La februara Ondo: rekorde ampleksa kaj interesa

La Ondo de EsperantoLa unuan lundon de februaro aperis la dua ĉi-jara numero de La Ondo de Esperanto sur rekorde multaj 78 paĝoj. Kiel kutime por februaro, ĝin malfermas ampleksa intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro: Hori Jasuo respondas la demandojn de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski.

La movada sekcio Eventoj enhavas artikolojn pri la tri tradiciaj Esperanto-semajnoj, okazintaj dum la jarŝanĝo en Germanio: la 10a JES en Storkow, la 4a Luminesk’ en Königswinter kaj la 17a NR en Wiesbaden, kiujn kune partoprenis ĉirkaŭ 500 personoj. Krome en Eventoj legeblas artikoloj pri aliaj okazintaj kaj okazontaj Esperantaj renkontiĝoj kaj kongresoj en pluraj landoj kaj alia primovada materialo.

En la sekcio Tribuno antentindas, inter aliaj, artikoloj pri skanado kaj publikigo de arkivaĵoj en la Viena Esperantomuzeo kaj pri gravaj problemoj de la muzika eldonado en Esperanto, pro kiuj Vinilkosmo eble ĉesos funkcii sen pli da helpo flanke de la muzikŝatantoj.

En la sekcio Arkivo post la kutima monata listo de esperantistaj jubileoj kaj memordatoj sekvas artikolo pri unu el la februaraj jubileuloj: Marie Hankel, la unua Reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”. Ĉi tiu artikolon de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov garnas la plej konata poemo de Hankel kaj kelkaj opinioj pri ŝia verkaro.

La plej ampleksa februara sekcio estas Kulturo. En ĝiaj 25 paĝoj eblas konatiĝi kun unu el la plej diskutataj rusaj romanoj, La eta demono de Fjodor Sologub tra enkonduka artikolo kaj romanfragmento tradukita de Aleksander Korĵenkov. Alia granda februara teksto estas recenza eseo de la Siberia esperantisto Stanislao Belov pri la libro La strato de Tanja de la svedia ĵurnalisto kaj diplomato Kalle Kniivilä. Fine de la februara Ondo estas la ŝatata rubriko “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl.

La kovropaĝa vintra foto de Daniil Artemov vidigas tramon en la Moskva kvartalo Izmajlovo. Multaj sudeŭropanoj miras, ke dum la vintroj en Ruslando la trafiko glate funkcias malgraŭ la abunda neĝo, kiu, eĉ en malpli granda grado, povus kaŭzi kompletan kolapson sur la vojoj, ekzemple, en Francio aŭ Britio.

La marta Ondo enhavos malpli da tekstoj primovadaj kaj kulturaj ol kutime, ĉar ĝi estos dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝi aperos la 4an de marto, la unuan lundon de la venonta monato.

La Ondo de Esperanto estas eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Ĝi estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018, inkluzive de la literatura suplemento Orienta almanako.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa foto (Daniil Artemov)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Intervjuo
6 Hori Jasuo: Estu fieraj batalantoj por paco! (Intervjuo de Paweł Fischer-Kotowski)

12 Eventoj
13 Andreas Diemel. Luminesk’ apud Bonn
14 Aikawa Takuya. La nova sento: JES en Storkow
16 Lu Wunsch-Rolshoven. Novjare en Wiesbaden, Germanio
17 Karel Votoček. Poludnica 2019: ĉi-jare sen la montosupro
19 Maritza Gutiérrez. Ekologio kaj naturprotektado en Guantánamo
20 IKU-sesio en Lahtio kun nova limdato
20 Orlando E. Raola. Esperantologia Konferenco en Lahtio
21 Aleksander Korĵenkov. Kalle Kniivilä ekoficis en Ukrainio
21 Nova retejo de UEA en simpla Esperanto
23 Gražina Opulskienė. Konatiĝu kun Gražina Opulskienė
24 Amira Chun koncertos en BET-55
24 Studi mediprotektadan kemion kun Orlando E. Raola
26 Intelekte ludi kun Tatjana Auderskaja en BET-55
27 Peter Baláž. Polyglot Gathering 2019 – la lastan fojon en Bratislavo
28 Peter Baláž. SES 2019 en la eksa UK-urbo Nitro
29 Triesto atendas vin
29 Sur du radoj dum semajno en la Esperanto-urbo
30 Nekrologoj
31 Koncize (11 informoj)

32 Tribuno
33 UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro
35 Vinilkosmo sojle de fermo
36 Bernhard Tuider. Skanado kaj publikigo de arkivaĵoj en Vieno
37 Ĉu TEJO paŭtas al Eŭropa Unio?
38 Petro Zilvar, Zsófia Kóródy. La Esperanto-urbo invitas

39 Arkivo
40 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2019
41 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Marie Hankel, la unua Florluda Reĝino
43 Opinioj pri la verkoj de Marie Hankel
44 Marie Hankel. La simbolo de l’ amo

45 Kulturo
46 Aleksander Korĵenkov. Spegulo farita arte
47 Fjodor Sologub. La eta demono: Fragmento de romano (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
59 Stanislao Belov. Verko profesia, altnivela, unuflanka (Recenzo: Kalle Kniivilä. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017)
66 Martinov fermas la jarkolekton kaj redaktorecon
67 Paŭlo Moĵajevo. Belega bosniumaĵo, eĉ pli muzika, ol kanta (Recenzo: Espo Despo. Bosniumas)
68 La unua ĉi-jara programo de Radio Esperanto
68 Ricevitaj gazetoj
69 Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn

70 Mozaiko
71 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

72 Kiel aboni La Ondon
74 Reklamoj kaj anoncoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi