BET-55: Kontribuo de Vytautas Šilas

ŠilasVytautas Šilas naskiĝis la 29an de junio 1937 en Šiauliai (Litovio), ekde 1948 li loĝas en Vilno. Dum pluraj jardekoj li laboris kiel inĝeniero en radiouzino kaj samtempe okupiĝis pri la problemaro de t. n. “Eta Litovio”, precipe pri Kaliningrada (Kenigsberga) regiono, gvidis ekskursojn, preparis samizdatajn (= ekstercenzurajn) eldonaĵojn, prezidis komisionon de la nacia movado Sąjūdis pri problemoj de etnocido, genocido kaj kultura heredaĵo de Eta Litovio, kiu poste transformiĝis al konsilio pri aferoj de Eta Litovio, ĝis nun gvidata de li.

Šilas eklernis Esperanton en 1956 kaj daŭrigis la lernadon en la armeo. Post la armeo li aktiviĝis kiel instruisto kaj organizanto kaj en julio 1961 fondis en Vilno la Esperanto-klubon Juneco, kiu aktivas ankaŭ nun. Li kunorganizis kelkajn BETojn kaj lanĉis du popularajn Esperanto-aranĝojn: Boatadon, kiu okazas ekde 1967 ĝis nun, kaj la artkonkurson Muzo (1969-97). Šilas estis prezidanto kaj sekretario de SEJM; ekde 2008 li estas ĝenerala sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio.

Li kunlaboris en Esperanto-gazetaro, precipe en samizdataj Sovetuniaj gazetoj kaj estis iniciatinto kaj redaktoro de la SEJM-informiloj Kio, Kie, Kiam (KKK, 1973-74) kaj Kurte (1976-79). Ekde 2006 ĝis 2010 li redaktis la dumonatan revuon Litova Stelo. Nun li aktive kunlaboras en La Ondo de Esperanto (vd. p. 46-53).

Vytautas Šilas esperantigis plurajn litovajn kantojn kaj verkis originalajn kantotekstojn, (kun)preparis du Esperanto-kantarojn (1967, 1972), iniciatis kaj organizis eldonadon de du sondiskoj en Esperanto (1962, 1972), verkis ruslingvan lernolibron de Esperanto por radioamatoroj (1977) kaj lernolibron Lernu Esperanton (2005). En 2017 aperis lia litovlingva monografio pri Zamenhof kaj Litovio.

En la 55a BET, kiu okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, Vytautas Šilas prelegos pri la unua periodo de la agado de Litova Esperanto-Asocio, al kies centjariĝo estas dediĉita BET-55.

Povilas Jegorovas
Aleksander Korĵenkov

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/01/bet-73

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi