Amira Chun kantos en BET-55


Kiel kutime en la Litoviaj BEToj, ankaŭ en la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, oni povos ĝui ĉiutagan artan programon de Litoviaj kaj alilandaj artistoj, inter kiuj estos Amira Chun.

Kyung Ok “Amira” Chun estas profesia kantistino kiu kantas poeziajn kantojn de Koreio. Amira studis klasikan muzikon en universitato, ŝi kantis ankaŭ diversajn kantojn, kiuj estas popolaj, ĵazaj kaj tradici-muzikaj. Kelkaj ŝiaj kanto-kompakdiskoj prezentas ŝian talenton.

La temoj de ŝiaj kantoj estas homamo, naturo kaj vivo. Ŝiaj kantoj ne estas rapid-ritmaj, kaj iliaj melodioj estas lirikaj, tial ŝiaj kantoj varmigas la korojn de la aŭskultantoj kaj vekas rememorojn. Aparte ŝi interesiĝas pri sociaj problemoj. Sopirante reunuiĝon de la du Koreioj, ŝi kantis plurajn kantojn pri tiu temo.

Amira Chun eklernis Esperanton antaŭ du jaroj, kaj nun ŝi mem instruas Esperanto-kantojn en Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK). Krome ŝi estas ĥorestro de pluraj korusoj en Seulo. Ŝi estis invitita por kanti en la Dua Filma Festivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinio.

En BET-55 ŝi prezentos tradician dancon kaj kanton de Koreio kaj kantos diversajan popolajn kantojn sola aŭ kun ĉeestantoj. Inter ŝiaj kantoj estos, interalie, “La Vojo” laŭ la poemo de Zamenhof, “Al Litovio” (jubilea kanto por la sendependiĝo de Litovio), litova kanto “Mara donis vivon” kaj “Kisu min multe”. Krome estos prezentitaj la koreaj kantoj “Verda Arirang” kaj “Koloroj de la vento” kaj ŝiaj propraj kantoj. En Paneveĵo ŝi koncertos kun la konata Litovia muzikgrupo Asorti.

Ne preterlasu la ŝancon ĝui la koncerton de Amira Chun ĉi-julie en Litovio – aliĝu al BET-55.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la februara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/01/bet-76

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi