hontus pri siaj posteuloj: Intervjuo kun Probal Dasgupta

DasguptaProf. d-ro Probal Dasgupta estas barata esperantisto kaj lingvisto, universitata instruisto. Li eniris la Akademion de Esperanto en 1983, en 2001 iĝis ĝia vicprezidanto kaj ekde 2016 prezidas la Akademion. Direktoro de la akademia sekcio pri prononco. Aŭtoro de pluraj artikoloj pri lingvistiko, filozofio, beletristiko kaj socipolitikaj demandoj. Tradukanto, liaj ĉefaj esperantigoj inkluzivas la poemaron Primico de Robindronath Tagor (1977), aŭtobiografion Mi juna de Manaŝi Das Gupta (1989), kaj romanojn Klera edzino de Upendronath Gangopaddhae (1995) kaj Dormanta hejmaro de Manaŝi Das Gupta (2006). Redaktoro de Beletra Almanako. En la jaroj 2007-13 prezidanto de UEA. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono (2004). (Pli detale pri Probal Dasgupta legu en Nia Diligenta Kolegaro, p. 69-70.)

Pri kiuj lingvaj problemoj laboras nun la Akademio de Esperanto?

En la nuna momento la Akademio sin trovas meze de paŭzo, kutima pro niaj ritmoj. Ĵus okazis balotado: renoviĝis unu triono de la membraro; tion ni faras ĉiun trian jaron. Poste ni elektos novajn funkciulojn – eventuale iom redesegnante la sekciestran fotogalerion. Man-en-mane kun tiuj vizaĝoj aperos agadplanoj por la sekcioj kaj por la tuta institucio.

La retejo de la Akademio estas malvigla. La lastaj “Oficialaj Informoj” aperis antaŭ iom pli ol du jaroj. Ĉu la publiko interpretu tion kiel signon de problemoj en AdE aŭ temas nur pri problemo pri ekstera prezentado?

Imagu la lingvon kvazaŭ korpon. La sama sango fluas tra ĉiuj vejnoj. Devante dum jardekoj soldate marŝi, Esperanto sendadis multege da sango pieden, interalie delegante ĉiujn prilingvajn okupiĝojn unike al la Akademio. Nun, la lingvo ne nur gustumas la feliĉon povi relative komforte sidi, sed krome dotis sin per multaj kapoj kaj brakoj, kiel iuj dioj hinduaj. Prilingvaj demandoj aŭdiĝadas ne nur en tiuj “brakoj” instituciaj, sed ankaŭ koridore, strande, kafeje. Memoru la leĝon de Toño: iun ajn konversacion en Esperanto fatale embuskos kaptiĝoj leksikaj aŭ gramatikaj.

Svarmas demandoj, sed malabundas koheraj respondoj. La plorinde malmultaj pintaj respondistoj prioritatigas terenojn ligitajn al la ekzamena sistemo, al movadoj en relative senspertaj landoj, al pluraj aliaj defioj kiuj subite kreskigis al la Esperanta korpo tiom da novaj kapoj kaj brakoj. Ofte membras en la Akademio tiuj respondistoj! La prioritatoj tiras ilin nur ŝajne “aliloken”.

Lastatempe ni eble nesufiĉe priviglis la akademian retejon. Tamen ne unike tie situas niaj laboroj. Nia Katalin Kováts, ekzemple, klerigadas pri tipe niaj temoj en edukado.net, ja ne eksterakademie. Ŝi modele praktikas la arton labori dise. Ŝi fosas la lingvajn sulkojn en agroj novaj, sed ne pro tio malniaj. Ĉu viajn manojn neglektas viaj piedoj? Nur stultaj piedoj ne scipovus modeste foni kiam la mano portas al iu florojn.

La lasta Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, kun 209 radikoj, aperis antaŭ 12 jaroj. Ĉu la Akademio laboras pri la 10a Oficiala Aldono? Ĉu ĝi fakte estas bezonata? Kiom ofte devus aperi novaj Aldonoj kaj kiom ampleksaj ili estu?

La publiko ofte forgesas ke la jamaj Oficialaj Aldonoj estas tre diversaj inter si. Ideale, ili devus liveri kun la aldonataj radikoj difinojn en Esperanto kaj glosojn en la kvin Fundamentaj lingvoj; sed malmultaj el ili plenumas tiujn moderajn postulojn. La publiko prave konsultas normajn vortarojn, precipe PIV, pro siaj kleriĝaj bezonoj. Same kiel mi diris pli frue pri edukado.net, akademianoj kontribuegas ankaŭ al la ĝisdatigado de la normaj referenciloj; tiuj ja ne situas ekster nia laborsfero. En 1974, la Akademio rekonceptis la rolon de la Oficialaj Aldonoj kiam ĝi aperigis la Bazan Radikaron Oficialan. Poste ni ne trafis formuli eksplicitan rilaton inter la nocioj “fundamenta” kaj “baza”. Ĉu debati pri tiu temo nun? Ni prefere atentu pli urĝajn fajroestingajn taskojn. 10a OA ja ne estas tia tagordero.

En decembro 2014 la estraro de la Akademio prezentis proponon pri la nova statuto. Post tio aŭdiĝis kelkaj komentoj, precipe rilate la proponon pri dumviva membreco, sed dume la afero forgesiĝis. Ĉu estas iuj novaĵoj ĉi-kampe? Aŭ ĉu la Akademio rezignis pri la modifo de sia statuto?

La evoluo kiun vi mencias okazis en la kunteksto de plurtema diskuto rilate la konsiston kaj funkciadon de la institucio. En la temfasko aperis tiumomente la ideo de dumviva membreco. La diskuto nun pluiras kun aliaj emfazoj. Temas ne nur pri konkretaj aranĝoj rilate al akademianeco-mandatoj, sed ankaŭ pri nia percepto de la kleriĝaj bezonoj de la publiko. Mi atendas pliklariĝon de la bildo en la venontaj tri jaroj.

Vi ne nur prezidas la Akademion de Esperanto, sed ankaŭ estas direktoro de ĝia sekcio pri prononco. Pri kio lastatempe okupiĝis ĉi tiu sekcio?

Ĝi estas sekcio fajrobrigada: ĝi enpaŝas nur por altrakti problemojn solvendajn. Lastatempe ne aperis tiaj problemoj. Se iam homoj, ĉu akademianoj aŭ ne, sukcesos krei serĉeblan arkivon de la parola Esperanto, tio tuj ĉanos revolucian progreson en niaj komprenoj priprononcaj. Kaj mian sekcion lavangos interesegaj demandoj por trakti.

Kiuj el la taskoj, kiuj nun staras antaŭ esperantologio, estas laŭ vi plej gravaj?

Se la komunumo vere pretus serioze tuŝi tiun fadenon, ni havus elane funkciantan fakan asocion de lingvistoj. Rimarku la elefanton en la salono: la malekziston de io tia. Laŭ mi, gravas persvadi la plej lingvo-konscian segmenton de nia publiko reatenti la esperantologion – ne imagi ke ĝi finalis kun Waringhien, Szerdahelyi aŭ Detlev Blanke.

Lastatempe estis eldonitaj kelkaj gravaj libroj, ekzemple, Aliroj al Esperanto (al kiu vi kontribuis kaj kiun vi kunredaktis), Historio de la Akademio de EsperantoNia Diligenta Kolegaro. Kiel vi taksas la nivelon de la fakaj verkoj pri Esperantaj temoj? Kiuj temoj ankoraŭ meritas, laŭ vi, esti pritraktitaj libroforme?

Mian recenzan eseon pri Nia diligenta kolegaro oni trovos en Beletra Almanako №32 (2018). Pri siaj respondecoj plene konscias la korifeoj de nia laborkomunumo, kiuj do inde strebas plenumadi ilin. Kalocsay aŭ Waringhien ne hontus pri siaj posteuloj. Al mi persone plaĉus vidi reeldonon de Retoriko de Lapenna kun ĝisdatiga suplemento kunaŭtorita de du-tri el niaj komunikologoj.

Pasintjare aperis la oka – kaj bedaŭrinde lasta – kajero de Esperantologio / Esperanto Studies (EES). Ĉu laŭ vi esperantologia revuo entute estas bezonata? La lasta serio, redaktata en la jaroj 1999–2018 de Christer Kiselman, estis daŭrigo de la revuo Esperantologio de Paul Neergaard (1949–1961). Ĉu laŭ vi nun sekvos nova paŭzo de preskaŭ 40 jaroj?

La pinta esperantologo Wim Jansen lastatempe diris, ke kiam li submetas artikolojn al juĝlego por faka lingvistika revuo ekstermovada, li rikoltas valorajn anonimajn kritikojn, foje venantajn evidente de esperantistoj. Tamen, verkante por esperantista revuo, kiom ajn faka, li renkontas draste malpli da helpa draŝemo. Eĉ ne la herakla Kiselman povis hisi la standardon pli alten ol permesus nia preteco interhelpe aplikigi profesiajn normojn. Malgraŭ la anonimeca vualo, ni aŭtomate nin bridas pro la timo kabeigi kolegojn.

Ilona Koutny kaj Federico Gobbo persiste gvidas esperantologiajn kaj interlingvistikajn kursojn en Poznano kaj Amsterdamo. Tiu laboro estas laŭdinda, sed kredeble nesufiĉa, en la tutmonda skalo, por kontentigi la bezonojn kaj disvastigi la intereson pri tiu kampo en pli grandaj lingvistikaj rondoj. Ĉu vi havas konsilon kiel plibonigi la situacion?

Neniu unuopulo havas unike valoran saĝon pri temo tiel tutmonda; mi min detenas de saĝumo ekstervica. La komisiono ene de ESF okupiĝanta pri esperantistaj universitatanoj baldaŭ havos kolektivan bazon por serioza plisaĝiĝo tiuterene. Mi fidas al Angela Tellier.

La lasta demando, ekster nia ĉefa temo: kion el viaj lastatempaj verkado, legado, pensado vi volus dividi kun la legantoj?

Mi ĵus havis la bonŝancon legi la plurfoje premiitan franclingvan romanon Meursault: contre-enquête (Meursault: kontraŭ-enketo) de la Alĝeria aŭtoro Kamel Daoud (pariza reeldono ĉe Actes Sud, 2014). Tiu repliko al la mondfama klasikaĵo L’Étranger (La fremdulo) de Albert Camus prezentiĝas kiel rakonto pri la familio de tiu (ĉe Camus absolute sennoma) alĝeria “arabo” kiun en tiu klasika romano murdis la famiĝinta fikcia rolulo, la kolonia franco Meursault. Min frapis la fakto ke tra la riĉa, elvokiva, interkulture konsciiga fadenaro de tiu atuta verko de Daoud kun feroca klaro sentiĝas kolero specife alĝeria kontraŭ la ne vere eksigita koloniismo de la francoj; kaj tiun klaron ombras neniuj efikoj de la laŭdire mondestriĝinta kultura referenca kadro de la usona-angla lingvo. Tie troviĝas por ni esperantistoj pluraj konstatindaĵoj, unuj entuziasmigaj, aliaj profunde pripensigaj. Ankaŭ esperantologoj bonvolu entuziasmi kaj pripensi. Dankon pro via atento.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu intervjuo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/03/dasgupta-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.