En 2018 ni konstatis gravan malkreskon de la intereso al la Esperanto-muziko kun gravaj konsekvencoj: ege malmultaj diskovendoj kaj ege malmultaj elŝut-vendoj. Iom kreskis la elsendflua aŭskultado, sed tre bedaurinde ĝi ne sufiĉe pagas por vivteni la eldonejon, kaj tio baras tutan eblan perspektivon…
Pro tio estis kreita la Abonklubo, kiun ni vidis kiel alternativon helpe de la justa elsendfluejo (Divercities Music) por daŭrigi la muzikproduktadon kaj eldonadon. Sed tre bedaŭrinde post tri jaroj da ekzisto ni devas konstati, ke ankaŭ la Abonklubo malsukcesas. Videble homoj preferas daŭre aŭskulti muzikon senpage en aliaj retejoj (Deezer, Youtube aŭ Spotify).
Vinilkosmo provos elteni ankoraŭ unu plian jaron, sed, se en 2019 ne inversiĝos la situacio kaj ne multobliĝos la abonantaro de la Abonklubo kaj la uzantaro de Divercities Music, Vinilkosmo devos esti fermita.
Konsekvencoj de la fermo de Vinilkosmo estos jenaj:
1. Tuj malaperos la katalogo de Vinilkosmo en la reto (nia propra muzika platformo, sed ankaŭ en Divercities Music kaj en ĉiuj aliaj muzikaj platformoj, kie nun estas disponebla la katalogo). Tio signifas ke en Deezer, Spotify ktp, oni ne plu povos aŭskulti muzikon de la Vinilkosmo-katalogo.
2. Malaperos la ebleco de regula muzikproduktado, eldonado de novaj albumoj kaj reeldonado de malnovaj albumoj.
Kiel eviti fermon de Vinilkosmo?
Esperantistoj devas konscii, ke ne eblas uzi kaj aŭskulti Esperanto-muzikon sen subteni ĝin, aktive kontribuante, por ke ĝi pluvivu. Do konklude kaj praktike, la nura alternativo eviti fermon de Vinikosmo estas, ke ĉiuj, kiuj volas daŭre povi aŭskulti Esperanto-muzikon el la katalago de Vinilkosmo, aliĝu al la Abonklubo (eĉ se ili ne uzas la justan elsendfluejon Divercites Music) kun la celo multobligi la nombron de la abonantoj https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html
Se tio ne okazos, en 2020 tute malaperos la muzika katalogo de Vinilkosmo el la interreta pejzaĝo.
Dankon pro via atento kaj via subteno!
La tuta teamo de Vinilkosmo
Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/02/recenzo-