Zamenhof protestas, aŭ: Neokazinta sensacio

RGB

Inter preskaŭ 50 milionoj da diversspecaj eldonaĵoj (libroj, gazetoj, mikrofilmoj, biteldonaĵoj k. m. a.) en la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (Российская государственная библиотека = РГБ, RGB) estas miloj da libroj en/pri Esperanto, inkluzive de multaj raraĵoj. Antaŭ jardeko, verkante Homaranon mi kelkfoje laboris en ĉi tiu biblioteko, la plej granda en Ruslando.

Feliĉe, lastatempe la serĉado en RGB iĝis multe pli facila danke al la retserĉilo. Helpe de ĉi tiu serĉilo antaŭ tri jaroj ni trovis plian Praesperanton el la 1886a jaro de Ludoviko Zamenhof (LOdE, 2016, №8-9, p. 18-19; http://sezonoj.ru/2016/12/zamenhof-11/).

Ni venu al la retejo de RGB kaj provu serĉi librojn, kiuj enhavas la vorton “эсперанто”, kaj, ĉar tiuj estas ege multaj, ni elektu la jaron 1892. La serĉilo afable listigas kvar eldonaĵojn, inter kiuj la unua estas jena.

slipo

La biblioteka slipo tekstas: Азбука-самоучитель, по которой очень быстро можно научиться четко, красиво, бегло и самобытно писать по-русски / Сост. д-р Эсперанто [псевд.] в С.-Петербурге. – Вольск: М. Я. Соков, 1892. – 8 с.; 22. (Abocolibro-memlernilo, laŭ kiu tre rapide oni povas ellerni klare, bele, rapide kaj originale skribi ruse / Komp. d-r Esperanto [pseŭd.] en S.-Peterburgo. – Voljsk: M. Ja. Sokov, 1892. – 8 p.; 22 [cm.]).

Ĉu plia nekonata verko de nia Majstro? Vere sensacia trovaĵo!

Tamen por anonci la sensacion oni devas esplori ne la slipon, sed la libron mem. Ĉar mi jam dum sep jaroj ne vizitas Moskvon, mi donis ĉi tiun taskon al Halina, kiu en novembro flugis al la Ruslanda ĉefurbo por la jarkonferenco de sia pacienta asocio. Ŝi venis al la biblioteko, kiu iam portis la nomon Lenin, mendis kaj ricevis du librojn (pri la dua temos poste) kaj pagis al kopiejo la skanadokoston.

kovropaĝoLa sensacio ne okazis. La titolpaĝo vidigas, ke ĉi tiun broŝureton verkis ne d-ro Esperanto, sed d-ro Eksperanto, kiu subskribis la antaŭparolon kaj la postparolon kiel Авторъ Эксперанто (la aŭtoro de Eksperanto). Katalogisto en RGB ne atentis la literon “k” kaj senpripense registris ĝin kiel verkon de д-р Эсперанто.

Cetere, ne temas pri nekonataĵo. En sia konstanta rubriko “Novaĵoj” de la gazeto Esperantisto Zamenhof en septembro 1892 dediĉis komenton al ĉi tiu broŝuro:

Ni ricevis malgrandan broŝureton en lingvo rusa, titolitan: “Alfabeto-meminstruanto, laŭ kiu oni povas tre rapide ellerni legeble, bele, lerte kaj libere skribi ruse. Verkis D-ro Eksperanto en S. Peterburgo. Eldono de M. J. Sokov. 1892”. Ni ne parolos tie ĉi pri la enhavo kaj la indo de tiu ĉi broŝureto, ĉar tio ĉi kredeble ne interesos niajn legantojn. Sed ni ne povas nin deteni diri kelkajn vortojn pri la fakto. La aŭtoro eldonis sian verkon sub la pseŭdonimo “D-ro Eksperanto”; sub tiu ĉi sama pseŭdonimo, presita per grandaj literoj, li donas ankaŭ anoncojn en la rusaj gazetoj. Estas tute klare, ke la aŭtoro deziris eldoni sian verkon simple sub la nomo “D-ro Esperanto”, sed por esti senkulpa antaŭ la juĝo, li aldonis la sensignifan litereton “K”, kiujn multaj ne rimarkos (eĉ nian lingvon oni en Rusujo ofte nomas “Eksperanto” anstataŭ “Esperanto”), kaj per tio ĉi li pensigas la legantojn, ke lia verko estas ligita kun nia entrepreno. Estas al ni tre agrable rimarki, ke nia afero fariĝis tiel populara, ke privataj personoj volas uzi ĝian nomon por popularigi siajn privatajn verkojn; sed en la donita okazo ni la prunton de nia nomo tute ne povas aprobi kaj ni devas peti ne fari tiajn artifikojn. Se ia sprita fabrikanto ekzemple de bombonoj, cigaretoj aŭ similaj volos doni la nomon de nia lingvo al ia speco de siaj produktaĵoj, ni permesos ĝin al li tre volonte, ĉar tio neniun kondukos en eraron; sed se oni literaturajn verkojn eldonas sub la nomo, sub kiu eliras niaj verkoj, tion ni absolute devas malpermesi, ĉar tio ĉi kredigas la legantojn, ke la verkoj de tiuj aŭtoroj kaj niaj verkoj eliris el unu plumo kaj estas ligitaj inter si. Ni ne volas mallaŭdi la verkon de s-ro Sokov, kiu per si mem eble estas verko tre bona, sed ni ne povas kovri per nia nomo fremdajn verkojn kaj ni protestas kontraŭ tia nedemandita uzado de nia nomo.
(Esperantisto, 1892, №5, p. 132)

La pseŭdonimon D-ro Eksperanto uzis la eldoninto de ĉi tiu broŝuro Miĥail Jakovleviĉ Sokov, kiu loĝis en la urbo Voljsk, Saratova gubernio. Antaŭ ses monatoj, en la marta numero de La Esperantisto (en aprilo 1892 Zamenhof forĵetis “La” el la titolo de sia gazeto) aperis plia ero el la adresaro de la personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto. En ĉi tiu adresaro oni legas “1465 Sokov, M. J. Volsk, gub. Saratov. Rusujo” (p. 46). Lia nomo estas ankaŭ en la listo de la abonantoj de la unua Esperanto-gazeto.

Evidente, la esperantisto №1465 komprenis sian eraron, ĉar en la sama jaro li eldonis unu plian libron kun alia pseŭdonimo, kaj ĝi estas la dua libro en la menciita serĉlisto en RGB.

slipo

La slipo: Кларесино, К. Г. Азбука-оригинал, по которой, без помощи учителя, очень быстро можно научиться читать и писать на языках русском и эсперанто / Д-р К. Г. Кларесино. – Санкт-Петербург: М.Я. Соков, 1892. – 16 с. : портр.; 21. (Klaresino, K. G. Abocolibro-originalo, laŭ kiu, sen helpo de instruisto, tre rapide oni povas ellerni legi kaj skribi en la lingvoj rusa kaj Esperanto / D-r K. G. Klaresino. – Sankt-Peterburgo: M. Ja. Sokov, 1892. – 16 p.: portr.; 21 [cm.]).

kovroipaĝoLa biblioteka ekzemplero estas difektita, la internaj paĝoj mankas. Sokov subskribis ĝin per alia pseŭdonimo kaj enmetis en la libreton ankaŭ la Esperantan alfabeton. Zamenhof registris la verkon de Klaresino en la listo “Literaturo de la lingvo internacia Esperanto” kaj do ĝi iĝis №58 de ĉi tiu listo de la Esperantaj inkunabloj “Dr. K. G. Klaresino. Azbuka original” (Esperantisto, 1894, 9, p. 144). La dua verko de Sokov estas registrita ankaŭ en Bibliografio de Internacia lingvo de Petro Stojan kun №2982, vd. p. 288.

Ĉar Sokov dissendis sian verkon al pluraj gazetoj, ĝi estis rimarkita. Ekzemple, Onklo Listar en sia semajna felietono, aperinta en Екатеринбургская неделя (Jekaterinburga Semajno) taksis ĝin kiel la plej stultan el ĉiuj ĝis nun renkontitaj presitaj stultaĵoj.

Li komparas la 58an laŭvice aperintan Esperantan libron kun alia absurdaĵo tiutempe ricevita de la redakcio – gazetanonco de komunuma juĝisto el Kaŭna gubernio, kiu la 24an de aprilo 1893 postulis en Kaŭnaj Guberniaj Sciigoj, ke la nobelo Ignatij Stefanoviĉ, mortinta la 14an de aŭgusto 1884, venu al la juĝejo por pruvi sian rajton je la heredaĵo restinta post la morto.

La urala felietonisto konkludas: “Invitante mortintojn, oni eble povas freneziĝi, sed studante la absurban libretaĉon, oni certe iĝos stultulo; prefere estu la unua…” (Дядя Листар. Фельетон. Мелочи вседневной жизни // Екатеринбургская неделя, №22, 6 июня 1893, с. 457-458).

Aĉetonte libron je la Zamenhofa Tago, memoru, ke preferindas esti frenezulo ol stultulo!

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Oni ne rajtas represi ĝin plene aŭ parte sen permeso de la aŭtoro, Aleksander Korĵenkov.
Referenco: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/01/zamenhof-22

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.