Talento kaj gusto

Jean-Claude ArnaultĈu vi jam rimarkis? Ĉi-jare ne okazis atribuo de Nobel-Premio por literaturo. Jes! Ĉu vere mankis al ni la daŭra divenado de eblaj kandidatoj? Neniu preteratento de Haruko Murakami. Ili jam ne plu bezonas preteratenti Philip Roth, alian eternan favoraton kiu mortis en majo. Sed Ngũgĩ wa Thiong’o ankoraŭ vivas, do se sekvajare la Akademio regajnos sian reputacion, ili povos tiam neglekti lin denove.

Kio okazis? En 2017 la plej granda sveda matena gazeto La Novaĵoj de la Tago intervjuis plurajn virinojn pri ĉikanoj kaj perfortoj de iu “Kulturprofilo”. Baldaŭ montriĝis, ke temis pri Jean-Claude Arnault. Arnault en si mem ne estas grava persono de la sveda kulturo, pli organizanto ol kreanto. Li administris la kulturcentron ”Forumo – Nuntempa Loko por Kulturo” kune kun sia edzino verkistino Katarina Frostenson, ano de la Sveda Akademio. La Akademio finance subvenciis Forumon – do eblas suspekti korupton. Krom la financa helpo por tiu Forumo estas akuzoj, ke Arnault antaŭ la oficiala anonco jam flustris la nomon de laŭreatoj al siaj amikoj. Tiel ili povis veti por la ĝusta kandidato ĉe vetperistoj.

La Akademio esploris kaj debatis la kazon de Frostenson kaj decidis ne eksigi ŝin. Frostenson argumentis, ke oni ne punu ŝin pro laŭdiraj deliktoj de ŝia edzo, tamen poste ŝi forlasis sian akademian seĝon. Pro la neeksigo de ŝi tri akademianoj kaj la konstanta sekretariino ankaŭ proteste forlasis siajn seĝojn en la Akademio. Rezulte la Akademio estis blokita, ĉar pro manko de partoprenantaj membroj ĝi ne povis fari decidojn.

Jam en 2007 la verkistino Maja Lundgren aludis en la romano Kuloj kaj Tigroj en apenaŭ kaŝita maniero al perfortoj fare de Arnault. Tie li aperas kiel “Jean-Claude Sen Kompato”. La 1an de oktobro kortumo kondamnis Arnault pro unu perfortigo (en la komenco estis 18 akuzoj!) al dujara prizono. Pro apelacioj la verdikto ankoraŭ ne estas valida.

Tio montras la tendencon en la nuna debato pri #MiAnkaŭ. La akuzato estas kulpa ĝis lia senkulpeco estas pruvata sen ajna racia dubo. Dume ĉiuj farse kirlis la kaĉon. Speciale la inista flanko ĉirkaŭ la nun eksa konstanta sekretariino estis sufiĉe agema. La demando estas nun, ĉu eblas ripari jam okazintan damaĝon.

Jam antaŭe la Akademio havis siajn skandaletojn. Trifoje ĝi premiis siajn proprajn membrojn (1916 Verner von Heidenstam; 1951 Pär Lagerkvist; 1974 Harry Martinson kaj Eyvind Johnson). Interalie, pro la posta debato pri tio Martinson mortigis sin en 1978. La akademiano Erik Axel Karlfeldt rifuzis esti laŭreato kaj ricevis la premion post sia morto en 1931.

Ŝajne la centro de la tutmonda literaturo estas en Svedio. Svedaj verkistoj ricevis la premion pli ofte ol azianoj. Horace Engdahl, tiama sekretario de la Akademio, kuraĝe konfirmis publike sian antaŭjuĝon, deklarinte ke la plej grava mondliteraturo ankoraŭ verkiĝas en Eŭropo (legu pli en La Ondo de Esperanto, 2008, №12).

Kun tiaj kriterioj ili kompreneble foje kaj refoje miselektas premiitojn. Tro ofte ili elektis laŭreatojn aŭ laŭ iu portempa modo aŭ por fari politikan komenton. Tiu tradicio komenciĝis jam en 1901 ĉe la unua premiado. Preskaŭ ĉiuj kulturanoj de Svedio tiam kritikis la elekton de Sully Prudhomme (ĉu vi iam legis eĉ unu linion de ties verkoj?) Neniam ili eĉ konsideris Tolstoj, Joyce, Proust, Rilke, Musil, Ibsen aŭ Strindberg. Sed ili ja trovis la skribaĵojn de Elfriede Jelinek premiinda (legu pli en La Ondo de Esperanto, 2004, №12). Knut Ahnlund proteste forlasis la Akademion, ĉar li opiniis, ke tiu elekto neripareble lezis la reputacion de la Premio.

En 1989 ajatolo Khomeini mortkondamnis per “fatvo” la verkiston Salman Rushdie. Tiam la Akademio ne reagis, ĉar ĝi ne volis “enmiksiĝi en politikaj aferoj”. Pro tio du akademianoj ĉesis partopreni en la kunsidoj de la Akademio.

Tiuj skandaloj kaj skandaletoj rapide falis en la puton de forgeso sen solvo de la veraj kaj evidentaj problemoj de La Akademio. Ĝiaj membroj akademias dumvive. Rezigno ne eblas laŭ la statutoj de 1786. Horace Engdahl, iama konstanta sekretario foje rakontis pri antaŭulo, kiu oficis dum 38 jaroj, fine blinda kaj senila, sed tamen li plenumis sian taskon brave kaj senplende. Aliaj diras, ke la plej grava kapablo estas majstrado de la svedaj kortumaj ceremonioj. Kiel tiu asembleo povas decidi pri nuntempa monda literaturo? La Akademio devas renovigi kaj rejunigi sin.

Aŭ ĉu elektu tute alia korporacio? En 2018 la tiel nomata Nova Akademio donis Alternativan Literaturpremion al Maryse Condé, franclingva verkistino kun radikoj en Karibio. Kompreneble iu ajn povas doni ajnan premion al ajna verkisto. Eble tiu premio estus pli alternativa, se ĝi ne estus aranĝita kiel parodio de la “vera” premio.

La problemo ne estas, ke la edzo de iu akademianino kaj la usona prezidento, havas la hobion preni virinojn “ĉe la piĉo”. La problemo estas, ke ni nun vidas, ke ankaŭ tiuj geakademianoj malantaŭ siaj fermitaj pordoj ne estas mondĉampionoj de idealismo, sed ordinaraj homoj, organizantaj sin en klikoj, atendantaj personajn avantaĝojn, enviplenaj, kverelemaj kaj egoistaj. La akademianoj ne plu povas agi kiel superuloj en nia percepto, sed estas kiel vi kaj mi. Jes, la imperiestro estas nun nuda.

La laboro de la Akademio pri la sveda lingvo estas kaj restas laŭdinda, malgraŭ tio, ke la internacia publiko ne atentas tiun flankon de ĝia laboro. Eble ĝi iam povos regajni la fidon de la publiko por denove atribui la Nobelan Premion. Eble la Akademio fenikse renaskiĝonta povos denove puŝi la karuselon de taŭgaj kaj ne-taŭgaj kandidatoj. Jes, certe ili neniam premios reputaciplenan verkistinon de krimromanoj el Nepalo. Tamen la plej grava aspekto de tiu ankoraŭ plej grava literaturpremio de la mondo estas: montri al la mondo, ke literaturo gravas.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/11/kirschstein-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Talento kaj gusto1

  1. carlo minnaja diras:

    Centdudeko da verkistoj ricevis la Nobelpremion, mildudeko da same valoraj ne ricevis. Tion mi taksas neevitebla; ĉiu vidas la mondan literaturon laŭ propraj okuloj, kompreneble influataj ankaŭ de personaj aŭ landaj proksimecoj. Tio tamen ne devus senprestiĝigi institucion kiu diskonigis aŭtorojn ja valorajn kiuj alimaniere neniam estus legataj ekster sia lingvomedio: la atingo de la premio kaŭzas tradukojn kaj tutmondigon de valoroj. Tial ankaŭ la mondaj valoroj de la E-a literaturo rajtas aspiri al la premio. Okaze de starigo de aliaj premioj, ĉu aldone aŭ alterne al la Nobelo, aŭ senkonekse, ni ne hontu kandidatigi niajn verkistojn, kiuj ja bezonas plian diskonigon eĉ en nia lingvomedio mem.

Respondi