La 13a Moskva Lingva Festivalo: novaj perspertivoj

MLF-13 (Foto: Aleksej Bobrinjov)

La 13a Moskva Lingva Festivalo, ĉiujare organizata de Moskva Esperanto-Asocio MASI, okazis la 2an de decembro, dimanĉe, en la fakultato de sociaj sciencoj de Supera Lernejo pri Ekonomiko, en kiu en 2012 okazis la sepa MLF.

Ĉi tion ni danku al la vicdekano de la fakultato Vladimir V. Fajer, malnova amiko de niaj festivaloj. Li salutis la festivalon dum la Solena Malfermo kaj restis kun ni la tutan tagon, kontribuante la programon per la prezento de la etruska lingvo. Grandan organizan laboron faris la vicdirektoro de la festivalo Anton Somin – instruisto kaj scienca laboranto de la fakultato kaj denaska festivalano (de la festivala naskiĝo).

Sep 40-minutaj trakoj de la programo disponigis al la publiko kelkajn temarojn en proksimume tia proporcio: 60 bazaj lecionoj pri lingvoj, 30 lingvistikaj prelegoj, 20 seminarioj pri lernado kaj uzado de lingvoj. Funkciis Infana Spaco kun aparta programo kaj distraĵoj de “Alia formato”.

Esperanto estis prezentita abunde: du gramatikaj lecionoj, unu prelego, unu seminario kaj tri programeroj en la Infana Spaco. Dum 40 minutoj funkciis Esperanta Gastejo, kie kunvenis esperantistoj kaj gastoj, emaj konatiĝi kun vivaj “lingvoportantoj”.

Al la festivala programo kontribuis ĉ. 110 homoj, inter ili 16 esperantistoj. Ni listigu ilin (alfabetorde) kaj iliajn kontribuaĵojn por doni iom da konkretaj informoj pri la festivalaj programeroj:

1. Alan Bigulov (membro de REU, Vladikavkaz): prelego “10 lingvoj dum 1000 tagoj – ĉu eblas?”;
2. Alisa Zingerman (MEA MASI): prezentado de la hebrea lingvo;
3. Anastasija Golc (MEA MASI): prezentado de la finna lingvo;
4. Anastasija Lbova (MEA MASI): prezentado de la itala kaj indonezia lingvoj; vortludo “Komparu la italan kaj la hispanan” kun infanoj en la Infana Spaco;
5. Artjom Fedorinĉik (Kievo / Ĉeboksari): prezentado de la ĉuvaŝa kaj kartvela lingvoj, prelego “Kiel ni parolas pri la spaco”;
6. German Dudĉenko (Sankt-Peterburgo): prezentado de la ĉina lingvo kaj seminario “Kiel estas faritaj ĉinaj kaj japanaj vortaroj”;
7. Ilja Gimon (MEA MASI): prelego “Nomoj de planedoj”;
8. Irina Gonĉarova (MEA MASI, REU): seminario “La tuta Esperanto en du strofoj”; praktikaj okupoj en la Infana Spaco (“Saluton el Moskvo! Poŝtkruciĝo nun kaj ĉi tie!”); kunordigado de Esperanta Gastejo;
9. Jelena Bereĵkova (MEA MASI): prezentado de la eŭska lingvo kaj lecionetoj “Pri kio okupiĝas filologoj?” kaj “Pri kio okupiĝas lingvistoj?” en la Infana Spaco;

Jelena Bereĵkova, membro de MEA MASI, prezentas la eŭskan lingvon en MLF (Foto: Darja Morgunova)

10. Miĥail Ĥaminskij (MEA MASI): prezentado de la belarusa, kataluna kaj ukraina lingvoj;
11. Kalle Kniivilä: prezentado de la sveda lingvo;
12. Luis Fader (Argentino / Moskvo): prelego “Esperanto: ĉu utopio aŭ lingvo de la estonteco?”;
13. Natalja Laziĉ (MEA MASI): prezentado de la serba lingvo kaj kvizo en la Infana Spaco “Helpu la heroojn de fabeloj”;
14. Pjotr Fedosov (MEA MASI): prezentado de Esperanto kaj scenigo de la rusa popola fabelo “Kabaneto” en Esperanto en la Infana Spaco;
15. Svetlana Smetanina (REU): prezentado de Esperanto;
16. Viktorija Prijmak (MEA MASI): manlaboroj kaj anglalingva kantado de porinfanaj kanzonetoj kun plej junaj infanoj en la Infana Spaco.

El la 28 membroj de la Organiza teamo 17 estis esperantistoj (membroj de MEA MASI). Kompreneble, pri Esperanto estis multaj paroloj dum la malfermo kaj dum la fermo de la festivalo, do, neniu el 800 partoprenintoj havis ŝancon foriri sen eksenti, ke Esperanto ĉi tie estas la plej hejmeca lingvo.

La organizantoj de la 13a Moskva Lingva Festivalo: Anton Somin, Irina Gonĉarova, Vladimir Fajer, Anastasija Golc, Igor Mokin, vd. p. 34-35. (Foto: Aleksej Bobrinjov)

La festivalo pasis bonege – kiel ĉiam, kvankam ĉiam estas ankaŭ io nova… Kio ĉi-foje? Ni rigardu perspektivon. En ĉi tiu festivalo eliris el la ombro kelkaj antaŭe pasivaj observantoj – laborantoj de la moskva Biblioteko de fremdlingva literaturo kaj la moda sciencpopulara revuo La Kato de Schrödinger. Ambaŭ proponis al ni kunlaboron. Kaj tiu jam startis. Novaj partneroj liveras novajn eblojn ankaŭ por Esperanto. La 15an de decembro en la retejo de la revuo aperis granda artikolo okaze de Zamenhof-Tago, kaj la biblioteko invitis min ripeti mian seminarion pri Esperanto la 21an de decembro. Kun ambaŭ organizaĵoj jam estas traktataj pliaj planoj de kunagado.

Pliajn detalojn pri la MLF-13 trovu en la festivala retejo http://www.lingvafestivalo.info/, ankaŭ en la VK-grupo https://vk.com/mlfest<

Irina Gonĉarova
direktoro de MLF
kunordiganto de MEA MASI

Cxi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/12/ruslando-17

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi