La Ondo de Esperanto en 2019

Ondo

La sendependa internacia bitgazeto La Ondo de Esperanto, renaskiĝinta en 1991, dum dek jaroj (2007-2016) aperis paralele en la tradicia papera versio kaj elektronike laŭ la normo “pdf”. Ekde januaro 2017 La Ondo estas eldonata kiel bitgazeto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. La Ondo de Esperanto aperas en Kaliningrado (Ruslando), kutime sur 65-75 paĝoj.

Ĉiuj ĉefaj sekcioj de La Ondo (“Temo”, “Eventoj”, “Tribuno”, “Arkivo”, “Kulturo”, “Lingvo” kaj “Mozaiko”) restos ankaŭ en 2019; de tempo al tempo aperos la rubriko “Urboj de Ruslando” kaj nia kuirarta rubriko. La redakcio planas dum la tuta jaro prezenti gravajn rusajn romanojn de la 20a jarcento kaj realigi serion de intervjuoj kun niaj movadestroj kaj kulturagantoj. Unu el la venont-jaraj numeroj estos dediĉita al interlingvistiko kaj esperantologio.

La Ondo de Esperanto jam estas (re)abonebla por la 2019a jaro ĉe la landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal. La abonprezo ne ŝanĝiĝis: sufiĉas pagi nur 15 eŭrojn (landaj valutoj por Ruslando, Pollando kaj Usono) por ricevi ĉiumonate (krom aŭgusto) la revuon kaj jarfine senpagan literaturan suplementon.

Informoj pri la abonmanieroj kaj pagoj estas legeblaj en nia retejo http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Legu kaj abonu la plej popularan Esperantan bitgazeton!

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi