Alvoko por la 42a Esperantologia Konferenco en Lahtio

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala
Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La ĉi-jara aranĝo pritraktos du specialajn temojn:

  • la interlingvistikan aliron al piĝinoj kaj kreoloj, fenomenoj ĉiam interesaj al esperantologoj. (La temon proponis d-ro Bengt-Arne Wickström).
  • la indiĝenajn lingvojn: nuntempo kaj estonteco, okaze de la deklaro de Unuiĝintaj Nacioj por 2019: Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.

La konferenco okazos en du partoj: dum la unua ni aŭskultos prelegojn de fakuloj pri la konferencaj specialaj temoj. En la dua parto la partoprenantoj denove havos la ŝancon prezenti siajn laborojn pri plej diversaj kampoj de esperantologio. La kontribuoj de tiu parto povos esti prezentitaj ĉu parole, ĉu per afiŝoj.

Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej baldaŭ al ek@kulturo.net. La limdato por la proponoj estas la 30a de aprilo 2019.

Orlando E. Raola
Organizanto de EK 2019

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №776.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi