Abortita krimhistorio

Modest, Julian. Murdo en la parko: Krimromano originale verkita en Esperanto. – [Antverpeno]: Eldonejo Libera, 2018. – 78 p.

Julian ModestLa nova libro de la sufiĉe produktiva verkisto Julian Modest (Georgi Mihalkov) aperis ĉi-foje kiel “memeldonaĵo”, t. e. en la antverpena eldonejo “Libera”. La ĝenro, indikita sur la titolpaĝo, estas “krimromano”, kvankam laŭ la amplekso (72 netaj paĝoj) ĝi estas novelo aŭ, maksimume, “romaneto”. Temas pri mendita murdo de juna ĵurnalistino fare de dungita pafisto, kiun esploras brigado da policistoj. Finfine ili sukcesas, kaj senperaj organizantoj de la krimo estas kaptitaj, sed la plej altaj krimaj ĉefoj restas ekster la puno.

La rakonto estas simpla, verkita per mallongaj frazoj, kaj estas, kiel ĉiam ĉe Modest, atingebla por legado eĉ de komencantoj, kio estas nepra pluso de la verko. Tamen la intrigo, kiu komence promesas interesan disvolviĝon (kaj aperon de vera romano), poste rapide ŝrumpas, kaj en la fino gravaj eventoj estas montrataj skize aŭ eĉ nur alude.

Estas impreso, ke la aŭtoro laciĝis aŭ enuiĝis en la mezo de sia laboro kaj “abortis” la nefinfaritan produktaĵon. Krome, en la priskribo de la moderna polica laboro troviĝas certaj anakronismoj – ekzemple, pro kiu mensa devio la komisaro iras al biblioteko por legi artikolojn, kiuj sendube pli facile troveblas en la interreto? Estas ankaŭ aliaj demandoj: kial la versio, ke la ĵurnalistino estis murdita pro profesiaj kialoj, aperas ne tuj? Kial en la gazeto, kie laboras la murditino, ne komenciĝas granda bruo? Nekredeblas… Ĝenerale, pri la polica laboro la aŭtoro havas, evidente, nur supraĵajn sciojn.

Malgraŭ du provlegintoj, indikitaj en la kolofono, en la teksto restis pluraj mistajpoj, gramatikaj (ĉefe pri akuzativo) kaj stilaj (nekunordigitaj propozicioj) eraroj. Feliĉe, ili ne kritike abundas. Tamen la malica recenzanto ne povas ne indiki du elstarajn aŭtorajn perlojn: “Per fermitaj okuloj Dako aŭskultis la muzikon” (p. 23) – grava fiziologia malkovro!, kaj “Oni ofte sendis Kerelezov eksterlanden kaj certe ankoraŭ ne ekzistis eŭropa lando, en kiu li ne estis” (p. 59) – kompreneble, kiam Eŭropo iom kreskos, tiaj landoj ja aperos…

Konklude, la libron eblas uzi kiel komencan legaĵon por kursfinintoj, sed kiel serioza krimnovelo ĝi ne konsidereblas, ĉar ĝi estas evidente nefinfarita. Eble, se la aŭtoro plu laboros pri ĝi, la rezulto povos fariĝi tute alia.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/10/recenzo-92

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi