Multlingva akcelilo – nova EU-projekto por instrui Esperanton al infanoj

MLA

Laborteamo de la projekto “Multlingva akcelilo” kunsidas en Bratislavo (Foto: Peter Baláž)

Estas realigita duono de la projekto “Multlingva akcelilo” (angle: Multilingualism Accelerator), subtenata de la Eŭropa Unio pere de la programo “Erasmus+”. La projekto celas pretigi instru-materialojn por unuaŝtupaj bazlernejoj (de la unua ĝis la kvara lernojaro). La projekto eliras de la fama Zagreba metodo por instrui Esperanton kaj strebas adapti ĝin por pli juna publiko. Envolvitaj estas naŭ partneroj el kvin landoj (inkluzive de E@I), en pluraj el tiuj organizoj laboras esperantistoj, kaj Eŭropa Esperanto-Unio estas asociita partnero.

Pri la projekto

La celo de la projekto estas krei “multlingvan akcelilon”, kiu ebligos al infanoj pli rapide fariĝi plurlingvaj kaj fidi siajn lingvajn kapablojn. La tuto baziĝas sur la ideo, ke lernado de modela lingvo, ĉi-okaze Esperanto, limigita je nur 200 morfemoj, povas antaŭenpuŝi la lingvolernan kapablon de la infanoj kaj donas pliajn avantaĝojn.

Kelkaj studoj montris, ke lernado de la modela lingvo Esperanto dum unu jaro plirapidigas la lernadon de pluaj lingvoj. Tio okazas pro tio, ke ĉi tiu modela lingvo estas tre facila, ne havas esceptojn kaj estas logike konstruita, kio ebligas al infanoj ludi kun la lingvo kaj facile kompreni la lingvajn principojn per malkonstruo kaj rekonstruo de vortoj kaj frazoj. Tiel, pli ol aliaj lingvoj, ĝi motivas ilin lerni per memstara konstruado de frazoj.

Kio kreiĝos kadre de la projekto?

1. Lernofacigilaj materialoj por multlingva akcelado en elektronika formo: moduloj por 32 horoj estos kreitaj, kaj materialoj en elektronika formo estos produktitaj, inkluzive de speciala programo por aŭtomata kreado de instruaj frazoj.

2. Pedagogia metodaro kun instrukcioj por instruistoj: praktikaj informoj (fonaj informoj, instrukcioj paŝon post paŝo, ktp.) por ebligi memstaran uzadon al instruistoj.

3. Portalo por instruistoj kun taŭgaj materialoj por efektivigi la programon en klasĉambroj: la retejo enhavos informojn por instruistoj pri la avantaĝoj de la lernado de la modela lingvo antaŭ fremdaj lingvoj; moduloj kun elŝuteblaj materialoj kaj pedagogia metodaro por uzi la materialojn en klasĉambroj; informoj por lernantoj; interagaj materialoj memlernado; ligiloj al EU-projektoj kaj aliaj rilataj retejoj; forumoj por interŝanĝi spertojn kaj alirojn.

La fina produkto de la projekto estos lanĉita en decembro 2019 kaj estos disponebla komence en ses lingvoj: bulgara, Esperanto, germana, kroata, slovaka kaj slovena. (Se vin interesus aldono de plia lingvo, bonvolu kontakti min ĉe petro@ikso.net). Jen plia montro, ke EU-instancoj ne kontraŭstaras Esperanton (almenaŭ ne ĉiuj kaj ĉiam ) kaj ke ja eblas proponi interesajn projektojn, kie Esperanto ludas gravan aŭ eĉ ĉefan rolon.

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperos en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/11/ei-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi