Fransoazo instruos kaj koncertos en Panevėžys

ИУЕ-55Françoise Noireau, konata en Esperantujo kiel Fransoazo, naskiĝis en 1963 en Parizo kaj studis en la fama liceo Henri IV kaj en la Instruista Lernejo. Ŝi laboris kiel instruistino ĝis 2011, kiam pro drastaj ŝanĝoj en la Francia eduksistemo ŝi “frupensiiĝis” kaj nun laboras kiel sendependa psikoterapiistino por infanoj kaj instruistino de popol-violono. Antaŭ 20 jaroj ŝi eklernis violonadon kaj de tiam ŝi ofte violonas en baloj kaj aliaj festoj.

Fransoazo eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1990, loĝante en Briancono, ĉe la sudaj Alpoj. Post kelkaj jaroj ŝi, ŝia edzo kaj tri iliaj infanoj jam interparolis Esperante en la hejmo. Ŝi estis gvidantino en la Internaciaj Infanaj Kongresetoj en Montpellier (1998) kaj Zagrebo (2001), instruis Esperanton, verkis artikolojn, kaj koncertis en pluraj esperantistaj renkontiĝoj, al kiuj foje venas ankaŭ ŝiaj familianoj. Nun Fransoazo volontulas kiel instruistino de Esperanto en Ĉeboksaro, la ĉefurbo de Respubliko Ĉuvaŝio en Ruslando.

Kadre de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6-14an de julio en Panevėžys, Fransoazo prezentos violonkoncerton kaj gvidos paroligan kurson.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĉi tiu aprikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/03/bet-85

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

style=”margin-right: 14px;”

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi