Kongreso en Kaŭno: renkonte al la centjariĝo de LEA

Povilas Jegorovas prezentas la agadraporton de LEA por 2018 (Foto: Antanas Grincevičius)

La 15an de decembro en Kaŭno okazis vica, la 54a, kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) sekvita de la tradiciaj Zamenhof-Tagoj 2018. Tamen ĝi estis ne nur vica pro tio, ke dum ĝi finiĝis la oficperiodo de la ĝisnuna Estraro de LEA, kaj oni devis elekti la novan. Krome ĝi okazis renkonte al la venont-jara centjariĝo de LEA. La sekva jaro estas grava ankaŭ pro alia jubileo – en 2019 la tradicia aranĝo Baltiaj Esperanto-Tagoj fariĝos 60-jara. Nome en Litovio, en la urbo Panevėžys en julio 2019 okazos la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Al la kongreso venis iom pli ol 100 personoj. La raporton pri la agado de la asocio dum 2018 faris la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Li substrekis, ke ĝenerale la jaro estis sukcesa kaj ke dum la jaro la agado evoluis ĉefe en jenaj kvin direktoj:

1. Laboro por eldoni la grandan litovan-Esperantan vortaron. Petras Čeliauskas finverkis ĝin fine de 2017. Preskaŭ duonjaron daŭris la redaktado, kion faris Antanas Grincevičius. Poste oni devis trovi taŭgan eldonejon kaj garantii financadon de la eldono. Dum plia duonjaro tiuj problemoj estis solvitaj, kaj en novembro 2018 la vortaro estis presita. Tio estas gravega atingo, kaj per tio Litovio eniris en liston de nemultaj landoj, kiuj havas tiom ampleksan nacilingvan-Esperantan vortaron.

2. Rondirigo de la ampleksa ekspozicio pri Zamenhof. Dum la jaro ĝi estis ekspoziciata en Kaŭna universitato Vytautas La Granda, en la urba municipo de Panevėžys, en la regiona parko de Veisiejai, en la regiona muzeo de Lazdijai, en la akvoparko de Druskininkai, en la kulturcentro de Merkinė, kaj en la kulturcentro de Šalčininkai. Post la novjarfesto ĝi iros al la regiona muzeo de Švenčionys. Ĉi tiu ekspozicio estas tre grava ne nur pro sia kvalito kaj detala prezento de Esperanto, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ebligas vaste informi publikon pri Esperanto per amaskomunikiloj. En ĉiu urbo okaze de la ekspozicio aperis multaj publikaĵoj.

3. Preparado de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos sekvontjare en Panevėžys. Tiu laboro komenciĝis en marto – ĉefe temas pri informado pri BET-55 kaj ĝia reklamado tra la tuta mondo, sed ankaŭ estis solvataj multaj aliaj organizaj demandoj. La informado pri BET-55 estas vastega kaj diversflanka. Diversaj informoj pri ĝi aperis preskaŭ en ĉiu lando, kie estas esperantistoj. Eblas kuraĝe diri, ke BET-55 estas la plej vaste kaj bone reklamata internacia esperantista aranĝo en la tuta mondo. Kaj tio donas bonajn rezultojn. La nombro da aliĝintoj al BET-55 jam superis 200 personojn el 22 landoj. Ĝis la malfermo de BET la nombro atingos 300 homojn, kio estas nia celo, kaj superos ĝin.

4. Komenco de la laboro por atribui al Esperanto la titolon de nemateria kultura heredaĵo en Litovio. Tiun laboron iniciatis la Litovia membro de Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis. La ministerio de kulturo kolektis opiniojn de Litovia Scienca Akademio kaj de la nacia kultura centro de Litovio. Nun la ĉefan laboron devas fari LEA por kolekti diversajn dokumentojn kaj pruvojn. Tio ne estas facila. Tiun statuson Esperanto jam akiris en Pollando kaj Kroatio. Nun similan laboron oni faras ankaŭ en Slovakio. Litovio ne havas tiom multe da pruva materialo, kiom oni havas en Pollando kaj Kroatio, tamen ni esperas pri fina pozitiva decido.

5. Solvado de la problemoj de la Zamenhof-Domo en Kaŭno. La domo nun estas en kaduka stato kaj bezonas gravan renovigon. Por tio ni devas trovi ampleksan financadon kaj solvi multajn organizajn problemojn, ĉar dum la lasta jardeko en Litovio ŝanĝiĝis multaj leĝoj kaj oni devas adapti la staton de la domo al la nunaj kondiĉoj. Ankaŭ tio postulas amason da tempo kaj energio.

Kompreneble, la agado de LEA ne limiĝis al la kvin listigitaj direktoj. Parolante pri la informado pri Esperanto, oni devas diri, ke nun en Litovio estas pli ol dek retaj kaj paperaj tutlandaj amaskomunikiloj, kiuj volonte publikigas nian materialon. Pro tio la informado pri Esperanto en Litovio estas vere bona. Dum la jaro ni publikigas pli ol 100 diversajn materialojn pri nia agado.

Parolante pri la internacia agado de LEA, unue oni devas mencii, ke la litovia membro de Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis en la 103a UK en Lisbono estis elektita membro de Honora Patrona Komitato de UEA. Litoviaj esperantistoj multnombre partoprenis la UKon en Lisbono kaj la 54an BET en Pärnu. Po kelkaj personoj partoprenis en SES en Slovakio, ARKONES en Pollando, IJK en Hispanio. LEA estis reprezentita en la ukrainia kongreso kaj en aliaj esperantistaj aranĝoj. Daŭras fruktodona kunlaboro kun esperantistoj de Kaliningrado.
En kelkaj urboj okazas instruado de Esperanto (Kaŭno, Šiauliai, Panevėžys, Mažeikiai). Tiun agadon oni devas nepre aktivigi.

En la eldona kampo krom la jam menciita vortaro, aperis en Panevėžys traduko de Kialulo de Vytautas Petkevičius. LEA estas kuneldoninto (kun Sezonoj, Kaliningrado) de la gravega enciklopedio Nia diligenta kolegaro.

El esperantistaj aranĝoj, okazintaj en 2018 en Litovio, oni devas mencii la ĵurnalistan tendareton en Aukštadvaris kaj la polan-litovan junularan esperantistan aranĝon en Vilno kaj Kaŭno.

En Litovio menciindas tre bona interna informado inter esperantistoj. Ĉiutage aperas novaj informoj (almenaŭ unu, sed ofte eĉ kelkaj) en tri lokoj: retlisto de litoviaj esperantistoj ĉe Yahoo (ekde 2000), Facebook-paĝo de LEA (ekde 2012) kaj en la retejo de LEA (ekde 1996). Tio sendube estas la plej bona informado inter esperantistoj en la tuta mondo.

Post la agadraporto okazis diskuto. En ĝi parolis Audrys Antanaitis (Vilno), Stasys Raulynaitis (Jurbarkas), Zenonas Sabalys (Šiauliai), Marijus Dilba (Vilno).

La prezidanto de LEA enmanigis dankleterojn al 25 jubileuloj (de 50- ĝis 80-jaruloj).

Sekvis elektado de nova Estraro de LEA. Kiel prezidanto denove unuanime estas elektita Povilas Jegorovas – jam por la sesa kvinjara periodo. Aliaj kandidatoj mankis. La nova prezidanto proponis la liston de la Estraro, ĉiuj estis elektitaj sen kontraŭaj voĉoj: Povilas Jegorovas – prezidanto, Arimantas Račkauskas – la unua vicprezidanto, Gražina Opulskienė – vicprezidanto, Irena Alijošiūtė – respondeca sekretario; Ramūnas Narbutas, Algimantas Piliponis, Stasys Raulynaitis, Virginija Gurskienė, Audrys Antanaitis, Kazys Tamošėtis, Vida Kulikauskienė, Zenonas Sabalys, Danutė Statkuvienė, Vita Petronytė, Gediminas Kazlauskas – membroj.

Post la tagmanĝa paŭzo komenciĝis Zamenhof-Tagoj 2018, kies ĉefa “najlo” estis prezento de la nova granda litova-Esperanta vortaro. Parolis ĝia aŭtoro Petras Čeliauskas, redaktoroj Antanas Grincevičius kaj Danutė Vidrinskienė. Venis kaj parolis la eldonisto Valdas Kubilius – direktoro de la Monda centro de litovoj pri kulturo, scienco kaj edukado. Estis venditaj pli ol 50 ekzempleroj de la nova vortaro.

Petras Čeliauskas prezentas sian vortaron (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Alia grava programero estis prelego “La unua dudekjaro de LEA” de Vytautas Šilas renkonte al la centjariĝo de Litova Esperanto-Asocio.

Sabate vespere okazis koncerto de la ensemblo de Muzika akademio de la Kaŭna universitato Vytautas La Granda – Gintarė Kaminskaitė (violonĉelo), Živilė Kudirkaitė (piano) kaj Gabrielė Kuzmickaitė (kantistino).

Dimanĉe restintaj esperantistoj renkontiĝis kaj konversaciis pri diversaj movadaj kaj aliaj temoj.

Funkciis riĉa libroservo. Oni povis pagi membrokotizojn de LEA kaj de UEA. Eblis aliĝi al la sekvontjara BET-55 en Panevėžys, kaj tion faris 20 partoprenantoj. Al la 104a UK en Lahtio aliĝis 8 personoj.

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/12/litovio-30

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi