La 45a programo de Radio Esperanto

La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa babilado de Aleksander Korĵenkov pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina Gorecka tuj post li rakontas pri la turista inundo en Kaliningrado, kiu gastigis kelkajn matĉojn de la Piedpilka Mondpokalo 2018. En ĉi tiu programo oni povas ankaŭ aŭskulti Esperanto-novaĵojn, konatiĝi kun la oktobra eldono de “La Ondo de Esperanto”, ekcii pri la venont-jara BET-55 en Litovio kaj, fine de la programo, ĝui bone konatan kanzonon de la legenda grupo Amplifiki, kies unua kaseda albumo “Tute ne gravas” (1986) ĵus reaperis kiel bitalbumo.

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: “Amplifiki”
Daŭro: 26 minutoj

Aŭskultu kaj/aŭ elŝutu ĉi tiun programon en la retejo de “Radio Esperanto”:
http://radio.esperanto-ondo.ru/

Rekta ligo por elŝuti: http://radio.esperanto-ondo.ru/wp-content/uploads/2018/10/Podkasto-45.mp3

Bonan aŭskultadon!

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi