Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn

UEALa Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn — uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA — al 15 bibliotekoj okaze de la jara alvoko de 2018, pozitive konsiderante ĉiujn petojn ricevitajn en la pasinta jaro. El tiuj 15 petoj, 2 povis esti tute plenumitaj kaj la aliaj 13 estis parte plenumitaj.

La subvenciitoj de 2018 estis: Flandra Esperanto-Ligo, Belgio — € 112,02; Centre d’Orphelinat La Providence, Benino — € 91,75; Esperanto-Klubo Kariri, Brazilo — € 110,50; Biblioteko Jerônimo dos Santos (Potigvara Esperanto-Asocio), Brazilo — € 108,75; Biblioteko Carlos Domingues (Brazila Esperanto-Ligo), Brazilo — € 111,05; Pernambuka Esperanto-Asocio, Brazilo — € 108,25; Esplora Societo Auta de Souza, Brazilo — € 82,00; Esperanto-Muzeo en Svytavy (Ĉeĥa Esperanto-Asocio), Ĉeĥio — € 107,20; Esperanto-Kulturdomo Kastelo Greziljono, Francio — € 107,78; Espoteko (Berlina Esperanto-Ligo, Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio), Germanio — € 106,32; Interkultura Centro Herzberg, Germanio — € 103,87; Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez (Kataluna Esperanto-Asocio), Hispanio — € 109,60; Triesta Esperanto-Asocio, Italio — € 106,42; Moskva Esperanto-Biblioteko, Rusio — € 111,00; kaj Klubo Verda Stelano, Ugando — € 142,95.

UEA ricevis por 2018 konsiderindan kvanton da tre kvalitaj subvencipetoj el Eŭropo, Afriko (Benino kaj Ugando) kaj Ameriko (Brazilo), kun signifa kresko de la nombro da petoj el Brazilo. La komisiono, kiu pritraktis la petojn, konsideris plenumon, eĉ se parta, por ĉiuj.

La Regularon por la Biblioteka Apogo Bachrich oni trovas ĉe: https://uea.org/teko/regularoj/regularo_biblioteka_apogo.

La Biblioteka Apogo Bachrich — starigita de UEA en 2014 danke al la malavara donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich (Venezuelo) — alfrontas unu el la plej senteblaj kulturaj bezonoj de la Esperanto-movado, subtenante Esperanto-bibliotekojn ne ricevantajn financan subtenon de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco, kaj kiuj tial riskus ne havi sufiĉe da rimedoj por adekvate pligrandigi siajn kolektojn.

UEA laboradas por krei pli kaj pli da similaj ebloj por plifortigi la Esperanto-kulturon kaj kuraĝigas al pliaj tiukampaj iniciatoj. Donacoj tiucelaj estas tre bonvenaj por Fondaĵoj Afriko, Ameriko kaj Kultura Evoluigo. Kiel donaci oni trovas ĉe: https://uea.org/alighoj/donacoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №782.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi