Donaco: La februara Ondo senpage elŝutebla

La Ondo de EsperantoLa redakcio de La Ondo de Esperanto decidis senpage disponigi la plej freŝan, februaran Ondon al ĉiuj dezirantoj konatiĝi kun ĉi tiu sendependa internacia bitgazeto.
La ampleksa, 78-paĝa februara eldono, aperinta antaŭ du semajnoj, estas libere elŝutebla laŭ la popularaj normoj “pdf” kaj “ePub” en nia elektronika biblioteko, kie nun estas 23 eldonaĵoj: 16 senpage elŝuteblaj bitlibroj, du aĉeteblaj bitlibroj, kaj kvin numeroj de La Ondo de Esperanto http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

La rektaj ligoj:

La pdf-versio estas elŝutebla ĉi tie.
La ePub-versio estas elŝutebla ĉi tie.
La enhavtabelo estas elŝutebla ĉi tie.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas senŝanĝa la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj.
Novaj abonantoj de La Ondo ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la literatura suplemento Orienta almanako.

Legu kaj abonu La Ondon!

La red.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi