“Vivanta naturo, floranta kulturo”: Kongresa temo de la 104a UK

La kongresa temo de nia 104-a UK estis elektita de la Estraro de UEA komune kun la LKK kaj formale anoncita la 3-an de aŭgusto, fine de la 103a UK en Lisbono, kiel eblas rememori en la kongresa retejo: www.esperanto.fi/uk2019/kongresa-temo/. Ĝi estas “Vivanta naturo, floranta kulturo”.

Ĉi-sube, vi trovos analizon de la Prezidanto de UEA, D-ro Mark Fettes, pri la kongresa temo de Lahtio, sonanta ankaŭ kiel invito al nia 104a UK, kiu jam promesas esti verde lernoplena. Se vi ne jam aliĝis, legu tekstofine kiel fari.

“La UK-urbo Lahtio fieras pri sia verdeco. ‘Elstare verda’, ‘naturkonforma’ – jen la trajtoj, kiujn ĝi volas prezenti al la mondo. Kaj nia elektita temo por la 104-a UK eĥas la vizion de la urbo. ‘Vivanta naturo, floranta kulturo’ – tiu kunmeto celas pensigi nin kaj aliajn pri la interligiteco de la homa mondo kun la multe pli vasta vivanta mondo ĉirkaŭ ni.

Jam de pli ol du jarcentoj, diversaj sociaj kaj ideaj movadoj avertas pri la kreskanta fendo inter homoj kaj naturo. Temas pri ambaŭflanka damaĝo. Jen, unuflanke, la naturo suferas, ĉar homoj ekrigardas ĝin kiel nuran fonton de resursoj, malfermitaj al senbrida ekspluatado. Jen, aliflanke, la homo suferas, ĉar enfermita en la bruo kaj premo de la industrio, de la urbegoj, de la konsumismo. La sekvojn ni vidas ĉirkaŭ ni ĉie, tutmonde. Velkanta naturo, febranta kulturo…

Sed la temo instigas nin ne halti ĉe tiuj konstatoj, sed antaŭenirigardi. Kiel restarigi harmonian rilaton inter la homa kulturo kaj la pli-ol-homa naturo? Kiel niaj kulturoj devas ŝanĝiĝi por reproksimigi nin al niaj samteranoj, la plantoj kaj bestoj, la maroj kaj montoj? Kaj kion oni faras jam nun por stiri niajn sociojn en tiu direkto?

Per feliĉa koincido, 2019 estas proklamita de UN kaj Unesko kiel la Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Jen unu el la vojoj, kiujn ni spuros en Lahtio. Indiĝenaj lingvoj estas mirindaj trezoroj de indiĝenaj kulturoj, kulturoj bazitaj sur intima interrilato kun la temo kaj ĝiaj loĝantoj. Prelegoj, atelieroj kaj laborgrupoj celos klerigi nin pri tiu grava parto de la monda kultura heredaĵo, kaj pensigi nin pri ĝiaj instruoj por la nuntempo. Ni krome vidos kelkajn aspektojn de la streboj konservi kaj revigligi tiujn lingvojn tie, kie ili estas minacataj de malapero.

La urbo mem proponos diversajn lecionojn kaj modelojn al ni. Ĝi reduktas sian utiligon de karbono, malpliigas la rubaĵojn, protektas akvojn kaj arbarojn, faciligas la senaŭtan transportadon… kaj pri ĉio ĉi ni povos lerni per la prelegado kaj ĉiĉeronado de lokaj fakuloj. Kaj Lahtio krome fieras pri sia kultura vivo, inkluzive de bonega simfonia orkestro kaj internacie konata tradicio de vintraj sportoj. Ĉu skiado kaj Sibelius povas proksimigi nin al la naturo? Finnoj diros, ke jes…

Tiuj estas nur kelkaj aspektoj de riĉenhava temo. Venu al Lahtio por sperti mem, kiel la kongreslandaj naturo kaj kulturo povas nutri ankaŭ nian propran, verdan kulturon!”.

Kiel aliĝi

Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo:
https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

Atentu, ke la plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31a de decembro 2018.

Fine ne forgesu, ke plej multe ŝparas la membroj de UEA-TEJO, ĉu bazaj aŭ abonantoj. Do nepre (re)aliĝu por ne mistrafi nian plej favoran kotizon:
https://uea.org/alighoj/alighilo

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №764.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi