Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2019

Hankel2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Marie Hankel (1844-1905-1929), germana esperantistino, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”; kunfondinto kaj la unua prezidanto (ekde 1911) de Esperanta Literatura Asocio kaj redaktoro de ties bulteno, reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj (5a UK, Barcelono, 1909), aŭtorino de Sableroj (1911). – Legu pli en NDK, p. 123-124.

2. Antaŭ 25 jaroj mortis Ye Laishi (ps. de Bao Shuyuan, 1911-1927-1994, formita el la Esperanta plumnomo Ĵelezo), ĉina kultura, scienca kaj socia aganto kaj esperantisto; kunfondinto de Ĉina Proleta Esperanto-Unio (1931), redaktoro de La Mondo (1932-37), Ĉinio Hurlas (1936-38) kaj Heroldo de Ĉinio (1939-44); vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) ekde ties fondo (1951-86), aganta prezidanto (1986-89), poste honora prezidanto de ĈEL, prezidanto de LKK de la 71a UK (Pekino, 1986). – Legu pli en NDK, p. 302-303.

4. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Krešimir Barković (1944-1965- ), kroata medicinisto kaj kulturaganto ekde 1972 loĝanta en Francio; sekretario (ekde 1972) de SAT, redaktoro de Sennaciulo (1983-98), tradukinto de kelkaj libroj, i.a., de 7000 tagoj en Siberio (1983) de K. Ŝtajner, ricevinta la premion de OSIEK (2002). – Legu pli en NDK, p. 25-26.

11. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Aleksander Zdechlik (1949-1961- ), pola elektroinĝeniero, instruisto kaj esperantisto, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio ekde 2016 ĝis nun.

15. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis John Islay Francis (1924-1942-2012), skota lingvoinstruisto kaj esperantisto, membro de la Skota Skolo, aŭtoro de La Kosmo (en Kvaropo, 1952), Vitralo (1960), La granda kaldrono (1978), Misio sen alveno (1982), Tri rakontoj pri la Miljara Paco (1998), La kastelo de vitro (2004), Kronprincedzino (2011), Danco de vivo (2012); laŭreato de la premio La Verko de la Jaro 1978 pro La granda kaldrono.

17. Antaŭ 110 jaroj mortis Émile Peltier (1870-1901-1909), franca romkatolika pastro, instruisto kaj esperantisto, iniciatinto de la uzado de Eo en la romkatolika eklezio, redaktoro de Espero Katolika (1904-08), celebrinto de la unua Sankta Meso en Eo en la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), aŭtoro de lernolibro de Eo por francoj (1907). – Legu pli en NDK, p. 225-226.

18. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Jaan Ojalo (1914-1929-2004), estona konsum-kooperativa oficisto kaj esperantisto, sekretario de Esperanto-komisiono ĉe la Estonia Societo por Amikeco (1969-80), sekretario de Estona Filio de ASE (1980-88), sekretario (1988-92), prezidanto (1992-95) kaj honora prezidanto (1995-2004) de EAE, aŭtoro de kelkaj lerniloj kaj Enciklopedio pri la Estona Esperanto-movado (2000), honora membro de UEA (1991). – Legu pli en NDK, p. 218-219.

25. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Jevgenij Aleksejevic Bokarjov (Бокарёв, 1904-1918-1971), rusa lingvisto kaj esperantisto, la unua prezidanto (1962-71) de Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando, membro de Internacia Komitato de MEM (1966-71), aŭtoro de la rusa-Esperanta (1966) kaj Esperanto-rusa (posteume, 1974) vortaroj. – Legu pli en NDK, p. 40-41.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/02/februaro-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi