La Ondo fermis la jaron

La Ondo de EsperantoPer eldono de la decembra numero la redakcio de La Ondo de Esperanto kompletigis la jarkolekton por 2018. La lastan ĉi-jaran Ondon malfermas informo pri la projekto “La Esperantisto de la Jaro”, kies sekretariadon Halina Gorecka transdonis al Paŭlo Fischer-Kotowski. Sekvas la primovada sekcio “Eventoj” kun pluraj informoj el Esperantujo.

Krome en la 71-paĝa decembra numero oni povas legi artikolon de Vytautas Šilas pri la urbo Paneveĵo (Panevėžys) kiu venontjare gastigos la 55an BET, prezenton de Peter Baláž pri la projekto “Multlingva akcelilo”, bibliografian esploreton de Aleksander Korĵenkov “Zamenhof protestas, aŭ: Neokazinta sensacio”, polemikaĵojn en “Tribuno”, kulturnovaĵojn kaj humuraĵojn.

La plej ampleksa (15 paĝoj) teksto en la decembra Ondo estas en la kultursekcio: komenco de la novelo Unu tago de Ivano Denisoviĉ de Aleksandr Solĵenicyn, tradukita de la redaktoro de La Ondo, Aleksander Korĵenkov kaj publikigita okaze de la 100a naskiĝdatreveno de la nobelpremiita aŭtoro.

La Ondo de Esperanto, eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, estas abonebla por la 2019a jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018.

Enhavtabelo de la decembra Ondo

1. Kovropaĝo (Foto: Jozef Baláž)
2. Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3. En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Halina Gorecka. La Esperantisto de la Jaro: la projekto daŭras

7 Eventoj
8 Peter Baláž. Poliglotoj konferencis en Slovenio
10 Chielismo Wang Tianyi. IKEF: Aktivaj eŭropanoj mankas
11 Liba Gabalda. La lasta Internacia Semajno en Katalunio
12 Anna Striganova. UEA reprezentita en Moskvo
13 Heinz-Wilhelm Sprick. Komputiloj kaj katedralo en la 15a Rata Rendevuo
14 Hermann Kroppenberg. Intensa kurssemajnfino en Sundern
14 Hans DJ4PG. Esperanto sonas en la etero
15 Koko Poso. Klaĉ-Kunveno Post-Somera
15 Invitu la Universalan Kongreson en 2021 aŭ en 2022
16 Alfred Heiligenbrunner. Migrado ĉe landlimo
17 Bill Chapman. Memore pri Applebaum
18 Martin Schäffer. Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!
19 Amri Wandel. En 2019 AIS studad-sesios en Baltio
20 Povilas Jegorovas. La Organiza Komitato de BET-55 definitiviĝis
23 Kaŝi koncertos en Panevėžys
23 Nekrologoj
24 Koncize (11 informoj)

25 Tribuno
26 Vytautas Šilas. Kial veni al Paneveĵo?
30 Carlo Minnaja. Nobelo aŭ stultaĵo?
32 Peter Baláž. Multlingva akcelilo: EU-projekto por instrui Esperanton al infanoj
33 La 75-a IJK okazos en Slovakio
34 Zlatko Tišljar. La ĝenerala scio pri Esperanto estas pli malpli nula
34 Lu Wunsch-Rolshoven. Ne per iu paŝego, sed per multaj etaj paŝoj

35 Arkivo
36 Aleksander Korĵenkov. Zamenhof protestas, aŭ: Neokazinta sensacio
39 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2018

40 Kulturo
41 Aleksandr Solĵenicyn. Unu tago de Ivano Denisoviĉ (Trad. el la rusa Aleksander Korĵenkov)
56 Stanislao Belov. Ĉarma frandaĵo por romantikuloj (Recenzo: Zuska Stožická. Ĝis tien)
58 Povilas Jegorovas. Granda vortaro aperis en Litovio
59 Marija Belošević. Omaĝe al Lucija Borčić
60 AlKo. Quo vadis, Heroldo?
61 Ricevitaj gazetoj

62 Mozaiko
63 István Ertl. Unuvokalaj verkoj
64 Dialogoj ĉe la festa abio
65 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

66 Kiel aboni La Ondon
68 Reklamo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La Ondo fermis la jaron1

  1. DIETER ROOKE diras:

    Shajnas ege interesa enhavo

Respondi