BET-55: Du prelegocikloj de Walter Żelazny

Walter Żelazny naskiĝis en 1950 en Rzeszów (Pollando). Li estas sociologo kaj okupiĝas pri etnismo, kultura antropologio, socilingvistiko kaj zamenhofologio, pri kiuj li publikigis kelkajn sciencajn librojn kaj plurajn studojn en la lingvoj pola, franca kaj Esperanto. Nun li estas profesoro pri sociaj sciencoj de la Bjalistoka Universitato kaj estro de la katedro pri kultura antropologio.

Esperantisto ekde 1968, Żelazny estis estrarano de TEJO (1976-77), vicprezidanto de la legenda Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK, 1979-1981) kaj la unua Konsulo de la Esperanta Civito (2001-2006). Unu el la plej signifaj intelektuloj en la Esperanto-komunumo, en BET-55, okazonta la 6-14an de julio en Panevėžys, li prezentos du prelegociklojn: pri religioj kaj pri la sociologio de la Esperanto-movado.

I. Kio estas religio(j)

1. Antropologiaj kaj sociologiaj difinoj de religio. Sistematiko de religioj en la mondo laŭ kompreno de la koncepto de Dio: a) religioj de Abrahamo: judaismo, kristanismo, islamo, b) religioj hinduismaj, c) religioj sen Dio: konfuceanismo, ŝintoismo, budhismo (?), d) religioj de indianoj antaŭkolumbaj, e) religioj “primitivaj”. Religioj de Libroj, religioj sen Libroj.

2. Scienco kaj religio. Kosmologio en religioj: ĉu kosmo havas komencon kaj finon, ĉu ĝi estas eterna, ĉu naskiĝas kaj mortas, ĉu denove renaskiĝas kaj mortas. Kosmologiaj konsekvencoj por la homa vivo: morto kiel fino de la vivo aŭ morto kiel vojo al (la) eterno. Reviviĝo. Animo, vojoj de animo, reenkarniĝo.

3. La plej gravaj eventoj en Abrahamaj religioj: de la kohena judaismo al la rabena judaismo; de la judaismo de Kristo al judeokristanismo. Influo de la helena civilizo je la juda. Saŭlo fariĝas Paŭlo. Naskiĝo de kristanismo. Mahometo riparas ĝisnunajn erarvojojn de judaismo kaj kristanismo. Naskiĝo de islamo. Religiaj institucioj. Profetoj, kohenoj, rabenoj, sacerdotoj, pastroj, presbiteroj, imamoj, ŝamanoj.

4. Religio kiel juro (judaismo kohena, islamo). Religioj kiel moralaj indikoj: judaismo rabena, kristanismo, budhismo… Premio pro la morala vivo en la ĉielo. Plej sanktaj moralaj valoroj de religio(j) laŭ diversaj sistemoj, ofte kontraŭdiraj: aborto, mortpuno, divorco, transplantado, korpaj punoj, homoseksualismo, drogoj, eŭtanazio, incesto, vegetarismo, koŝereco, rilato al bestoj, “seksaj deviacioj”, in vitro, memmortigo, rilato al ateismo ktp.

5. Noaismo kaj Hilelismo. La ĉielarko kiel la eterna interligo inter Dio kiu diras al Noa dum la fino de la diluvo: “montriĝos la arko en la nubo” kaj “Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo…” (Genezo 9:14 k 15).
Estas strange, ke Zamenhof neniam menciis Noaismon kiel la interligon de Dio kun la tuta homaro. Noa (naŭa generacio post Adamo kaj Eva) ne estas ankoraŭ judo. Do, kiun religion konfesis Zamenhof?

II. Sociologio de la Esperanto-movado

Problemaro:
Strukturo de la Esperanto-socio.
Kiu fariĝas esperantisto, restas eterna psikologia sekreto. Vaneco de varbado.
Milionoj komencas lerni Esperanton, ellernas kelkaj.
Vivo de esperantisto daŭras kelkajn jarojn, nur kelkaj restas esperantistoj dum la tuta vivo.
Esperanto ĉiam ekzistas apud la “vera” vivo.
Esperantistoj ne sukcesas organizi sin en la politika socio.
Esperantistoj estas “normalaj”, kvankam jam en 1968 P. G. Forster rimarkis ke esperantistoj kreas devian grupon kompare kun la brita populacio, kvankam oni ne povas nomi ĝin “malsana”. Ĝi estas iom cranky.
Mitoj pri Esperanto. Organiza vivo. Laŭ T. Carlevaro: Esperanto disvastiĝis en esperantistaj diskut-kluboj. Kaj ĝi restas en tiuj kluboj. Tiu estas vera senelirejo.
“Malamikoj” de Esperanto. Neŭtraleco. Interna ideo.
Kion signifas fina venko? Ĉu Esperanto iam venkos?
Kial homo estas esperantisto?
Esperanto kiel alternativa vivo.

Ĉefaj bibliografiaj indikoj:

Carlevaro, Tazio (1999): Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? Hans Dubois, Bellinzona.
Forster, Peter (1982): The Esperanto Movement. Mouton Publ. The Hague-Paris-New York.
Galor, Zbigniew; Pietiläinen, Jukka (2015): UEA en konscio de esperantistoj. Kava-Pech, Dobřichovice.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la marta numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/02/bet-79

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi