Kiom da delegitoj?..

Jarlibro de UEAPost la katastrofe erarplena Jarlibro 2017, pretigita de volontulino, UEA komisiis la redaktadon de Jarlibro 2018 al Paŭlo Fischer-Kotowski, kiu redaktis ĝin antaŭ du jaroj, ankoraŭ kiel oficisto en Roterdamo. Li sukcese plenumis la taskon ankaŭ en Varsovio, kaj la nuna Jarlibro revenis al la iama digna nivelo, kio gravas, ĉar ĝi probable estas la lasta ero en la pli ol centjara serio.

Ĉi-jara Jarlibro enhavas 1296 adresojn de la divers-kategoriaj delegitoj de UEA en 100 landoj. Unuavide, tio ŝajnas granda nombro, tamen la Delegita Reto malkreskas: antaŭ 25 jaroj, sojle de la interreta epoko, funkciis 2272 delegitoj, preskaŭ duoble pli ol nun.

La supro de la landlisto apenaŭ ŝanĝiĝis. Same kiel en 1993 plej multaj delegitoj de UEA loĝas en Brazilo, sed ilia nombro nun estas nur duono de tiu antaŭ 25 jaroj.

 

2018    1993
Brazilo 142    Brazilo 284
Germanio 113    Germanio 206
Francio 84    Francio 190
Japanio 60    Usono 119
Usono 56    Japanio 105
Ĉinio 39    Italio 102
Italio 39    Britio 101
Hungario 32    Nederlando 79
Nederlando 29    Svedio 78
Ruslando 28    Hungario 62

 

Kvankam preskaŭ en ĉiu lando la delegitoj malmultiĝas, en la teritorio de eksUSSR ĝi restis preskaŭ la sama: 86 delegitoj en 1993 (Ruslando 38, Ukrainio 15, Latvio 12, Estonio 8, Belorusio kaj Litovio po 4, Uzbekistano 2, Azerbajĝano, Kartvelio, Taĝikistano po 1) kaj 82 delegitoj nun (Ruslando 28, Ukrainio 20, Estonio 9, Latvio 8, Litovio 5, Armenio 4, Kazaĥstano 3, Belarusio 2, Kartvelio 1, Taĝikistano 1, Uzbekistano 1). Atentindas minus dek en Ruslando kaj plus kvin en Ukrainio.

Same kiel antaŭ kvarona jarcento Brazilo tenas la unuan lokon ankaŭ en la listo de la urboj kun delegitoj (la ĉefdelegitoj ne estas enkalkulitaj); tamen antaŭ 25 jaroj en la tri listosupraj urboj estis ĝuste 100 delegitoj, kaj nun en la tri plej delegitozaj urboj estas nur 34 delegitoj, kaj la amazonan urbegon Manauso, en kiu iam loĝis pli ol 50 delegitoj, en la nuna Delegita Reto reprezentas nur tri esperantistoj.

 

2018    1993
Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) 12    Manauso (Brazilo) 52
San-Paŭlo (Brazilo) 12    Rio-de-Ĵaneiro 24
Brazilio (Brazilo) 10    San-Paŭlo 24
Havano (Kubo) 10    Budapeŝto (Hungario) 21
Multano (Pakistano) 10    Brazilio 17
Tokio (Japanio) 10    Tokio 14
Tehrano (Irano) 9    Seulo (Koreio) 14
Hanojo (Vjetnamio) 8    Sofio (Bulgario) 12
Katmanduo (Nepalo) 8    Lomeo (Togolando) 10
Berlino, Budapeŝto, Seulo 7    Tehrano 10

 

Estas interese, ke en la unua urbonaŭo estas neniu urbo de Eŭropo, Berlino kaj Budapeŝto dividas kun Seulo la dekan lokon.

Ĉar pro la nuna reformado de UEA en la estonteco la Jarlibro apenaŭ aperos libroforme, mi verŝajne ne plu havos fonton por mia statistikado, kiun mi faris de tempo al tempo: komence en Ruslanda Esperantisto, kaj poste en La Ondo de Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/11/jarlibro

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Kiom da delegitoj?..

  1. Jen majstra helpo. Se la estraro kaj laboristaro de UEA konsistus el profesiuloj kiel Paweł Fischer-Kotowski, alie status la afero.

  2. Osmo Buller diras:

    La kontrolo, menciita de James, faligis la nombron de delegitoj en Manaus el 52 en 1993 al 12 en 1994 kaj nuraj 3 en 1995.

  3. Elaine diras:

    Bonvulu atenti, ke la ĉefurbo de Brazilo esta Braziljo, ne Brazilio, kiel aperis en la teksto.

  4. La afero pri delegitaro en Manaŭso estis artefarita aranĝo, kiel oni povas supozi. En la posta jaro UEA mem kontrolis kaj konstatis, ke loka delegito delegitigis eĉ simpatiantojn kaj lernantojn. Tio estis sekve korektita, post nelonge.

Respondi