Beletra Almanako, 2018, №31

Beletra AlmanakoSur la kovrilo de la februara almanako, kiun mi ricevis nur en septembro, okulfrape kontrastas blanko kaj ruĝo nigrafone – foto “Kokoso, ruĝa kapsiko kaj tomatetoj” de Laura San Segundo. La botanikan temon daŭrigas rubrikaj bildoj prenitaj el Hortus Eystettensis (Ĝardeno de Eichstätt), verko de la apotekisto kaj botanikisto Basilius Besler, konsiderata kiel “perlo de la botanika literaturo”.

La fama ĉina esperantisto Bakin estas omaĝata per republikigo de tri liaj originalaj prozaĵoj, kun enkondukaj informoj kaj komentoj. Sekvas noveloj de niaj samtempuloj: Muta nature de Sten Johansson kaj Bastardo de Spomenka Štimec. Kuzo de Jorge Camacho solas en la sekcio de originala poezio.

“Teo kaj Amo” – festivalo de mallongaj filmoj en Esperanto − estas jam bone konata en Esperantujo, al ĉi tiu festivalo Saed Abbasi sendas sian saluton per traduko de La samovaro de Huŝang Moradi Kermani.

Per la traduko de Suso Moinhos ni konatiĝas kun la verko Abstrakta naturo 1 de la rumanino Iulia Militaru (en la rusa lingvo mankas ne nur ŝiaj verkoj, sed eĉ informoj pri ŝi). Ankaŭ antologieto de la galega poeto Celso Emilio Ferreiro ŝuldiĝas al la traduklaboro de Moinhos. Poemo de la usona verkisto Eric Paul Shaffer aperas en la traduko de Catherine B. Krause.

Pli ol duonon da almanako okupas artikoloj, eseoj, intervjuo kaj recenzoj. Humphrey Tonkin komparas la du transvivintojn, partoprenintojn de la Unua Mondmilito – Tivadar Soros kaj Julio Baghy – ambaŭ spertis militkaptitecon en Siberio kaj ambaŭ esprimis beletre siajn travivaĵojn. Komuna por ambaŭ estas krome la revuo Literatura Mondo, kiu ekaperis en 1922.

Vinagra recenzo, laŭ la memdifino de ĝia aŭtoro, Sten Johansson, estas dediĉita al la Belarta rikolto, volumetoj, kiujn konsistigas la premiitaj verkoj de la Belartaj konkursoj de UEA. Johansson analizas la premiitajn prozaĵojn el 2013-2017 kaj trovas, ke la plejmultaj el ili estas “malmodernaj, sentimentalaj edifaĵoj, senspritaj rakontoj, enuaj priskriboj”. Al la estontaj konkursontoj li rekomendas … legi, jes, tiel!

La recenzofako estas kutimaĵo en la Esperantaj periodaĵoj, tial tre aktuala kaj ĝustatempa estas la artikolo de Carlo Minnaja “Kial recenzi? Kion? Kiel? Kiu recenzu?” Minnaja prilumas plurajn problemojn ligitajn kun la titole menciitaj demandoj. Mi mem, kiel fojfoja recenzanto kaj precipe kiel eldonanto, konsentas pri preskaŭ ĉiuj liaj ideoj kaj bedaŭras, ke la redakcio de Beletra Almanako ne deziras ricevi reagojn, krom de tri personoj menciitaj en la artikolo mem.

Escepte okazas publikigo de politika teksto Letero al miaj usonaj amikoj de la rusa ĵurnalisto sin nomanta Saker (tradukis el la angla Sen Rodin). Sekvas plena teksto de la enkonduko al la libro Antaŭ unu jarcento: La granda milito kaj Esperanto verkita de Brigid O’Keeffe, profesoro pri historio ĉe Brooklyn College. Hashimoto Yoshiro al la demando “Kial kaj kiel mi uzas Esperanton?” respondas – “Por bona vivo de la homo” kaj klarigas tion. Teoriajn alirojn al la temo de genro kaj sekso prezentas Paulina Kožuchová. Nicola Ruggiero intervjuas Kalle Kniivilä okaze de la premio, asignita al li de Fondumo Esperanto.

Memoraĵoj de kampara knabo de Xosé Neira Vilas (trad. Suso Moinhas) ricevis du recenzojn en BA: de Marcelo Monteiro kaj de Mao Zifu. Du krimromanojn de Julian Modest recenzas Anina Stecay. La porinfanan kolekton de Luiza Carol Tikiriki Tok el Strobilo recenzas Zdravko Seleš.

Tre leginda almanako!

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/10/recenzo-93

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi