Polyglot Gathering 2019 – la lastan fojon en Bratislavo

Ĉu vi emas lerni diversajn lingvojn? Ĉu vi emus iĝi aŭ jam estas plurlingvulo (poligloto)? Tiuokaze vi devus nepre partopreni la eventon “Plurlingvula Kunveno” (Angle: Polyglot gathering).

Temas pri la renkontiĝo, kie oni povas ĝui multajn prelegojn, metiejojn, renkonti multajn famajn poliglotojn, konatiĝi kun interesaj homoj de diversaj mondopartoj kaj motiviĝi en lingvo-instruado. Ĝi estas la plej granda renkontiĝo de poliglotoj en la mondo – lastjare partoprenis 538 homoj el 60 landoj (kaj ĉi-jare oni atendas ĉ. 600 partoprenontojn)! Krome – ĝin fondis esperantistoj en Germanio (dum la tri unuaj jaroj ĝi okazis en Berlino), kaj esperantistoj kaj Esperanto plu ludas ene de la evento tre gravan rolon (E@I, kiu ĉeforganizas ĝin, uzas Esperanton kiel sian laborlingvon ĉiutage en sia oficejo en Slovakio). Ĉi-jare la aranĝo okazos jam la trian (kaj la lastan) fojon en Bratislavo de la 29a de majo ĝis la 2a de junio. Kutime, ĉirkaŭ 25-30% da partoprenantoj komprenas kaj/aŭ scipovas Esperanton. Nia lingvo nun estas la 9a en la listo de pli ol 80 scipovataj lingvoj de la ĝisnunaj aliĝintoj.

Se la temoj rilataj al lingvoj estas por vi interesaj, nepre venu – okazos multo, kio kaptos vian atenton! Kutime okazas pli ol 100 programeroj dum la evento, inkluzive de paneldiskuto pri lingva politiko/justeco, diverslingvaj prelegoj pri efika lingvo-instruado, metiejoj pri nekutimaj lingvoj, lingvaj kvizoj, plurlingvaj koncertoj ktp.

Vi tamen povas veni ĝui ankaŭ partojn de pure Esperanta medio: ne mankos gufujo, kulinara festivalo, interkona kaj internacia vesperoj, koncerto de la germana Esperanto-stelulo “Kaŝi”, aligatorejo kaj eĉ prelegoj en Esperanto (pasintjare la plej juna preleganto estis la 13-jara esperantisto el Ruslando Pjotr “Peĉjo” Fedosov).

En la pasinteco EAB kaj UEA subtenis la renkontiĝon per sponsorado – ankaŭ danke al tio povis okazi, ekzemple, kurso de Esperanto fare de la brita Esperanto-instruisto Tim Morley, kiu ravis ĉeestantojn en sia kreiva metiejo “Esperanto in 100 minutes”. Espereble kunlaboro kun gravaj Esperanto-institucioj daŭros ankaŭ ĉi-jare kaj en la estonteco – tio ja signife levas nivelon de la Esperanto-prezentiĝo.

La komunumo de poliglotoj estas tre proksima al tiu de esperantistoj. Temas ofte pri tre malfermitaj, scivolemaj homoj, kiuj emas kompreni alies vidpunktojn kaj kulturojn. Certe tiu grupo estas unu el la plej proksimaj “aliancanoj” por la esperantistoj.

Dum unu monato ekde la lanĉo de la aliĝilo (1.1.2019) aliĝis jam 180 homoj el 38 landoj, kiuj kune kapablas paroli 83 lingvojn! Tial estas antaŭvidate, ke ĉi-jare povus la evento superi eĉ 600 partoprenantojn, kio estos plia rekordo ene de la poliglota komunumo. Espereble ankaŭ vi estos inter ili!

La Poliglota Kunveno en 2020 ŝanĝos sian landon. Se vi emas (re)viziti Slovakion kaj samtempe poliglotumi, ĉi-jare vi havas la lastan ŝancon.

Detaloj pri la evento (angle): www.polyglotbratislava.com

Petro (Peter Baláž)
E@I-kunordiganto

Legu ankaŭ:

Peter Baláž: La plej granda renkontiĝo de plurlingvemuloj (Artikolo pri PG 2018)

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/02/slovakio-24

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi