Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET

Vilno: Povilas Jegorovas kaj Vytenis Andriukaitis

La 29an de oktobro 2018 membro de Eŭropa Komisiono (Eŭrokomisaro) Vytenis Andriukaitis en la reprezentejo de Eŭropa komisiono en Vilno akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Krom kelkaj aliaj aferoj de la Esperanto-movado estis priparolitaj la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj la 6-14-an de julio 2019 en Panevėžys. Andriukaitis konsentis subteni ĉi tiun gravan esperantistan aranĝon. Se la cirkonstancoj permesos, li persone partoprenos la solenan inaŭguron de BET-55 kaj faros paroladon en Esperanto.

Vytenis Andriukaitis nun estas la plej altranga politikisto, kiu mem estante esperantisto aktive subtenas la Esperanto-movadon en Eŭropo. Li lernis Esperanton en 1976, kiam li laboris kiel kirurgo en hospitalo de la urbo Ignalina, proksime de Vilno. Foje li rakontis, ke dum noktaj deĵoroj en la hospitalo, kiam mankis konkreta laboro, li aŭtodidakte studis Esperanton. Tio estis lia protesto kontraŭ la rusigado de ĉiuj vivoflankoj de Litovio en Sovetunio. Al Esperanto lin logis Viktoras Kutorga (1920-1991), medicinisto, esperantisto kaj konvinkita socialdemokrato.

De tiam Vytenis Andriukaitis sufiĉe diligente vizitadis ĉiusemajnajn kunvenojn de Vilna Esperanto-klubo, gvidata ankaŭ de medicinisto kaj elstara esperantisto Adomas Vaitilavičius (1915-1996). Poste, dum la aktiva agado por sendependeco de Litovio li iĝis tre aktiva socialdemokrato kaj iom deflankiĝis de Esperanto, tamen li neniam forgesis ĝin kaj, kiam li povis, helpis la esperantistojn.

Vytenis Povilas Andriukaitis naskiĝis en 1951 en Siberia ekzilo, al Litovio lia familio revenis en 1958. Dum 1969-1975 li studis medicinon en Kaŭna Medicina Instituto, dum 1979-1984 en Vilna universitato li foreste studis historion; laboris kiel kirurgo en Ignalina, Kaŭno kaj Vilno.

Andriukaitis aktive partoprenis en la kontraŭsovetia sendependiga movado de Litovio, unue kaŝe, poste oficiale. En 1990 li estis elektita kiel parlamentano de Litovio, kaj restis parlamentano ĝis septembro 2014 (escepte de 2004-2008), dum 2000-2004 li estis vicprezidanto de la Litovia parlamento. De 2012 ĝis 2014 li estis ministro pri sanprotektado de Litovio. En 1999-2001 li estis prezidanto de Litovia Socialdemokrata Partio.

Ekde 2014 li estas membro de Eŭropa Komisiono, kiel reprezentanto de Litovio. En la Eŭropa Komisiono (la registaro de Eŭropo), li respondecas pri sano kaj sekureco de nutraĵoj. Litovia Socialdemokrata Partio kandidatigis lin por la posteno de la prezidento de Litovio. La elektoj okazos sekvontjare en junio.
Dum lia laboro en la parlamento mi kelkfoje renkontiĝis kun li, ĉefe pro la organizaj aferoj de la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (2005). En 1996 li kun du aliaj parlamentanoj, esperantistoj Mečislovas Treinys (1941-2008) kaj Antanas Račas (1940-2014) akceptis la prezidanton de UEA prof. Lee Chong-Yeong (1932-2008). En 1998 dum BET-34 en Veisiejai li, kiel parlamentano, partoprenis la inaŭguron de la impona monumento al Ludoviko Zamenhof.

Krom en Esperanto kaj en la litova, Andriukaitis parolas pole, angle, ruse kaj germane. Li estas edziĝinta kaj havas tri infanojn. Li estas dekorita per kelkaj gravaj ordenoj kaj medaloj.

Laborante en Eŭropa Komisiono, Andriukaitis helpe de mi kontaktis gvidantojn de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj jam dum kelkaj jaroj kun ili fruktodone kunlaboras.

En 2016 li partoprenis en la lingvo-politika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio”, okazinta en Nitra (Slovakio) samtempe kun la 101a UK, kaj faris ĉefparoladon en Esperanto. En sia parolado li nomis Esperanton simbolo de humanismo kaj demokratio.

En 2017 li partoprenis en la komuna kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Germana Esperanto-Asocio en Freiburg (Germanio) kaj ankaŭ tie faris ĉefparoladon en Esperanto “Zamenhof kiel antaŭulo de homaj rajtoj”. En ambaŭ paroladoj Vytenis Andriukaitis emfazis la rolon de Esperanto en konservado de paco kaj en problemaro de homaj rajtoj. Liaj paroladoj en Esperanto uĝis la unuaj Esperanto-tekstoj, aperintaj en la oficiala retejo de Eŭropa Komisiono. Tiuj paroladoj aperis ankaŭ en la angla, franca kaj germana lingvoj.

En 2017 al Vytenis Andriukaitis estis atribuita honora membreco en EEU. En la 103a Universala Kongreso de Esperanto (Lisbono, 2018) la Komitato de UEA elektis lin membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Reprezentanto de Litovio la unuan fojon aperas en tiom alta honora pozicio de UEA.

Povilas Jegorovas

Legu ankaŭ:

Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Vytenis Andriukaitis: Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj
Vytenis Andriukaitis: Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratio

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/12/bet-71

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi