La unua ĉi-jara programo de Radio Esperanto

En la 47a podkasto de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), aperinta du monatojn post la 46a, oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste aŭdeblas Esperanto-novaĵoj, unu el kiuj sonas en aparta programero – temas pri la proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2018. Sekvas prezento de la du intertempe aperintaj numeroj de “La Ondo de Esperanto”, kaj en la fino de l’ programo sonas Kristnaska kanto, ja inter la antaŭa kaj la nuna programoj okazis la Gregoriaj kaj Juliaj Kristnaskoj kaj Novjarfestoj.

Aŭskultu kaj/aŭ elŝutu ĉi tiun kaj pli fruajn programojn de “Radio
Esperanto” ĉe http://radio.esperanto-ondo.ru

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Anjo Amika (Hungario)
Daŭro: 22 minutoj

Uzante la okazon, ni kore dankas al Ronaldo, Ina, Johano, Fritz, ankaŭ al Anna kaj al aliaj samideanoj, kiuj multe helpis nin dum nia kelktaga restado en la ĉefurbo de Germanio.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi