La Organiza Komitato de BET-55 definitiviĝis

Panevėžys: Dekanino Daiva Žostautienė, prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kaj la prezidantino de la Esperanto-klubo “Revo” Vida Kulikauskienė post la subskribo de la kontrakto pri kunlaboro.

La 15an de novembro la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon Panevėžys por solvi kelkajn organizajn aferojn pri la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55). Li kaj la prezidantino de la urba Esperanto-klubo “Revo” Vida Kulikauskienė unue vizitis Panevėžys-an fakultaton pri teknologioj kaj entreprenado de Kaŭna Teknologia Universitato. Estis subskribita kontrakto pri kunlaboro inter tiu fakultato kaj LEA lige kun BET-55, okazonta la 6-14an de julio 2019 en ĉi tiu fakultato. Flanke de la fakultato la kontrakton subskribis la dekanino de la fakultato prof. Daiva Žostautienė.

Poste la prezidanto de LEA kaj la vicprezidantino de “Revo” Danutė Kriščiūnienė renkontiĝis kun la vicdirektorino de la urba municipa administracio d-rino Sandra Jakštienė kaj pridiskutis organizajn aktualaĵojn de BET-55. Ŝi konsentis esti la unua vicprezidanto de la organiza komitato de BET-55. Poste okazis renkontiĝo kun fakestrino de Panevėžys-a komunuma palaco Dalia Gaspariūnienė pri la kultura programo de BET-55. Estis vizititaj du studentaj domoj, kie loĝos partoprenantoj de BET-55. Vespere dum kunveno de la Esperanto-klubo “Revo” Povilas Jegorovas rakontis pri aktualaj agadoj renkonte al BET-55 kaj aliajn aktualaĵojn de la esperantista agado en Litovio.

Dum ĉi tiu vizito definitiviĝis la konsisto de la organiza komitato (OK) de BET-55. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj LEA strebas agi malferme al la ĝenerala socio kaj aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn, aŭ realigas komunajn projektojn kun aliaj organizaĵoj. Jam en la Loka Kongresa Komitato de la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 2005) estis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ reprezentantoj de ekstero. La perfekte sukcesinta Unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj (Vilno, 2008) estis organizita de LEA kune kun Litovia Ĵurnalista Asocio kaj en ĝia organiza komitato de la kongreso estis kvar reprezentantoj de tiu asocio. Ankaŭ en la organizado de kelkaj lastatempaj Litoviaj BEToj partoprenis eksteruloj – ekzemple, en OK de BET-49 (Utena, 2013) estis ses reprezentantoj de la urbo, kaj en OK de BET-52 (Birštonas, 2016) estis kvin funkciuloj de la urbo Birštonas.

En la OK de BET-55 membras la vicdirektorino de la urba municipa administracio d-rino Sandra Jakštienė,la gvidantino de la administracio de Panevėžys-a fakultato pri teknologioj kaj entreprenado de Kaŭna Teknologia Universitato Saulė Kairienė, fakestrino de la urba komunuma palaco Dalia Gaspariūnienė kaj la direktorino de la urba turisma kaj informa centro Vilma Bačelienė. Tiamaniere la organizado de BET-55 fariĝas afero ne nur de Litova Esperanto-Asocio, sed ankaŭ de la urbo Panevėžys. Tia kunlaboro ĉiam donas multe pli bonan rezulton, ol se la organizadon prizorgus nur esperantistoj. Per tiaspeca agado LEA provas solvi ĉiaman problemon de esperantista agado – fermitecon.

Krome, en la OK estas ne nur Litoviaj esperantistoj – en ĝi jam dum kelkaj monatoj aktive laboras la Ruslanda verkisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de la ĉiumonata bitgazeto La Ondo de Esperanto kaj de la novaĵretejo La Balta Ondo Aleksander Korĵenkov – tio garantias konstantan kaj regulan informan priservadon de BET-55 antaŭ, dum kaj post la aranĝo. La ĉiutagan gazeton de BET-55 redaktos la fama movada ĵurnalisto kaj instruisto Stano Marček (Slovakio). En la OK membras ankaŭ multaj konataj Litoviaj esperantistoj. Sube estas la plena listo de la organiza komitato de BET-55.

Povilas Jegorovas: prezidanto, kunordigo, ĝenerala gvidado, informado
Sandra Jakštienė: la unua vicprezidanto de la organiza komitato, vicdirektorino de la urba municipa administracio de Panevėžys
Vida Kulikauskienė: vicprezidanto de la organiza komitato, prezidantino de Esperanto-klubo “Revo” de Panevėžys
Danutė Kriščiūnienė: vicprezidanto de la organiza komitato, vicpprezidantino de Esperanto-klubo “Revo”
Saulė Kairienė: gvidantino de administracio de la Fakultato pri teknologioj kaj entreprenado de Kaŭna Teknologia Universitato
Dalia Gaspariūnienė: fakestrino de la urba komunuma palaco de Panevėžys
Vilma Bačelienė: direktorino de la urba turisma kaj informa centro de Panevėžys
Irena Alijošiūtė: sekretario, financaj aferoj
Aleksander Korĵenkov: informado pri BET-55
Taesok Choe: retejo de BET-55
Antanas Grincevičius: redaktoro de “Barelo”
Stano Marček: redaktoro de la gazeto de BET-55
Arimantas Račkauskas: rektoro de la somera universitato
Gražina Opulskienė: instruado de Esperanto
Aloyzas Gudavičius: prelegserio pri la litovaj lingvo kaj kulturo
Irena Jagminaitė: libroservo
Antanas Visockas: ekskursoj
Gražvydas Jurgelevičius: fotoservo
Rita Valčiukaitė: registrado, informado
Olga Strojeva: registrado, informado
Asta Nastaravičiūtė: mastrumaj kaj teknikaj aferoj
Vladimir Žuromskij: mastrumaj kaj teknikaj aferoj

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Prezidanto de la Organiza Komitato de BET-55

Pliaj informoj pri BET-55 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en la speciala rubriko de nia retejo.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi