SES 2019 en la eksa UK-urbo Nitro

Ĉu vi scias pri la plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton? Jes ja, SES – Somera Esperanto-Studado!

Ĉi-jare SES okazos la 12-20an de julio 2019 en la historia slovakia urbo Nitro (Slovake: Nitra) – bone konata al la esperantistoj pro la okazigo de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en 2016. Jam plurfoje SES okazis en ĉi tiu urbo, tamen ĉi-foje temos pri la malsama SES-ejo (bestokuracista mezlernejo). Kaj la programo? – Kiel kutime: interesa, bunta, alloga.

La tagoj dum SES aspektas jene:

  • Matenmanĝo
  • Antaŭtagmeze: intensa kurso de Esperanto (aŭ literatura kurso) kun te-/kafopaŭzo
  • Tagmanĝo
  • Posttagmeza programo: prelegoj, metiejoj, ekskursoj, paroligaj rondoj, libroservo, kinejo…
  • Vespermanĝo
  • Vespera programo: koncertoj, teatraĵoj, internacia kuirarta festivalo, internacia vespero
  • Nokta programo: gufujo, drinkejo, diskejo aŭ karaokeo

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en ses grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Ĉi-foje atendas vin pli da sporto, eksteraj aktivecoj, kreivaj metiejoj sed ankaŭ interesaj prelegoj kaj kelkaj surprizoj.

Atenton! Ĉi-jare ni disponas nur je 235 lokoj, do nepre aliĝu frue, se vi volas havi garantiitan tranokteblon.

Nitro estas, kun 77 048 loĝantoj, la sesa plej granda urbo de Slovakio. Ĝi situas ĉe la piedo de la monteto Zobor, en la okcidento de la lando, 90 km de la ĉefurbo Bratislavo. Ĝi estas facile atingebla de tie per buso.

Nitro estas la plej malnova urbo en Slovakio: ĝia unua skriba mencio devenas de la jaro 828. Historiaj monumentoj abundas en ĉi tiu urbo. La ĉefa vidindaĵo estas la kastelo, situanta en areo kun multaj interesaj konstruaĵoj: muzeo, preĝejoj, statuoj, ktp. Aliaj gravaj vidindaĵoj estas la ĉefplaco kun teatro, sinagogo kaj la Kalvaria monteto, de kie eblas havi belan vidon al la urbo. Por pli alta vidpunkto, sportemuloj povos suprengrimpi la monton Zobor kaj ĝui panoramon al la tuta ĉirkaŭaĵo.

Kion diri fine? Eble nur:

  • – Lernu kaj praktiku Esperanton.
  • – Ekkonu homojn el diversaj landoj.
  • – Amuziĝu dum bunta taga kaj vespera programo.
  • – Malkovru Slovakion.
  • – Ĝuu la etoson de Esperantujo.

Pli da detaloj: https://ses.ikso.net

Petro (Peter Baláž)

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/02/slovakio-23

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi