En 2019 AIS studad-sesios en Baltio

Amri WandelEn julio 2019 la Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) denove okazos kadre de granda internacia kunveno. Post la sukcesa SUS35 kadre de la 85a Itala Kongreso en San Marino, la sekva, SUS36, okazos dum la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) en Panevėžys, Litovio.

En 2017, post kvin-jara paŭzo AIS rekomencis regule organizi sian plej altnivelan kunvenon. SUS34 okazis en Varsovio, kaj kiel menciite, SUS35 en San Marino, kaj SUS36 okazos en Litovio.

Unuafoje AIS-sesio estos parto de BET, kaj la AIS-kursoj aperos en la oficiala programo de BET. Simile al la AIS-IKU-inaŭguro dum la UK, okazos inaŭguro de SUS, kun specimenaj reklamaj gustumoj pri la kursoj okazontaj dum la cetera semajno.
Por SUS36 estas antaŭvidataj kvar-ses kursoj, kun po tri-kvar prelegoj. Fine de ĉiu kurso estos ebleco ekzameniĝi kaj ricevi AIS-ateston. La prelegantoj ricevos rabaton por la aliĝo al BET. Eblas sendi kurso-proponojn al informo@ais-sanmarino.org. Krom kursoj, estas bonvenaj ankaŭ proponoj de ordinaraj prelegoj pri variaj sciencaj temoj.

Pliajn informojn pri AIS kaj SUS eblas trovi en http://www.ais-sanmarino.org/

Amri Wandel

Amri Wandel, kiu gvidos la universitatan sesion de AIS en Panevėžys, estas profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Li estas internacie konata esploristo pri nigraj truoj kaj astrobiologio. Profesoro Wandel estas prezidanto de la Israela Asocio pri Astrobiologio (ILASOL) kaj membro de la Internacia Astronomia Unio (IAU). Li estas populara preleganto kaj lekciisto pri astrofiziko kaj astrobiologio, kiujn li instruas en la Universitato de Jerusalemo dum dudek jaroj, ĝis nun al pli ol 2500 studentoj.

En Esperantujo Amri Wandel estas prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj Sanmarino (AIS) kaj de Esperanto-Ligo en Israelo, membro de la Akademio de Esperanto (ekde 1992), kunordiganto de Internacia Kongresa Universitato (IKU). Li estis prezidanto de TEJO kaj plurfoje estrarano de UEA. Amri Wandel verkis kaj redaktis plurajn sciencajn librojn, inter ili estas ok IKU-libroj kaj la libro La Kosmo kaj Ni (premiita kiel plej bona scienca libro, en 2001 kaj 2018).

Pliaj informoj pri BET-55 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en la speciala rubriko de nia retejo.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi