Esperantistoj ekkomprenis la rumanan!

recenzoSlavici, Ioan. La muelilo de la fortuno / Tradukis el la rumana Lenke Szász. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2018, 160 p.

Ĉiuj kulturoj estas egalaj, sed iuj estas pli egalaj… En la monda kultura trezorejo oni malofte observas ĉefverkojn el literaturoj de popoloj, kiuj ne havas feliĉon kalkuli plurajn dekojn da milionoj da homoj, ekzemple, el Centra Eŭropo. Esperantistoj estas pli feliĉaj ĉi-rilate, ĉar reprezentantoj de tiaj popoloj esperantigas kaj popularigas verkojn de siaj klasikuloj. Tamen ĝis nun tio malmulte rilatis al la literaturo rumana. Nun, fin-fine, ni havas la klasikan verkon de rumana verkisto, kiun konas ĉiuj en Rumanio (ĉar oni studas ĝin en lernejoj), sed malmulte en aliaj landoj, eĉ se ĝi estis tradukia al kelkaj aliaj lingvoj.

Ioan Slavici (legu: Slaviĉ, 1848-1925) estis rumano, sed dum la preskaŭ tuta vivo li vivis en Aŭstria-Hungaria imperio, al kiu ĝis 1918 apartenis lia lando Transilvanio. Ĝenerale, lia verkodirekto estas popolema realismo. La prezentata novelo venis el la frua periodo de lia verkado (1881), kiu lin famigis. Poste li verkis multajn verkojn, sed tiu ĉi restis unu el la plej famaj liaj verkoj.

La enhavo estas streĉa, plena je psikologiaj travivaĵoj, krimoj kaj personaj tragedioj. Ĝi estas, evidente, krimrakonto, sed samtempe multe pli ol tio. Ĝi rakontas pri vilaĝa vivo apud la urbeto Ineu en la 1870aj jaroj, kaj ni multon ekscias pri la vivo, moroj, kaj eĉ pri polica kaj juĝa sistemoj de tiu epoko, ankaŭ pri kunvivado de diversaj etnaj grupoj (rumanoj, hungaroj, ciganoj, judoj) en la multgenta regiono. Tio certe estas interesa de la historia kaj etnografia vidpunktoj. Estas interese, kiel en tiu epoko reala “ombra” majstro en la provinco fariĝis rabisto… Oni ĝin legas kun konstanta intereso, kaj malsamaj modernaj legantoj povas percepti ĝin kun plezuro, ĉu ilin interesas krimaj, ĉu psikologiaj, ĉu etnologiaj temoj.

La traduko ĝenerale lasas bonan impreson, eĉ konsiderante, ke la lingvo de originalo ne estas la gepatra lingvo de la tradukintino Lenke Szász. Foj-foje tamen iom ĝenas stilaj kaj lingvaj malĝustaĵoj (transitiveco de verboj, signifo de certaj vortoj). Iujn dubojn elvokas la traduko de la titolo: pli taŭgas “muelejo” anstataŭ “muelilo” (ja temas pri konstruaĵo sed ne aparato), ial aperis aldona dua artikolo (laŭvorte la titolo “Moara cu noroc” tradukindas “La muelejo de bonŝanco (fortuno)”, sed ne “la bonŝanco” aŭ “la fortuno”). Sed tiuj riproĉoj rilatas ĉefe ne al la tradukinto, kiu rajtas erari, sed al la eldonejo, kiu devus iom pli zorge lingve kontroli la eldonatan tekston, eĉ de la plej bonaj aŭtoroj. Sed, bedaŭrinde, la nomo de redaktoro eĉ ne estas indikita, kio por tiel renoma eldonejo, kiel FEL, estas stranga.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/01/recenzo-96

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi